Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Nurmijärvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nurmijärvi

Blazono de Nurmijärvi

Nurmijärvi sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Nurmijärvi
komunumourbeto • dua-nivela administra teritoria unuo
www.nurmijarvi.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa
Fondita 1605
Areo 367,26 km²
Loĝantaro 42 988
Finnlingvaj 94,9%
Svedlingvaj 1,2%
vdr

Nurmijärvi estas komunumo en la provinco Uusimaa en Finnlando. Ĝi havas 42 988 loĝantojn. Ĝia plej granda urbeto estas Klaukkala, kun ĉirkaŭ 18 000 loĝantoj; alia setlejo estas Röykkä. La najbaroj de Nurmijärvi estas Vantaa, Espoo, Vihti, Hyvinkää kaj Tuusula. Nurmijärvi ricevis sian nomon laŭ lago Nurmijärvi, kiu estis tie, ĝis en la 20-a jarcento oni sekigis ĝin. Nurmijärvi estas pri sia loĝantaro la plej granda finnlanda komunumo, kiu ne estas oficiale urbo. La loĝantaro kreskas rapide plu. Kvankam Nurmijärvi ne estas urbo, plejparto el la loĝantaro loĝas kiel en urbo. Multaj loĝantoj de Nurmijärvi laboras en Helsinko.

Aleksis Kivi, la finna nacia aŭtoro, naskiĝis en la vilaĝo Palojoki en la orienta parto de Nurmijärvi.

Borde estas la lago Sääksjärvi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]