Kuncsorba
Etoso
Kuncsorba [kunĉorba] estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós. Kun signifas hungare: kumano, csorba slave: breĉeto. Verŝajne antaŭ la hungaroj loĝis ĉi tie slavoj, poste la hungaroj permesis la loĝadon de kumanoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 47° 07′ 26″ N 20° 33′ 14″ O / 47.12389 °N, 20.55389 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 07′ 26″ N 20° 33′ 14″ O / 47.12389 °N, 20.55389 °O (mapo)
- Poŝtkodo: 5412
- Telefonkodo: 56
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 740
Situo
[redakti | redakti fonton]Kuncsorba troviĝas inter urboj Mezőtúr, Túrkeve, Kisújszállás kaj Törökszentmiklós. La vilaĝo estas tipa agrara loko, kiu ne havas fervojon, nur flankovojon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo senhomiĝis post la turka epoko. Antaŭ la 20-a jarcento Kuncsorba memstariĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario)
- kalvinana preĝejo