Pál Korcsmáros
Pál Korcsmáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1916 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de majo 1975 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Rákospalota Cemetery (en) , 17, 1, R/XII, 26 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | György Korcsmáros, Péter Korcsmáros (en) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo ĵurnalisto kartunisto grafikisto grafikartisto |
Pál Korcsmáros [koĉmAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korcsmáros Pál estis hungara ĵurnalisto, ilustristo, populara bildliteraturisto. Lia filo estis György Korcsmáros.
Pál Korcsmáros [1] naskiĝis la 22-an de majo 1916 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de majo 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Korcsmáros frekventis lernejon pri komercistoj, poste li estis teknika desegnisto en pluraj lokoj. Dum la nazia erao li kreis falsajn dokumentojn por helpi la judojn. Depost la 2-a mondmilito li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj, li ilustris la artikolojn ne per fotoj, sed propraj desegnaĵoj. Lia unua bildliteraturo aperis en 1955. Ekde 1957 ĝismorte li estis kolego en distra gazeto "Füles", kie liaj bildliteraturoj konstante aperis. Li desegnis preskaŭ 30 mil da bildliteraturo-bildoj. Kelkaj el la libroj estis tradukitaj al pluraj lingvoj, eĉ al Esperanto. Li ilustris ankaŭ librojn.
Elektitaj libroilustraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mesélő ceruza (Desegnolibro por infanoj, 1957)
- Végvárak (1954)
- Autósok, motorosok túrakönyve (1956)
Elektitaj bildliteraturaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Hazádnak rendületlenül… (pri vivo de Mihály Vörösmarty) (1955)
- Géza Gárdonyi: Egri csillagok (1959)
- János Arany: Toldi (1963)
- Jenő Rejtő: Piszkos Fred, a kapitány (1964)
- Sándor Rideg: Indul a bakterház (1967)
- Jenő Heltai: Az ezerkettedik éjszaka (1973)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Géza Gárdonyi: Steloj de Eger
- Mór Jókai: La filoj de l' ŝtonkora homo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio