Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Matematiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas ekzakta logika dedukta scienco, kiu studas aksiomajn abstraktajn strukturojn (laŭ kvanto, formo, aranĝo) uzante logikan formalan lingvon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, plej multe de fiziko, sed matematikistoj difinas ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de la scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeligi precizajn instrumentojn, evoluigi novajn teknologiaĵojn kaj komputilojn, konstrui domojn; eĉ baki kukon bezonas aplikon de nocioj de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Matematiko estas iasence la fundamenta scienco.

Jen kelkaj difinaj citaĵoj pri matematiko:

Citaĵo
 Matematiko estas la alfabeto, per kiu Dio skribis la mondon. 
— Galileo Galilei
Citaĵo
 Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, en kiu oni nek scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras, estas vera. 
— Bertrand Russell

Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, dum la aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de sciencoj aŭ por praktike utiligi matematikon, ekz. en inĝenierado kaj ekonomio.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto "matematiko" (greke: μαθηματικά) el la greka [máthēma] signifas lernadon, studadon, sciencon, nome sciaron kiun oni ne povas akiri sen koresponda instruado, kiel ĉe astronomio. «La matematika arto» (μαθηματική τέχνη, mathēmatikḗ tékhnē) estus kontraŭa koncepto tiukadre al muziko, nome «la arto de la muzoj» (μουσική τέχνη, mousikē téchnē), kiu estus vera arto, kiel la poezio, retoriko[1][2]​ kaj similaj, kiuj estus rekte aprezeblaj, nome «kompreneblaj ne ricevante koncernan instruon».[3]

Jam en la helena-romia antikva epoko ĝi akiris malpli vastan sencon "studo pri matematiko". La adjektiva formo estas μαθηματικός [mathēmatikós], "lernado-rilata", "studema". La vorto μαθηματικὴ τέχνη [mathēmatikḗ tékhnē], latine ars mathematica, signifis la matematikan arton. Kvankam la terminon jam oni uzis fare de la pitagoranoj (matematikoi) en la sesa jarcento a.n.e., ĝi atingis sian signifon pli teknikaj kaj limigitan kiel «studo matematiko» en tempo de Aristotelo (kvara jarcento a.n.e.). Ties antikvgreka adjekto estas μαθηματικός (mathēmatikós), «rilata kun la lernado», kio simile iĝis samsignifica kun «matematikisto».

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de matematiko.

Matematiko estas la plej malnova scienco. Homo probable inventis la nocion nombro same frue kiel li inventis lingvon. Oni lernis nombri objektojn, dividi ilin laŭnombre, multipliki, adicii kaj subtrahi (baza aritmetiko) ekz. ĉasaĵon. Oni lernis mezuri kaj kompari. Necesis baza geometrio por fari ilojn. Monolitikaj monumentoj pruvas la fruan scipovon de geometrio. Oni faris prognozojn pri regulaj ĉielaj naturfenomenoj, por povi semi kaj rikolti ĝustatempe (kalendaroj kaj astronomiaj kalkuloj). Terkulturo kaj konstruado de domoj kaj temploj postulis precizan kalkuladon kaj mezuradon de diversaj kvantoj, longoj, areoj, volumenoj kaj pezoj. Ankaŭ notado de nombroj kaj kalkuloj fariĝis pli kompletaj, interalie por justa impostado kaj komercado.

Noditaj kordoj de inkaoj, quipu [kipu], por registri nombrojn

Religio kaj arto instigis pensi pri kontinueco, simetrio, transformiĝo de proprecoj kaj strukturoj. El tio fontas la emo de matematiko al perfektaj strukturoj.

Evoluo de matematiko estas intime interligita kun la homara evoluo tra la tuta historio. La moderna matematiko baziĝas sur jarmila evoluo, kie jen iu jen iu alia kulturregiono havis gvidan rolon. En la historio de matematiko la helena invento de pruvoj estis revolucia. La scienca revolucio en Eŭropo forte instigis evoluon de matematiko kaj ekde la 1800-jaroj matematiko diskreskadis forte, fariĝante pli kaj pli abstrakta. Fone tamen ĉiam estas praaj konceptoj kiaj spaco, kvanto, strukturo, precizeco. Interludo de matematiko kaj praktikaj bezonoj ĉiam estis forta.

Matematiko kiel scienco

[redakti | redakti fonton]

Carl Friedrich Gauss, kiu mem estas konata kiel “la princo de la matematiko”, nomis ĝin “la reĝino de la sciencoj”. Kaj en la latina esprimo Regina Scientiarum kaj en la germana esprimo Königin der Wissenschaften, la vorto responda al scienco signifas (kampon de) "kono", kaj sendube matematiko estas scienco en tiu senco. La limigo de la signifo de "scienco" al naturaj sciencoj estas pli posta. Se oni komprenas la esprimon "scienco" tiel ke ĝi temas nur pri la materia mondo, tiam matematiko, aŭ minimume pura matematiko, ne estas scienco. La germana fizikisto Albert Einstein subtenis ke “ju pli matematikaj leĝoj parolas pri realo, des malpli certaj ili estas; kaj ju pli ili estas certaj, des malpli ili parolas pri realo”.

