Montaro Ĝurĝuro
Etoso
Ĝurĝuro | |||
---|---|---|---|
La montaro Ĝurĝuro sub neĝo
| |||
montara sistemo | |||
Alteco | 2 308 m | ||
Situo | Alĝerio | ||
Geografia situo | 36° 27′ N, 4° 14′ O (mapo)36.44754.2283333333333Koordinatoj: 36° 27′ N, 4° 14′ O (mapo) | ||
| |||
Ĝurĝuro aŭ Ĝurĝura Montaro (arabe جبال جرجرة, Jabal Jurjura; Berbere Adrar n Jerjer)[1] estas montaro de Tella Atlaso, nome parto de la Atlasa Montaro. Ĝi estas situanta en Kabilio, Alĝerio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝurĝuro estas masivo formita de du diferencaj montaroj, unu en la nordo kun Haizer kaj Akuker submontaroj kaj la alia sude.
Ties plej alta pinto, Lalla Ĥediĝa konata en Kabila kiel Tamgut Aâlayen, havas alton de 2308 m kaj ĝi situas en la suda montaro.
Alia elstara pinto estas la 2,305 m alta Iĥ n'Timduin (أكارو تيمدواي), situa en la centra areo de la masivo, nome la plej alta pinto de la Akuker submontaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mamdouh Shahin, Water resources and hydrometeorology of the Arab region, 2007. ISBN 978-1-4020-5414-3