Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Linhartice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linhartice
municipo
Vido al Linhartice de kalvario en Moravská Třebová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Linhartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historiaj regionoj Moravio, Regna govio Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Třebůvka
Situo Linhartice
 - alteco 336 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 38″ N 16° 41′ 55″ O / 49.76056 °N, 16.69861 °O / 49.76056; 16.69861 (mapo)
Katastro 8,73 km² (873 ha) Linhartice
Loĝantaro 616 (2024)
Denseco 70,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578339
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Linhartice
Retpaĝo: www.linhartice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Linhartice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivero Třebůvka, 2 km oriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 616 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rozstání, Gruna, Staré Město kaj Moravská Třebová.

La vilaĝo estis fondita de germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio estas el la jaro 1365, kiam ĝi nomiĝis germane Raynesdorf kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. En la jaro 1398 jam la vilaĝo estas nomata ĉeĥe Linhartice. Germane ĝi estas Ranigsdorf.

De la jaro 1832 en Linhartice estis brikfarejo. De la jaro 1904 estis en la vilaĝo muelejo kun lignosegejo, poste eĉ du muelejoj. En Linhartice oni ankaŭ sukcese produktis metalajn varojn.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869773
1880883
1890909
1900846
1910820
1921748
JaroLoĝantoj
1930710
1950575
1961606
1970575
1980589
1991588
JaroLoĝantoj
2001602
2014651
2016640
2017643
2018642
2019629
JaroLoĝantoj
2020619
2021590
2022619
2023623
2024616

Memorindaĵo

[redakti | redakti fonton]

En Linhartice estas konservita hereda vilaĝestrejo en kiu preskaŭ tutan jaron 1823 vivis Anna Gromes, nask. Gläser, protagonistino de populara historio pri "Annenruhe", rememorata en vikipedia paĝo pri la vilaĝo Gruna.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]