Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Fernando Maia Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fernando J. P. Maia Junior)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fernando Maia Jr.
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1983 (1983-03-24) (41-jaraĝa)
Lingvoj brazilportugalaEsperantoanglahispana
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (2006–)
geologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fernando Jorge Pedrosa Maia Junior, pli konata kiel Fernando Maia Jr. (naskiĝis la 24-an de marto 1983 en Recife) estas brazila esperantisto kaj geologo, Esperantisto de la Jaro 2020[1]. Kiel geologo li aktivas en Petrobras ekde 2007. Li estas diplomiĝinto de la Universitato de Brasilia (2005), specialisto en Analizo de Baseno de la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro (2007) kaj en Petrofiziko de Universitato Petrobras (2009) kaj en Altnivela Petrofiziko de la Universitato de Austin, Teksaso (2010). Profesie li celas disvolvi en la industrio aŭ en aliaj kampoj laborojn kaj agojn, kiuj kontribuas al la disvolviĝo de la socio, loke kaj tutmonde, kaj al la konstanta evoluo de la homo, gvidata de etiko kaj respekto al la medio, surbaze de toleremo al la diverseco de pensoj, konscia pri la graveco de la scioj akiritaj de antaŭaj generacioj, sed aprezante la serĉadon de novaj limoj de la novaj generacioj, kaj en scienco kaj kulturo ĝenerale.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Fernando Maia Jr. esperantistiĝis en 2006. Kiel socia aktivulo li laboras ĉefe pri Esperanto, junularo, edukado, kulturo kaj socia inkluzivo. Li estis Financa Direktoro (2016-2019) de Brazila Esperanto-Ligo kaj konsilanto de diversaj internaciaj kaj lokaj organizaĵoj kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj la Afrika Centro Mondcivitana. Antaŭe li estis prezidanto (2014-2016) kaj kasisto (2009-2014) de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj membro nome de TEJO (2014-2016) de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizaĵoj (IKRJO), kunlabore kun UN kaj Unesko.[2]

Fernando Maia Jr. fariĝis estrarano de UEA en aŭgusto 2018, respondeca pri Kulturo, Kongresoj kaj Afriko. Li estis elektita kiel 1-a vicprezidanto de UEA en la 104-a Universala Kongreso (UK) en Lahti, 2019, kiam li ekrespondecis interalie pri la Centra Oficejo (oficistoj), Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO kaj Rilatoj kun Membro-Organizoj.[3] Li estis reelektita 1-a vicprezidanto en la 107-a UK en Montrealo, 2022, respondeca pri la Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado kaj Ameriko.[4]

En 2020 li estis elektita Esperantisto de la jaro.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]