Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Italio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italio en la Olimpikoj

Flago de Italio
IOK-kodo  ITA
NOK Itala Olimpika Komitato (Comitato Olimpico Nazionale Italiano)
Retejowww.coni.it (itale)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
402 sportistoj en 30 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Gianmarco Tamberi kaj Arianna Errigo (inaŭguro)
Gregorio Paltrinieri kaj 'Rossella Fiamingo (fermo)
Medaloj
Rango: #9
oro
12
arĝento
13
bronzo
15
sumo
40
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
la altosaltisto Gianmarco Tamberi (jen en junio 2024) estis unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Italio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Nacia Itala Olimpika Komitato.

Konkuris sume 402 italaj atletoj en 30 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la altosaltisto Gianmarco Tamberi kaj la rapira kaj sabra skermistino Arianna Errigo.[1]

La teamo sume atingis 40 medalojn, 12 orajn, 13 arĝentajn kaj 15 bronzajn, kaj sekve ricevis la naŭan rango.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Nicolò Martinenghi naĝado vira konkurso de 100 m bruste 28-a de julio
 Oro Thomas Ceccon naĝado vira konkurso de 100 m dorse 29-a de julio
 Oro Rossella Fiamingo
Giulia Rizzi
Alberta Santuccio
Mara Navarria
skermado ina teamo de spado 30-a de julio
 Oro Giovanni De Gennaro kanuado vira slalomo K-1 (en unupersona kajako) 1-a de aŭgusto
 Oro Alice Bellandi ĵudo ina konkurso de 78 kg 1-a de aŭgusto
 Oro Marta Maggetti velado ina regatto de la velboata klaso IQFoilr 3-a de aŭgusto
 Oro Sara Errani
Jasmine Paolini
teniso ina duobla konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro Alice D'Amato arta gimnastiko ina konkurso de balancila trabo 5-a de aŭgusto
 Oro Gabriele Rossetti
Diana Bacosi
pafado miksita konkurso de argilcela pafado 5-a de aŭgusto
 Oro Ruggero Tita
Caterina Banti
velado miksita regatto de la velboata klaso Nacra 17 8-a de aŭgusto
 Oro Chiara Consonni
Vittoria Guazzini
biciklado ina medisono [2] 9-a de aŭgusto
 Oro ina volejbala teamo volejbalo ina volejbala konkurso 11-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ankaŭ estis arĝentaj kaj bronzaj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)
  2. aŭ sen neologismo, sed pli longe ina duopa teama traka biciklokonkurso, fako de traka biciklado

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]