Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Novjorka Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novjorka Ŝtata Universitato
Administra konstruaĵo de la Novjorka Ŝtata Universitato en Albany
Administra konstruaĵo de la Novjorka Ŝtata Universitato en Albany
ŝtata universitat-sistemo
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto To learn, to search, to serve
Lerni, serĉi, servi
Informoj
fondodato 1948
speco Ŝtata
Situo
Geografia situo 42° 38′ 54″ N, 73° 44′ 59″ U (mapo)42.64834154557-73.749715288349Koordinatoj: 42° 38′ 54″ N, 73° 44′ 59″ U (mapo)
lando Usono
urbo Albany
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Novjorka Ŝtata Universitato (New York)
Novjorka Ŝtata Universitato (New York)
DEC
Novjorka Ŝtata Universitato (Usono)
Novjorka Ŝtata Universitato (Usono)
DEC
Map
Novjorka Ŝtata Universitato
vdr

La Novjorka Ŝtata Universitato estas sistemo de publikaj altlernejoj kaj universitatoj en Novjorkio. Ĝi estas la plej granda ampleksa sistemo de universitatoj, altlernejoj, kaj regionaj gimnazioj en Usono[1], kun totala membriĝo de 424,051 studentoj, kaj plie 2,195,082 plenkreskuledukaj studentoj, ampleksantaj 64 kampusojn tra la ŝtato. Gvidita de kanceliero Jim Malatras, la sistemo havas 91.182 dungitojn, inkluzive de 32.496 fakultatanoj, kaj ĉirkaŭ 7.660 gradajn kaj atestilajn programojn entute kaj buĝeton de 10,7 miliardoj da dolaroj[2].

La Universitato inkluzivas multajn instituciojn kaj kvar "universitatajn centrojn": Albany (1844), Binghamton (1946), Bufalo (1846), kaj Stony Brook (1957). La administraj oficejoj estas en Albany, la ŝtata ĉefurbo, kun satelitaj oficejoj en Manhatano kaj Vaŝingtono, kun 25,000 akreoj da tero, la plej granda kampuso de la universitato estas la Kolegio pri Mediaj Sciencoj kaj Forstado. Dum la universitata sistemo ne oficiale rekonas frontmontran universitaton, la universitato en Bufalo kaj la universitato de Stony Brook foje traktataj kiel neoficialaj flagŝipoj.

La Ŝtata Universitato de Novjorko estis establita en 1948 de guberniestro Thomas E. Dewey, per leĝdona efektivigo de rekomendoj faritaj de la Provizora Komisiono pri la Bezono de Ŝtata Universitato (1946–1948). La komisionon prezidis Owen D. Young, kiu tiam estis Prezidanto de General Electric. La sistemo estis tre vastigita dum la administrado de guberniestro Nelson A. Rockefeller, kiu interesiĝis pri projektado kaj konstruado de novaj instalaĵoj tra la ŝtato.

Krom unuoj de la Urba Universitato de Novjorko, ĝi konsistas el ĉiuj aliaj institucioj de alteduko tutŝtate, kiuj estas ŝtate subtenataj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Short History of SUNY. The State University of New York. SUNY. Alirita 2009-04-05.
  2. "The Accidental Giant of Higher Education", 2010-07-23. Kontrolita 2011-11-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]