Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Reza Torabi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reza Torabi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1968 (1968-04-30) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoazerbajĝanapersagermana
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

M. Reza TORABI (perse محمدرضا ترابی, naskiĝis la 30-an de aprilo 1968,[1] kompostanto) estas irana esperantisto kaj E-aktivulo ekde 1992. Li estis fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO, 1993) kaj Irana Esperanto-Asocio (IREA, 1996). Plurjare li estis komitatano kaj inter la jaroj 1997 kaj 1999 estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 1994 li instruas Esperanton aŭ en kulturcentroj de Tehrano, aŭ en la oficejo de IREJO kaj IREA, post iom da jaroj duonprofesie kiel direktoro de Esperanto-instituto en Tehrano. Krome li oficis kiel ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto dum ties unua serio (2002 ĝis 2008), IREA-komitatano, UEA-komitatano, kaj kiel sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI kaj UEA (2006). Ekde 2005 li studis interlingvistikon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Li nune loĝas en Germanio.

Li parolas la azerbajĝanan kiel gepatra lingvo kaj la personan kiel la nacian. Nun li parolas la germanan, vivante en Germanio, kaj iom lernis la hispanan kaj anglan. Krome li estas sperta montgrimpisto kaj dum la vivado en Irano en vendredoj (feria tago dum semajno en Irano) ofte estis ekster Tehrano en montaro. Li ŝatas klasikan muzikon kaj estas bona aŭkultanto ankaŭ de irana nacia muziko.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999, paĝo 7

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]