Román Brunkala
Román Brunkala | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1782 en Oravka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 12-an de aŭgusto 1821 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara • germana • latina |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - veterinara medicino (–1804) Universitato de Vieno - veterinara medicino (–1807) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto bestokuracisto |
Román Brunkala, laŭ hungarlingve kutima nomordo Brunkala Román estis hungaria altlerneja instruisto (lia nacieco estas nekonata).
Román Brunkala[1] naskiĝis en 1782 en Oravka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Orawka en Pollando), li mortis la 12-an de aŭgusto 1821 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Román Brunkala studis filozofion, juron, kirurgion, fine veterinaran medicinon en Reĝa Universitato de Pest, poste li daŭris la studojn en Universitato de Vieno. Hejmenveninta inter 1807-1810 li instruis veterinaran medicinon en Georgikon, poste en vetrinara fakultato de la Reĝa Universitato. Post morto de Sándor Tolnay (1817) li praktike estis katedrestro, tamen la oficiala nomumo venis nur en 1821. Menciindas, ke li instruis kaj latine kaj germane kaj hungare. Li tre frue mortis pro tuberkulozo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2021-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (en paĝo 268