Internacia Libereca Bataliono
Etoso
Internacia Libereca Bataliono | ||
---|---|---|
Tabûra Azadî ya Înternasyonal | ||
gerila organizaĵo volontula brigado | ||
Komenco | 10-a de junio 2015 vd | |
Ideologio |
internaciismo • revolucia socialismo | |
Internacia Libereca Bataliono | |
---|---|
Enternasyonalist Özgürlük Taburu Tabûra Azadî ya Înternasyonal تابور الحرية العالمي | |
Jaroj | 2015 – nun |
Lando | Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio |
Parto de | Siriaj Demokrataj Militfortoj |
Tipo | Milico |
Lokiĝo | Roĵavo |
Koloroj | Flava, ruĝa, verda |
Bataloj | Siria Enlanda Milito (2015 – nun) |
La Internacia Libereca Bataliono (turke Enternasyonalist Özgürlük Taburu; nordkurde Tabûra Azadî ya Înternasyonal; angle International Freedom Battalion; EÖT) estas milico aktive en Nordsirio en la Siria Enlanda Milito, ekzistante el maldekstraj fremdlandaj militvolontuloj. EÖT batalas por la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG) subtenante la roĵavan revolucion kaj kontraŭante la Islaman Ŝtaton. La fondiĝo de EÖT estis inspirita de la Internaciaj Brigadoj de la Hispana Enlanda Milito. En ĝi estas ĉefe anarkiistoj kaj komunistoj.
Grupoj
[redakti | redakti fonton]La Internacia Libereca Bataliono estas formite el armitaj grupoj, kiuj plejparte jam ekzistis antaŭ ol la fondiĝo de EÖT.
Brita kaj irlanda grupo
[redakti | redakti fonton]- La Bob Crow Brigade estas grupo de britoj kaj irlandanoj.[1]
Franca grupo
[redakti | redakti fonton]- La Brigade Henri Krasucki estas grupo de francoj inspirite de la Bob Crow Brigade.
Greka grupo
[redakti | redakti fonton]- La Revolucia Unuiĝo por Internaciista Solidareco (greke Επαναστατικός Σύνδεσμος Διεθνιστικής Αλληλεγγύης) estas grupo de anarki-komunistoj el Grekio fondita en 2015.
Hispana grupo
[redakti | redakti fonton]- La Reconstrucción Comunista estas grupo de marksistaj-leninistaj hispanoj batalante sub la Flago de la Dua Hispana Respubliko.
Turkaj grupoj
[redakti | redakti fonton]- La Marksist-Leninist Komünist Partisi estas sekreta hoĝaista grupo de turkaj batalantoj, kiuj estis senditaj el Turkio al Sirio por helpi la YPG-on en 2012 kaj la Kurdistanan Laboristan Partion poste. Ili konstruis trejncentron en Iraka Kurdistano.
- La Birleşik Özgürlük Güçleri estas grupo de revolucie-socialistaj kaj anarkiistaj fremdlandanoj el Turkio.
- La Sosyal İsyan estas grupo de ekologiaj anarkiistoj el Turkio, kiuj fondis grupon en 2013 kaj aligis al Birleşik Özgürlük Güçleri.
Tutmondaj grupoj
[redakti | redakti fonton]- La International Revolutionary People's Guerrilla Forces (IRPGF) estis grupo de anarki-komunistaj, anarki-feministaj kaj kvira anarkiistaj batalantoj. Ĝi ekzistis inter la 31-a de marto 2017 kaj 24-a de septembro 2018.
- La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo estis subgrupo de IRPGF kaj ekzistis el kviraj anarkiistoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- esperante Mireille Court kaj Chris den Hond, "Utopio meze de la Siria kaoso" en: Le Monde diplomatique (1-a septembro 2017).
- esperante Joaquín Martínez kaj Nikolas Xil Carvalho (trad.), "Roĵavo: lukto kun liberecana substrato" (2015).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lizzie Dearden (2017-03-29). British anti-Isis fighters 'trolling' terrorists as they advance on Syrian stronghold of Raqqa.