Matematika problemo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Matematika problemo.

Matematika problemo estas problemo, kiun oni povas prezenti, analizi, kaj eble solvi per la metodoj de matematiko. Ĉi tiu povas esti realmonda problemo, kiel komputado de la orbitojn de la planedoj en la Sunsistemo, aŭ problemo de pli abstrakta naturo, kiel la problemoj de Hilbert. Ĝi ankaŭ povas esti problemo, kiu temas pri la naturo de matematiko mem, kiel la Rusela paradokso.

Studfakoj de matematiko

[redakti | redakti fonton]

La usona American Mathematical Society diferencigas ĉirkaŭ 5 000 ramas diversajn fakojn de matematiko.[4]​ En akademia subdividado de matematiko oni distingas kvin bazajn studareojn: nome la kvanto, la strukturo, la spaco, la ŝanĝo kaj la varieblo korespondas kun aritmetiko, alĝebro, geometrio, kalkulo, probablo kaj statistiko. Kiel asertis Richard Courant[5] «Eblas sekvi rektan vojon el la fundamentaj elementoj ĝis antaŭeniĝintaj punktoj» por ke estu videblaj la gvidliniojn de la matematiko kiel scienco. Krome, estas branĉoj de matematiko konektitaj al aliaj kampoj, por ekzemplo la logiko, la aro-teorio kaj la aplika matematiko, inter multaj aliaj kiel indikas la American Mathematical Society.[4]

Aritmetiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aritmetiko.

Aritmetiko estas branĉo de matematiko, studanta la naturon kaj proprecojn de nombroj kaj speciale la proprecojn de la tradiciaj operacioj kiujn oni faris pere de ili — nome adicio, subtraho, multipliko kaj divido. Ĝi inkluzivas ankaŭ la studon pri algoritmoj kaj operacioj super entjeroj kaj frakcioj, kvocientoj, proporcioj, procentoj. La nomo devenas de la vorto greke ἀριθμός arithmos, kiu signifas "nombron" en greka lingvo. La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj ktp.) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekzemple elementoj de ringoj). Evoluo de Aritmetiko venigis al apartigo de novaj matematikaj branĉoj: algebro kaj nombroteorio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alĝebro.

Algebro (de araba "al-ĝabr" tio signifas reunuiĝo de rompitaj partoj) [6] estas unu el la plej fundamentaj branĉoj de matematiko. Ĝi estas malfacile difinebla, sed ĝi estas karakterizita per uzo de simboloj por reprezenti iujn operaciojn kaj de variabloj por reprezenti nombrojn aŭ aliajn matematikajn objektojn.

Algebro povas esti dividita laŭ jenaj fakoj:

Geometrio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geometrio.
La Géometrie de René Descartes (1637).

Geometrio (de la grekaj γης, "tero", kaj μετρoς, "mezuro") estas branĉo de matematiko, kiu studas spacajn rilatojn (ekz. reciprokan situon), formojn (ekz. geometriajn korpojn), grandojn kaj relativan situon de figuroj kaj ilian ĝeneraligon. La naskiĝo de geometrio okazis en antikveco pro praktikaj bezonoj: mezurado de terpecoj, volumeno ktp. Geometro estas specialisto pri geometrio,[7] nome fakulo pri geometrio, matematikisto, kiu laboras en la kampo de geometrio.

Kvankam geometrio ege evoluis dum sia historio, kelkaj ĝeneralaj konceptoj de geometrio restas fundamentaj. Tiuj estas, ekzemple, la konceptoj punkto, rekto, ebeno, distanco, angulo, surfaco kaj linio, same kiel la pli modernaj nocioj topologio kaj sternaĵo.[8] Geometrio havas aplikojn en multaj fakoj, kiel arto, arkitekturo, fiziko, same kiel al la aliaj branĉoj de matematiko.[9]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kalkulo.

Kalkulo estas matematika aŭ logika formala sistemo. Foje oni uzas la vorton kalkulo kiel mallongigo por infinitezima kalkulo. Jen gravaj kalkuloj:

  • Infinitezima kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
    • Diferenciala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
    • Integrala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
  • Probablokalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Probablo.

