Kenneth
Etoso
Kenneth estas angla vira individua nomo. Mallongigita formo estas Ken.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo venas de la kelta lingvo.La kelta vorto Coinneach signifas "beleta,laborema, rapida". La dua fonto estas eble la malnovangla vorto Cyne-ath kiu signifas "reĝa ĵuro". Tria fonto estas eble la pikta nomo Ciniod aŭ la gaela Cináed. Ambaŭ signifas "fajrokapo" aŭ "naskita el fajro".
Nomtago
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomtago estas la 1-a de aŭgusto.
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Historia tempo
[redakti | redakti fonton]- Kenneth (sanktulo) Canice (Cainnech) (515/516–600), skota sanktulo
- Kenneth (sanktulo) Kined (Kenned) (6a jc.), kimra sanktulo
- Kenneth la 1-a (ĉ. 810–858), reĝo de Skotlando
Antaŭnomoj
[redakti | redakti fonton]- Kenneth J. Alford (1881–1945), brita komponisto
- Kenneth Anger (* 1927), usona filmofaristo kaj aŭtoro
- Kenneth Anthony (* 1951), politikisto de Sankta Lucia
- Kenneth Arrow (* 1921), usona ekonomikisto
- Kenneth Branagh (* 1960), nordirlanda aktoro
- Kenneth Bulmer (1921–2005), brita aŭtoro
- John Kenneth Galbraith (1908–2006), usona ekonomikisto
- Kenneth Gilbert (* 1931), kanada cembalisto
- Kenneth Glöckler (* 1984), germana rapisto
- Kenneth Kaunda (* 1924), unua prezidento de Zambio
- Kenneth Keith (* 1937), novzelanda juĝisto Internacia Kortumo en Hago
- Kenneth Lawrence (* 1964), usona astronomo
- Kenneth Macgowan (1888–1963), usona film- kaj teatroproducento
- Kenneth MacMillan (1929–1992), baleto-dancisto kaj ĥorografo
- Kenneth MacMillan (kameraisto) (* 1939), brita kameraisto
- Kenneth McKellar (1927–2010), brita tenoro
- Kenneth Millar (1915–1983), usona aŭtoro
- Kenneth O’Donnell (1924–1977), usona politikisto kaj konsultisto de la usona prezidento John F. Kennedy
- Kenneth Perez (* 1974), dana piedpilkisto
- Kenneth S. Rogoff (* 1953), usona ekonomikisto
- Kenneth Roth (*1955), advokato kaj sekretario de Human Rights Watch.
- Kenneth Spencer (1913–1964) usona kantisto
- Kenneth Waltz (1924–2013), usona politologo
- Kenneth White (* 1936), skota filologo kaj aŭtoro
- Kenneth G. Wilson (* 1936), usona fizikisto
- Kenneth Vermeer (* 1986), nederlanda piedpilkisto
Variacioj
[redakti | redakti fonton]Kennet, Kenet, Keneth