Observatorio John J. McCarthy
Observatorio John J. McCarthy | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: John J. McCarthy Observatory | |
Lando | Usono |
---|---|
Municipo | New Milford |
Koordinatoj | 41° 31′ 32.6″ N 73° 25′ 33.9″ U / 41.525722 °N, 73.426083 °U (mapo) |
Estiĝo | 2000 |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Retpaĝo: http://www.mccarthyobservatory.org/ | |
La Observatorio John J. McCarthy estas astronomia observatorio en Usono, en la kampuso de la Mezlernejo de New Milford en New Milford (Konektikuto, Usono). Ĝi estis fondita en 2000.
La observatorio estas administrata de ne-profitcela organizaĵo kaj ties personaro laboras volontule.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]Monty Robson havis la ideon konstrui observatorion en 1998, celante interesigi studentojn pri scienco.
Malgranda teamo aliĝis al Monty en 1998 kaj 1999, por plani la instaladon, kolekti la monhelpojn kaj elekti situejon. La instalaĵo ekfunkciis en septembro 2000, kaj estis inaŭgurita la 2-an de decembro 2000, nur 31 monatojn post la formiĝo de la teamo.[3]
En 2009, volontuloj realigis sunsisteman maketon je vera skalo de ĉirkaŭ 10 kilometroj (6 mejloj) tra New Milford, kun dek du sunsistemaj objektoj ĉiuj metitaj je taŭgaj distancoj de la suno figurata per globo de 2 metroj (6 futoj) de diametro situita apud la observatorio.[4]
En 2010 ekis konstruado de la " Ĝardeno de Galilejo ", kun granda sunhorloĝo, multenombraj plantoj kaj ĝardenaj skulptaĵoj.[5]
Instalaĵo
[redakti | redakti fonton]Kupolo de 5 m (16 futoj) ŝirmas la ĉefan teleskopon. Apuda ĉambro kombinas regadĉambron, klasĉambron kaj bibliotekon ekipita per komputiloj kaj projekciilo.[6]
La observatorio tenas kolekton da diversaj objektoj rilataj al la kosmoesploro : pecoj el kosmoveturiloj aŭ satelitoj, meteorŝtonoj, fotografioj.[7]
Instrumentoj
[redakti | redakti fonton]La instrumentaro de la observatorio iom post iom kreskis kaj entenas multenombrajn donacitajn teleskopojn ĉefe uzataj por seancoj de popularigo malfermataj al la publiko.
La ĉefa instrumento estas Schmidt-Cassegrain-teleskopo Meade de 0,41 m, (16 coloj) tiel nomata "Teleskopo Harcourt", laŭ la nomo de la fondumo, kiu donacis ĝin.
Sur la sama muntaĵo estas refraktoro "Takahashi" de 106 mm kun larĝa kampo, refraktoro Meade de 127 mm kaj suna teleskopo Coronado por observi la sunan aktivon.[8]
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]Asteroidoj malkovritaj : 4, el kiuj : | |
---|---|
115449 Robson | 14-a de oktobro 2003 |
253587 Cloutier | 14-a de oktobro 2003 |
4 numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde la observatorio inter 2003 kaj 2005,[9] unu, 115449 Robson, sub la nomo "John J. McCarthy", la tri aliaj sub la nomo "New Milford".
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ Entrepreno Observatorio John J. McCarthy, el Nonprofit Explorer (angle)
- ↑ Mallonga historio kaj evoluo de nia observatorio , el la TTT-ejo de la Observatorio John J. McCarthy[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Skala Sunsistemo de la Observatorio John J. McCarthy, ibidem[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Ĝardeno de Galilejo Areo de aktivo por ĉiuj vizitantoj, ibidem[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Via Observatoria Instalaĵo, ibidem[rompita ligilo] (angle)
- ↑ La kreskanta kolekto da pri-kosmaj artefaritaĵoj ĉe la Observatorio, ibidem[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Riĉa kaj kreskanta aro da instrumentoj por via uzo, ibidem[rompita ligilo] (angle)
- ↑ MPC Alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Bonvenon ĉe la Observatorio John J. McCarthy ! (2011)
- angle Bonvenon ĉe la Observatorio John J. McCarthy ! (2008)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio John J. McCarthy en la itala Vikipedio.