Simile al aliaj teorioj, probablo-teorio estas prezento de probablecaj konceptoj en formalaj terminoj — do, en terminoj kiuj povas esti konsiderataj aparte de ilia signifo. Ĉi tiuj formalaj terminoj estas manipulitaj per la reguloj de matematiko kaj logiko, kaj ĉiuj rezultoj estas tiam interpretitaj aŭ tradukitaj malen en la probleman domajnon. Estas almenaŭ du sukcesaj provoj formaligi probablon, nome formulaĵo de Kolmogorov kaj formulaĵo de Cox.

En formulaĵo de Kolmogorov, aroj estas interpretitaj kiel eventoj kaj probablo mem kiel mezuro sur klaso de aroj. En formulaĵo de Cox, probablo estas prenita kiel primitivo (do, ne plu analizita) kaj la emfazo estas sur konstruado de konsekvencaj asignoj de probablaj valoroj al propozicioj. En ambaŭ okazoj, la leĝoj de probabloj estas la samaj, krom teknikaj detaloj

Statistiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Statistiko.

Statistiko estas scienco pri la metodoj por kolekti, analizi kaj interpreti empiriajn nombrajn donitaĵojn kaj por prezenti la rezultojn. Tio fariĝas komplike, kiam la donitaĵoj kaj la interdependoj ne estas tute konataj, estas neprecizaj aŭ tro multenombraj por esti detale traktataj. Statistiko estas rimedo por kompari sciencan teorion kun la reala mondo kaj por serĉi novajn interrilatojn por nova teorio. Statistiko uzas probablo-teorion, matematikan mezurteorion kaj modeladon. Nuntempe matematiko, komputoscienco kaj statistiko formas novan kampon, Datum-scienco, kun novaj rimedoj por kalkulado, modelado, inferencado kaj prezentado.

Pura matematiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pura matematiko.

Pura matematiko estas la branĉo de matematiko kiu ne nur provas solvi problemojn el aliaj sciencoj, sed ĉefe provas etendigi la matematikon mem. Ĝi estas la kontraŭparto de aplika matematiko.

1, 2, 3, … …, −2, −1, 0, 1, 2, … −2, 23, 1,21 e, , 3, 2, i, −2 + 3i,

2ei3

Naturaj nombroj Entjeroj Racionalaj nombroj Reelaj nombroj Kompleksaj nombroj

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
Kombinatoriko Nombroteorio Grupo-teorio Grafeoteorio Teorio de binara ordo Algebro
Geometrio Trigonometrio Diferenciala geometrio Topologio Fraktala geometrio Mezurteorio
Kalkulo Vektora kalkulo Diferencialaj ekvacioj Dinamikaj sistemoj Ĥaosoteorio Kompleksa analitiko

Aplika matematiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aplika matematiko.

Aplika matematiko estas branĉo de matematiko kiu uzas la matematikajn metodojn por solvi problemojn el aliaj sciencoj, kiel fiziko, kemio, biologio,​ medicino, sociaj​ sciencoj,​ inĝenierado, ekonomiko, komputiko, financoj, ekologio kaj statistiko, inter aliaj. Ĝi estas la kontraŭparto de pura matematiko.

Tamen, ebla diferenco estas la fakto ke en aplika matematiko oni celas la disvolvigo de matematiko «al ekstero», tio estas ĝia apliko aŭ transigo al la cetero de areoj. Kaj nur je pli malgranda skalo «al interno» tio estas, al disvolvigo de la matematiko mem. Tiu laste menciita okazo estus ĉe la pura matematiko aŭ elementa matematiko. La aplika matematiko estas uzata ofte en diversaj teknologiaj areoj ĉe modelado,[10][11]​ simulado[12] kaj plibonigo de procezoj aŭ fenomenoj,[13] kiel ĉe la ventotunelo aŭ la dezajno de eksperimentoj.

Skulptaĵo reprezentanta Eŭklidon, Oxford University Museum.

Bazaj nocioj

[redakti | redakti fonton]
Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo

Ĉefkampoj

[redakti | redakti fonton]
Nombro - Funkcio - Rilato - Strukturo - Spaco - Ŝanĝo - Metodo - Diskreta matematiko

Ĉefkonceptoj

[redakti | redakti fonton]
Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regreso - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico

Branĉoj de matematiko

[redakti | redakti fonton]
Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aro-teorio - Diskreta matematiko - Geometrio - Grafeoteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Matematika logiko - Logistiko - Matematika analizo - Matematika geografio - Matematika programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio de kategorioj - Teorio de komputado - Probablo-teorio - Grupo-teorio - Teorio de ludoj - Trigonometrio - Topologio

Matematiko kaj aliaj sciencoj

[redakti | redakti fonton]

Sciencoj rilataj al matematiko estas logiko, informadiko kaj statistiko. Fiziko mem baziĝas sur matematika priskribo de la mondo.

