Paulina Pfiffner
Paulina Pfiffner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1825 en Mezőhegyes |
Morto | 29-an de septembro 1853 (28-jaraĝa) en Gyula |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Parencoj | József Kovács (en) (bofratino) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Paulina Pfiffner (laŭ hungarlingve kutima nomordo - pli komplete Pfiffner Paulina Terézia; naskiĝis la 19-an de januaro 1825 en Mezőhegyes, mortis la 29-an de septembro 1853 en Gyula) estis hungara soldatino, oficirino, aktorino.[1]
Ŝia aktora-soldata pseŭdonimo estis (laŭ hungara sinsekvo) Ligeti Kálmán.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Paulina Pfiffner ĉirkaŭ en 1840 forlasis la familion kaj en Pest (urbo) ŝi aliĝis al migranta teatra trupo (kiel viro sub nomo Ligeti Kálmán). Ŝi aktoradis ankaŭ en Transilvanio. Dum la Hungara revolucio de 1848 ŝi aliĝis al la hungara armeo same kiel viro. Dum batalado ŝi vundiĝis kaj pro la heroeco ŝi ricevis la rangon leŭtenanto. En 1849 ŝi denove vundiĝis. Post falo de la liberecbatalo ŝi rifuĝis al la nuntempa Pollando (tiam parto de Habsburga Imperio). En 1851 ŝi kaŝe reiris al Hungarlando kaj ŝi havis postenon en Pécska. Ŝi daŭre estis serĉata, fine dum rifuĝo trovis ŝin la polico. Ŝi sinmortis dum aresto. En 1888 loĝantoj de Gyula metis ornaman tombon por ŝi.