Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

GLAT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GLAT-movado)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 jul. 2024.
La ĉielarka flago estas simbolo de la GLAT-a komunumo.

GLAT kaj GLATKI+ (angle respektive LGBT kaj LGBTQI+) estas akronimoj, kiuj arigas la komunumojn de Gejoj, Lesboj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj por la unua, tiujn samajn kaj ankaŭ tiujn de Kviroj, Interseksuloj kaj ĉiuj homoj, kiuj ne estas aliseksemulojcisgenruloj por la dua.

La termino GLAT ekestis en Usono ne longe post la interbatiĝoj de Stonewall en Greenwich Village.

Aldonaj literoj

[redakti | redakti fonton]

La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero: GLATKI+ (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ),

  • K por Kviro de la angla queer kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj personoj aŭ questioning — kio signifas personoj ne certantaj pri sia seksemeco aŭ serĉantaj;
  • I (de la angla LGBTI) pro la unua litero de vorto intersekseco. Ĝi estas ĉiam uzata en Principoj de Jogjakarto en Aktio .[1]

Foje ankaŭ oni skribas ankaŭ LGBTQF kaj LGBTQA, kie F (el la angla friends) signifas amikoj de ĉi tiuj personoj kaj A aliancanoj (el la angla allies) en la batalo kontraŭ la gejfobiosenseksemuloj (el la angla asexuals).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]