La matematika fiziko estas la scienca kampo kiu okupiĝas pri la intereco inter fiziko kaj matematiko. La Journal of Mathematical Physics difinas ĝin kiel «la aplikado de matematiko al problemoj de la medio de la fiziko kaj la disvolvigo de matematikaj metodoj taŭgaj por tiaj uzoj kaj por la disvolvigo de fizika sciaro.»,[14] la teorio de la elasteco, la akustiko, la termodinamiko, la elektro, la magnetismo kaj la aerodinamiko.

Praktikado de matematiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Matematika aktiveco, Matematika lingvo kaj Matematika notacio.

Instruado de matematiko

[redakti | redakti fonton]

Moore-metodo

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Mi aŭdas, mi forgesas. Mi vidas, mi memoras. Mi faras, mi komprenas. 
— Ĉina proverbo preferata de Moore, citita en: I want to be a mathematician: an autobiography. Springer-Verlag, 1985.

La Moore-metodo estas instrumetodo pri matematiko nomita de Robert Lee Moore. La instruo ĉefe baziĝas laŭ la elekto de la lernantoj. Anstataŭ uzi lernejajn librojn, la lernantoj ricevas liston pri difinoj kaj teoremoj, kiujn ili devas pravigi aŭ klarigi en kursoĉambro. La ĉimetodaj praktikantoj sentas, ke la metodo vekas en lernanto profundan komprenon de la konstruoj kaj de la fundamentaj rezultoj, kontraŭe nura aŭskulto ne sufiĉus. Aliuloj certigas, ke tiu metodo ne povas koncerni la programtuton kiel faras klasika instruo.

Matematikistoj

[redakti | redakti fonton]
Ŝtona busto de Pitagoro.

Esperanto kaj matematiko

[redakti | redakti fonton]

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funkcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭigitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Citaĵo
 Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo Bourlet, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) 
— O. Simon, en la Enciklopedio de Esperanto.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono (2003)

[redakti | redakti fonton]

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 80-85853-65-5. 21 cm.

Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tradukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingiĝus de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la E-mondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.

La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭgaj estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj, ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. [mankas fonto de tiu ĉi recenzo]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Molina Sangüesa, I. (2016). «La designación terminológica de las potencias de la incógnita: algunas cuestiones sobre el tránsito del álgebra retórica al álgebra sincopada en el Renacimiento hispano», Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC), Arbor, 192(777) doi: https://dx.doi.org/10.3989/arbor.2016.777n1009
  2. Hyde, E. W. (1891) «The Evolution of Algebra», New York: American Association for the Advancement of Science, Science, 18(452), pp. 183–87, JSTOR, Malferma Aliro. Konsultita la 14an de aŭgusto 2023
  3. Heath, Thomas Little (1921) A history of Greek mathematics: Vol 1, Oxford: The Clarendon Press, p. 10
  4. 4,0 4,1 «2010 Mathematics Subject Classification». ams.org. 21a de decembro 2009. Konsultita la 1an de aŭgusto 2023.
  5. Courant, Richard. Robbins, Herbert (1979) ¿Qué es la matemática? Una exposición elemental de sus ideas y métodos, Madrid: Aguilar p. x ISBN 84-03-20032-3
  6. [1]
  7. PIV
  8. Tabak, John. (2014) Geometry: the language of space and form. Infobase Publishing. ISBN 978-0816049530.
  9. Walter A. Meyer. (21-a de februaro 2006) Geometry and Its Applications. Elsevier. ISBN 978-0-08-047803-6.
  10. Bocco, Mónica (2010) Funciones elementales para construir modelos matemáticos, Buenos Aires: Ministerio de Educación de la Nación, Instituto Nacional de Educación Tecnológica ISBN 978-950-00-0758-0. Konsultita la 18an de decembro 2023.
  11. Por pli bona kompreno de la temo de modelado, vidu ankaŭ Arnol'd, V. I. (1998) «On teaching mathematics», Uspekhi Matematicheskikh Nauk, 53:1(319), pp. 229–234; Russian Mathematical Surveys, 53:(1) (1998), pp. 229–236 https://doi.org/10.4213/rm5
  12. Abdel Masih, Samira. Colombo, Hugo. Lagomarsino, Fernando. Papalia, Dardo Adolfo Esteban. Sciancalepore, Rodolfo Arduino y Mathematica: simulaciones más allá del proceso de enseñanza y aprendizaje, XVII Workshop de Investigadores en Ciencias de la Computación (República Argentina, Salta, 2015), Red de Universidades con Carreras en Informática (RedUNCI)
  13. Vigueras Campuzano, Antonio (2016) Cálculo Numérico: Teoría, problemas y algunos programas con Maxima, Cartagena, España: Universidad Politécnica de Cartagena ISBN 978-84-608-7867-4
  14. Difino el Journal of Mathematical Physics.[2]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]