Ignác Nagy
Etoso
Ignác Nagy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1810 en Keszthely | ||||
Morto | 19-an de marto 1854 (43-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ignác NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ignác estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, tradukisto, dramisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Ignác Nagy naskiĝis la 7-an de oktobro 1810 en Keszthely. Li mortis la 19-an de marto 1854 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ignác Nagy frekventis mezlernejojn en Gyöngyös, Újvidék, Baja, Pécs, Buda, universitaton en urbo Pest. Komence li interesiĝis pri la germana lingvo, poste elektis la hungaran. En 1831 li eklaboris. Post 2 jaroj li edziĝis spite la patran konsilon. Post la liberecbatalo en 1849 li ricevis permeson por krei revuon Hölgyfutár, dume li verkadis en aliaj gazetoj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Egyesüljünk (Ni unuiĝu) 1839 - komedio
- Uracsok, arszlánnők - elekto el liaj verkoj 1980
- Hajdan és most (Iam kaj nun) 1845
- Nagy Ignácz vígjátékai (Komedioj de Ignác Nagy) 1852
Liaj tradukaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Victor Hugo: Ruy Blas 1839
- Victor Hugo: Koro kaj trono 1841
- Eugene Scribe: Glaso da akvo 1841
- Friedrich Schiller: Fiesko 1843
- Juliusz Słowacki: Mazeppa 1847