Móric Schirkhuber
Etoso
Móric Schirkhuber [ŝirkhuber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schirkhuber Móric estis hungara pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).
Móric Schirkhuber [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1807 en Sólyomvár [ŝOjomvAr] (tiu vilaĝo jam forlasiĝis situanta ĉe Doba). Li mortis la 14-an de septembro 1877 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Móric Schirkhuber akiris diplomon en universitato de Pest en 1830. En la sekva jaro li iĝis piarista pastro, poste li instruis en gimnazioj apartenantaj al la ordeno (ekzemple en Pest (urbo), Vác, Veszprém (urbo)). En 1867 li ricevis administran postenon ĉe la piasristoj. Li partoprenis en kompilado de germana-hungara scienca vortaro.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Magyarok története (Historio de hungaroj), (1837 – 1849)
- Az elméleti s tapasztalati természettan alaprajza (1844)
- Természettani Földrajz (1853)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)