Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno
Arkiduko Jozefo Aŭgusto de Habsburgo, hungare Habsburg–Lotaringiai József Ágost [jOĵef Agoŝt], germane Erzherzog Joseph August Viktor Klemens Maria von Österreich (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1872 en Alcsút; mortis la 6-an de julio 1962 en Rain bei Straubing) estis hungara kaj aŭstra princo, kampomarŝalo, hungara ŝtatestro, politikisto, prezidanto kaj membro de la Hungara Scienca Akademio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Ágost Habsburg komencis sian karieron kiel leŭtenanto en 1890. Post 8 jaroj li jam estis kapitano, en 1902 li jam estis majoro, en 1905 kolonelo. En la sama jaro li ekfrekventis universitaton pri juro en Budapeŝto.
En 1893 li edziĝis, baldaŭ havanta 6 gefilojn.
József Ágost Habsburg finbatalis la 1-an mondomiliton, dume li ricevis altajn rangojn kun ordenoj. Poste li estis ŝtatestro dum 3 tagoj. Baldaŭ li apogis la kulturon. En 1929 li membriĝis en Societo Kisfaludy. En 1944 li salutis la germanan-faŝistan okupadon de Hungario. Baldaŭ li migris al Usono, poste al Okcidenta Germanio.
Liaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- A világháború, amilyennek én láttam (La mondomilito, kiel mi vidis) 1927
- diversaj ĉasistaj historioj