Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Sabine Ladstätter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabine Ladstätter
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1968 (1968-11-22)
en Klagenfurt
Morto 3-an de junio 2024 (2024-06-03) (55-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Graz Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo classical archaeologist (en) Traduki
arthistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sabine Ladstätter (rande maldekstre apud la turka ministro Ertuğrul Günay) en 2010, kiam estis inaŭgurita la internacia Efeza Fondaĵo

Sabine LADSTÄTTER (naskiĝinta Sabine Schretter la 22-an de novembro 1968 en Klagenfurt, mortinta la 3-an de junio 2024[1]) estis aŭstra arkeologino kaj inter 2009 kaj 2014 estrino de la Aŭstra Arkeologia Instituto (ÖAI).

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Estante filino de politikisto ŝi pasigis la junulajn jarojn en Tainach. Post frekvento de la gimnazio je Völkermarkt studis ŝi inter 1986 kaj 1992 klasikan arkeologion kaj malnovan historion ĉe la universitato de Graz. Ŝia tezo por bakalaŭriĝo en 1992 titoliĝis Die griechische Münzsammlung des Instituts für Alte Geschichte an der Karl-Franzens-Universität Graz. De 1992 ĝis 1998 ŝi estris la surlokan elfosadon de la universitato de Vieno ĉe monto Hemmaberg (apud Globasnitz) kaj pretis katalogi ties rezultojn inter 1993 kaj 1995. Doktoriĝo sukcesis en 1997 en Vieno; intertempe ŝi havis studrestadojn en Labako kaj Ateno en 1994. Inter 1994 kaj 1996 ŝi krome faris suplementan studon pri praa kaj frua historio ĉe la viena altlernejo. La titolo de ŝia disertacio estis Von Mediterraneum zur provincia Slaborum kiun korektis Franz Glaser kaj Friedrich Krinzinger.

En 1993 Ladstätter engaĝiĝis en sukurota elfosado je Feldkirchen kaj asistantis inter 1995 kaj 1997 en la arkeologia projektego de Efezo koncentriĝante pri la ceramikaĵoj el la ĉedekliva domo nr. 2. Ekde 1996 ŝi ĉiujare troviĝis Efeze; inter 1996 kaj 2002 kaj denove en 2004 ŝi gvidis la elfosadon en la menciita dekliva domo.

En 1997/98 estis ŝi scienca kunlaboristino ĉe la arkeologia esplorsekcio de la Aŭstra Akademio de Sciencoj (ÖAW) kaj prilaboris la malfruantikvajn trovitaĵojn el la kastro de Carnuntum. Inter 1998 kaj 2007 ŝi kunlaboris ĉe la esplorfakejo arkeologia respektive ĉe la Instituto pri kulturhistorio de la antikvo epoko de ÖAW (ekz. kunordigo de priceramikaj esploradoj je Efezo).

Inter 2001 kaj 2007 Ladstätter estis vica, afergvidanta direktoro de la Instituto pri kulturhistorio de la antikvo epoko de ÖAW. De 2007 ŝi vicestris ĉe Aŭstra Arkeologia Instituto (ÖAI) kaj gvidis de 2010 ĉiujn elfosadojn efezajn.

Ministro Johannes Hahn nomumis ŝin en oktobro 2009 direktoro de ÖAI kiel sekvanton de Johannes Koder. Fakte ŝi estis la unua virino gvidanta ĉi instituton (fonditan en 1898). En 2024 ŝi transdonis la efezan elfosadresponson al Martin Steskal kontentigite pri nura scienca direktoreco de ÖAI.[2]

De 2001 estis ŝi ankaŭ lektoris ĉe la universitato de Vieno, kie ŝi habilitiĝis en 2007 pri arkeologio post defendo de priceramika tezo Studien zur ephesischen Keramik von späthellenistischer bis spätantiker Zeit. Rilate al Efezo ŝi okupiĝis ne nur pri vazaro sed ankaŭ pri numismatiko kaj problemoj ekonomihistoriaj. Inter 2001 kaj 2004 centris la ordigo de malfruhelenismaj/romiaj amforoj el Efezo kaj inter 2002 kaj 2006 projekto pri reliefpokaloj kaj lampoj. En 2003 gravis zorgo pri vazaj trovitaĵoj ĉe la jupitera sanktejo por romiaj soldatoj ĉe Dülük (greke: Doliĥe, provinco Gaziantep) pro kio oni kunlaboris kun kolegoj de la universitato de Monastero. Kun fakuloj de la Svisa Instituto pri Egiptaj Konstruesplorado je Kairo ekzistis de 2005 fruktodona kooperado pri ceramikĵoj ptolemeaj/helenismaj en Asuano.

