Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Karl Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
honora tombo en Berlino

Karl FISCHER (naskiĝinta la 21-an de marto 1881 en Berlino, mortinta la 13-an de junio 1941 en Steglitz) estis germana eldonisto kaj gvidanto de Wandervogel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de magistrata geodeziisto li frekventis la gimnazion de Steglitz kaj aktivegis en la adoleskanta societo Stenografia kiu entreprenis marŝadojn (komence sub la gvidado de la helpinstruisto Hermann Hoffmann-Fölkersamb). Tiaj ekskursoj konvinkis Fischer ellabori kaj pliperfektigi vivostilon taŭgan kaj allogan por junuloj kaj li registrigis en la 4.11.1901 la societon Wandervogel. Ausschuß für Schülerfahrten. Tiel li daŭrigis la iniciatojn de Hoffmann. Fischer fariĝis ĉefo de la vagantoj (Oberbachant) sed lia aŭtoritatemo provokis kverelojn. En la 21.3.1904 li abdikis kaj la praa grupo de Wandervogel ĉesis en la 29.6.1904. Posteulan grupon fonditan en la 2.11.1904 Fischer ne plu partoprenis, estigante mem trian grupon Altwandervogel (18.11.1904). Li nomumis sin denove estron de ĝi (Großbachant). Ankaŭ tiu ĉi riskis fiaski pro troa hegemoniemo de Fischer; poste li jesis malaltrangiĝon de si antaŭ definitiva forlaso de ĉi aro en julio 1906; tiutempe Altwandervogel havis 78 filiojn kun 1500 membroj.

Fischer ekstudis jursciencojn (kaj ĝis 1902 sinologion) sed ĉesigis la studentan vivon preferante fariĝi volontulo en mararmea taĉmento je Qingdao. Poste (1910-1914) li estis ĵurnalisto ĉe la germanligva monatgazeto "Ostasiatischer Lloyd" de Carl Fink en Ŝanghajo. Li eĉ ĉefredaktistis ĉe la reforma gazeto "Shibao". En 1914 la japanaj soldatoj kaptis lin; post reveno al Germanujo en 1920 kontaktoj al Wandervogel-anoj jam ne estiĝis kvankam kelkaj migrademuloj ja estis pretaj re-agnoski specialan enkluban rolon de li, malgraŭ ĉiuj egocentraj trajtoj. Postmilite li kuneldonis la nacieman periodaĵon "Der neue Bund"; post ties neniiĝo Fischer engaĝiĝis sensukcese en fondo de libera lernejo Freie Schule Grün-Rot-Gold.[1] Ĝismorte li vivis nekonata kaj forgesata en Steglitz.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Stenzel, Arnold: "Fischer, Karl" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 196-197

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bezirksamt Steglitz-Zehlendorf von Berlin, Amt für Weiterbildung und Kultur, Fachbereich Kultur (eld.): Spuren des Kolonialismus. Der private Nachlass des Wandervogels Karl Fischer (katalogo por ekspozicio 2021/22), Berlino 2021, p. 49