Miltiades Manno
Miltiades Manno | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1879 en Pancsova (Hungara reĝlando) |
Morto | 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 46-2-28 |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Gustav Petschacher (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto karikaturisto remisto grafikisto skulptisto pentristo rapidsketisto |
Miltiades Manno, laŭ hungarlingve kutima nomordo Manno Miltiades estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, afiŝisto, karikaturisto, skulptisto. Lia karesnomo estis Milti.
Miltiades Manno [1] naskiĝis la 3-an de marto 1879 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1880) en Pancsova (Hungara reĝlando, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miltiades Manno apartenis al la greka minoritato de la lando. Ekde 1905 li studis en bavara belarta akademio en Munkeno. Hejmenveninta li estis konata karikaturisto en pluraj gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li batalis, plurfoje li vundiĝis, poste li denove okupiĝis pri artoj. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko liaj kontraŭkomunistaj afiŝoj estis tutlande videblaj.
Sportaj sukcesoj
[redakti | redakti fonton]Dum lernado li ŝatis sportadi. En 1898 li estis hungara biciklista ĉampiono, en 1900 hungara rapidsketista ĉampiono. Li estis golreĝo de la unua hungara futbala ĉampinado, nature ankaŭ ĉampiono (1901-1902). Inter 1902-0906 li estis 11-obla ĉampiono en remado. Baldaŭ li atingis diversajn medalojn ankaŭ en internaciaj konkursoj. En 1912 li estis olimpiano en Stokholmo. Post la mondomilito li retiriĝis de la sporto. En 1912 li estis denove olimpiano en Los Angeles kaj en la kategorio skulptado li atingis la duan lokon.
Elektitaj afiŝoj
[redakti | redakti fonton]- Így dolgoztak a bitangok!
- vidu la bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Ĉio estas la nia! (1919)
-
Ili gastigis la rumanojn (1919)
-
Vota afiŝo (1920)
-
Sporta afiŝo (1930)
-
Politika afiŝo (1935)