Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Oohaŝi Kaiziro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oohaŝi Kaiziro
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1897 (1897-08-02) (127-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

OOHAŜI Kaiziro (ps. Ooha i Rendo; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1897 en Tôkyo), estis japana esperantisto kaj pentristo de akvareloj per ĉina inko. Li studis ekonomion en Keiô Universitato. Esperantisto de 1928. Fondinto de „Arĝenta Kunsido";, tre fama kunsido de babilado.

Citaĵo
 Ĉi tiu libro prezentas la pensojn de la 60-jara japana filozofo Akegarasu, sen ia videbla peno al aranĝo orda aŭ sistema. Ni legas, ekzemple, pri senlaboreco kaj rimedoj ĝin forigi (helpo privata aŭ publika ne sufiĉas al malfeliĉulo, se mankas al li “memkonscio”); pri politiko —feŭdalismo, parlamentismo, despotismo, kosmopoliteco (“la parlamentismo kaj la despotismo ambaŭ estas sentaŭgaj”) ; pri naskevito (“la Japana nacia principo estas kiel eble plej naski da homoj”) ; pri sinteno al la vivo (“Komenci aferojn antaŭ kruco estas tre brave... Ni ne submetiĝu al la sorto. Ni marŝu antaŭen, ne plendante pri venanta sufero: ni eliru el koto, se ni enfalas en ĝin”); pri harakiro; aŭtomobilaj akcidentoj; milita taktiko; propagandaj metodoj ; la interna signifo de div. Japanaj legendoj ; k.m.a. Ĉion li pritraktas laŭ sia kompreno pri “la Japana Spirito”. La fundamenta principo estas “memkonscio”—agado laŭ sento de individua persona respondeco.

“La idealo de Japanujo” diras la tradukinto “estas, ke la mondu [tiel] sin trovu en paco kaj en kvieto”. Kaj Akegarasu en la Antaŭparolo “per tuta koro deziras, ke la kara leganto ne simple akiru ĝeneralan koncepton, kia estas la japana spirito, sed ankaŭ trovu la japanan spiriton en sia propra animo”. La aŭtoro parolas laŭ vidpunkto Budaista; tamen (kun ŝanĝo de unu-du vortoj) multaj pensoj estas pure Kristanaj. “Oni ofte disputas, ĉu Budao (Dio) estas interne en nia koro, ĉu ĝi (li) estas ekstere: ĉu en nia koro, aŭ en la Paradizo. Budao ne estas tiel malgranda, esti interne aŭ ekstere. Ĝi estas multe pli granda. Neniu Budao troviĝas, kiu ekzistas interne kaj ne ekstere; aŭ ekstere kaj ne interne.” Lingve la libro estas “bona, sed ne tre”. La Eŭropa leganto trovos kelkan malfacilon pro uzo de aludoj neklarigitaj, kaj nomoj por li nekonataj kaj konfuze longaj: eble pro tio li rezignos esperon sekvi la historion. “Tiamaniere Amaterasu-oomikami sendis komisiiton al Ookuninuŝu-no-mikoto, kiu tiam regis Mizuho-no-kunin (Japanujon). Tiu komisiito estis nomata Amenohohi-no-kamo. ... La dua komisiito estis elektita post la medito de Omoikane-nomikoto laŭ la sankta volo de Takami-musubi-nokami. La dua estis nomata Ameno-ŭakahiko. . . . Li enamiĝis en Hitateru-hime, la filino de Ookuninuŝi-no-mikoto. . . . (Li pafis sagon, kiu) falis antaŭ Takami-musubi-no-kami kaj Amaterasu-oomikami, ĉe la riverbordo de Ameno-janukaŭa. La sago estis donita de Amaterasu-oomikami al Amenoŭakahiko. Ĉu Amaterasu-oomikami forlasis sian deziron regi Mizuho-no-hunin ? Ne... ŝi volas lasi Ameno-oŝihohomi-no-mikoton regi.”

Tiu rimarko, tamen, rilatas nur al kelkaj paĝoj, kaj ne al la tuta libro. 
— M. C. B. La Brita Esperantisto - Numero 380, Decembro (1936)