Ferenc Pázmán
Ferenc Pázmán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pázmán Ferenc |
Naskiĝo | la 24-an de septembro 1873 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 11-an de januaro 1965 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gizella Pázmánné Kasper (en) (1904–1965) |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto |
Ferenc Pázmán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pázmán Ferenc estis hungara aktoro, kantisto (baritono).
Ferenc Pázmán [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1873 en Vieno, li mortis la 11-an de januaro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Pázmán frekventis privatan aktorlernejon de Elek Solymossy, sed li lernis aparte ankaŭ kantadon. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Lajos Makó en 1900. Inter 1903 kaj 1908 li apartenis al Teatro Népszínház (jam ne ekzistanta), poste ĝis 1912 kun sia edzino li havis rolojn en sia naskiĝurbo, Berlino kaj Hamburgo). Li apartenis al Teatro Népopera (1912–1915, 1918-1923), inter la 2 peridoj al provincaj teatroj. Tiutempe li estis fama pri kantadoj aŭdeblaj gramafone. Li batalis dum la 1-a mondmilito 5 monatojn, poste li gvidis armean teatran trupon. Li lastfoje havis teatran rolon en 1927 en Operetoteatro (Budapeŝto).
Li edziĝis en 1904. Menciindas, ke li estis la unua hungara akvariisto.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Gratiano (1902 en Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Ede Tóth: A tolonc - Ábris
- Ferenc Csepreghy: A sárga csikó - Peti
- Jacques Offenbach: Orphée aux enfers - titolrolo
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Paci kalandjai (1915) ankaŭ produktoro, scenaristo, reĝisoro
- Der Dauphin von Frankreich (1923) - amiko
- Hyppolit, la lakeo (1931)
- Dankó Pista (1940) – germana kuracisto
- Mágnás Miska (1949) - gasto