Korea Esperanto-Asocio
Korea Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1920 vd | |
Lando(j) | Sud-Koreio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Korea Esperanto-Asocio | |
Adreso | 464 Ho, 217, Toegye-ro, Jung-gu, Seoul, KR-04458, South Korea (Republic of Korea) |
Telefono | +82-2-717-6974, (f)+82-2-717-6975 |
Retejo | https://www.esperanto.or.kr Arkivigite je 2022-04-16 per la retarkivo Wayback Machine |
Prezidanto | SO JIN-SOO (kromnomiĝas Piramido) |
Membroj | 250 |
Organo | La Lanterno Azia (11 n-roj jare) |
Junulara sekcio | Korea Esperanto-Junularo |
La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas la Korea Esperanto-Asocio (KEA), fondita en 1920 kaj aliĝis al UEA en 1976. Ĉiumonate ĝi eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Oficejoj
[redakti | redakti fonton]Regionaj filioj de KEA
- Filio de KEA en Gyeongsangbuk-do (경북지부慶北支部)
- Filio de KEA en Gwangju kaj Jeollanam-do (광주전남지부光州全南支部)
- Filio de KEA en Daegu (대구지부大邱支部)
- Filio de KEA en Daejeon (대전충남지부大田忠南支部)
- Filio de KEA en Busan (부산경남지부釜山慶南)
- Filio de KEA en Seoul (서울지부首爾支部)
- Filio de KEA en Incheon (인천지부仁川支部)
- Filio de KEA en Jeollabuk-do (전북지부全北支部)
- Filio de KEA en Gangwon-do (강원지부江原支部)
Regionaj filietoj de KEA
- Filieto de KEA en Suwon (수원지회水原支會)
- Filieto de KEA en Cheonan (천안지회天安支會)
- Filieto de KEA en Anyang (안양지회安養支會)
- Filieto de KEA en Iksan (익산지회益山支會)
- Filieto de KEA en Jeju-do (제주지회濟州支會)
- Filieto de KEA en Yangpyeong (양평지회楊平支會)
Junulara Sekcio
[redakti | redakti fonton]La junulara sekcio de KEA estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ).
Korea ILEI sekcio
[redakti | redakti fonton]Ĝia prezidanto estas Sinjoro PARK Yongsung, "Nema". Ĝi havas 16 membrojn (2014).
Aktivado
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizita de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.
Universala Kongreso
[redakti | redakti fonton]En 1994, la 79-a UK okazis en Seulo, kaj en 2017, ankaŭ la 102-a UK okazis en Seulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (esperante kaj koree)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|