Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Omari Amonde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Omari Amonde
Persona informo
Naskiĝo 1940
en Nakapanya
Morto 2015
Ŝtataneco Tanzanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Omari AMONDE (naskiĝis en Nakapanya, Tanzanio, en 1940 kaj mortis en 2015) estis tanzania pentristo, kuzo de Edward Saidi Tingatinga, la fondinto de la Tinga Tinga stilo.[1][2]

Omari Amonde naskiĝis en vilaĝo Nakapanya, distrikto Tunduro, regiono Ruvumo. Kelkajn jarojn antaŭ alveni al Darersalamo li laboris en Tanga en sisala bieno. En 1972 li ekloĝis konstante en la ĉefurbo. Amonde laboris kun Tingatinga de 1972 ĝis Tingatinga mortis pro pafado de policisto. Amonde estis prezidanto de la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga kaj estis konsiderata kiel la lasta legitima heredanto de la intelekta heredaĵo de Tingatinga. Omari Amonde, ĝis sia morto, estis la plej maljuna el ĉiuj aktivaj pentristoj el Tinga Tinga.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]