Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Garnizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de franca garnizono en Rastatt, Germanujo

Garnizono laŭ PIV estas

1. Militistaro gardanta fortikaĵon, urbon aŭ daŭre loĝanta en ĝi, kaj

2. la ejo, kie tiuj militistoj loĝas.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la franca substantivo garnison "garno, garnaĵo", de la verbo garnir "garni". "Garni" (laŭ PIV) signifas almeti ion al objekto, por ĝin 1. ŝirmi kaj plifortigi ... aŭ 2. ĝin kompletigi, aŭ 3. ĝin dekori - eble plej konatas la tria el tiuj signifoj, sed ĉi tie interesas la unua.

Celo[redakti | redakti fonton]

En imperioj, garnizonoj ofte havis plurajn samtempajn celojn. Dum ili protektis teritorion kontraŭ razioj kaj invadoj de ekstere, ili ankaŭ efektivigis imperian aŭtoritaton kontraŭ internaj ribeloj kaj gardis la ordan funkciadon de komunika kaj transporta infrastrukturo. En la 20-a jarcento anglalingvaj historiistoj rimarkigis la rolon de garnizonoj en la administrado de antaŭmodernaj imperioj ĝenerale[1] kaj en la frua Brita Imperio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toynbee, Arnold J. 1939. A Study of History, vol. 7. London: Oxford University Press. 108-163.
  2. Webb, Stephen Saunders. 1977. "Army and Empire: English Garrison Government in Britan and America, 1569 to 1763" The William and Mary Quarterly 34 (1), 1-31.