Nemeshany
Etoso
Nemeshany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Sümeg. La loknomo signifas hungare: nobelo-marĉo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11nbsp;km²
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 8471
- Telefonprefikso: 87
Situo
[redakti | redakti fonton]Nemeshany situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Sümeg troviĝas 15, Devecser 7 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1230. Tiutempe estis 2 vilaĝoj: por nobeloj kaj por servistoj de fortikaĵo. La turkoj preskaŭ senhomigis la vilaĝojn. Poste la vilaĝoj kuniĝis.
En Nemeshany migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino de 1797
- luterana preĝejo
- muelejoj nomataj Csizmadia (ĉizmadia) kaj Komuna
- monumento pri falintoj de la 1-a mondmilito
- restoracio nomata Koplaló
- ŝtonoponto el la 18-a jarcento
- fiŝlagoj nomataj Sárosfő (protektata)