  • 2008: koresponda membro de Germana Arkeologia Instituto
  • 2011: aŭstra scienculo de la jaro[3]
  • 2013: Großes Ehrenzeichen des Landes Kärnten
  • 2014: plej bona scienca libro de la jaro por Knochen, Steine, Scherben. Abenteuer Archäologie[4]
  • 2018: koresponda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj
  • 2022: Kardinal-Innitzer-Würdigungspreis[5]
  • 2023: orda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj[6]

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die materielle Kultur der Spätantike in den Ostalpen. Eine Fallstudie am Beispiel der westlichen Doppelkirchenanlage auf dem Hemmaberg (=MPK, 35). 2000.
  • kun Verena Gassner, Sonja Jilek: Am Rande des Reiches: Die Römer in Österreich. Ueberreuter, Wien 2002, ISBN 3-8000-3772-6.
  • (eld.): Neue Forschungen zur Kuretenstraße von Ephesos. Akten des Symposions für Hilke Thür vom 13. Dezember 2006 an der Österreichischen Akademie der Wissenschaften (=Archäologische Forschungen, 15). Wien 2009.
  • kun Norbert Zimmermann: Wandmalerei in Ephesos von hellenistischer bis in byzantinische Zeit. Phoibos, Wien 2010, ISBN 978-3-85161-035-2.
  • Das Hanghaus 2 in Ephesos. Ein archäologischer Führer. Ege Yayınları, Istanbul 2012, ISBN 978-605-5607-94-4.
  • kun Lois Lammerhuber, Niki Gail: Die Katzen von Ephesos = Epes'in Kedileri = The cats of Ephesos. Lammerhuber, Baden / Turkiye iş Kültür Yayınları, Istanbul 2012, ISBN 978-3-901753-38-1 / ISBN 978-605-360-929-2.
  • Knochen, Steine, Scherben. Abenteuer Archäologie. Scherben erzählen Geschichte. Residenz Verlag, St. Pölten 2013, ISBN 9783701733163.
  • kun Felix Pirson, Thomas Schmidts (eld.): Häfen und Hafenstädte im östlichen Mittelmeerraum von der Antike bis in byzantinische Zeit – neue Entdeckungen und aktuelle Forschungsansätze. Istanbul, 30.5.–1.6.2011 (=Byzaz, 19). Ege Yayınları, İstanbul 2014, ISBN 978-605-4-70160-5.
  • Die Türbe im Artemision. Ein frühosmanischer Grabbau in Ayasuluk/Selçuk und sein kulturhistorisches Umfeld (=Sonderschriften des Österreichischen Archäologischen Instituts, 53). Österreichisches Archäologisches Institut, Wien 2015, ISBN 978-3-900305-77-2.
  • kun Michaela Binder (eld.): Die Heilige vom Hemmaberg. Cold Case einer Reliquie. Verlag Holzhausen, Wien 2018, ISBN 978-3-903207-19-6.
  • kun Falko Daim (eld.): Ephesos in byzantinischer Zeit. Römisch-Germanisches Zentralmuseum, Mainz 2011, ISBN 978-3-88467-160-3.
  • kun Paul Magdalino (eld.): Ephesos from Late Antiquity until the Late Middle Ages. Proceedings of the International Conference at the Research Center for Anatilian Civilzations, Koç University, Istanbul, 30th November-2nd December 2012 (=Sonderschriften. Österreichisches Archäologisches Institut, 58). Holzhausen, Wien 2019, ISBN 978-3-903207-42-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Archäologin Sabine Ladstätter gestorben" - ĉe: orf.at, 3.6.2024
  2. "Das ÖAI trauert um Sabine Ladstätter" - ĉe: oeaw.ac.at, 3.6.2024
  3. "Eine Archäologin mit Millionen Studenten" Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe: orf.at, 9..2012
  4. "Mitterlehner gratuliert Gewinnern der Wahl zum Wissenschaftsbuch des Jahres" - ĉe: bmwf.gv.at, 7.2.2014
  5. "Innitzer-Preis 2022 ergeht heuer posthum an Physiker Kurt Binder" - ĉe: katholisch.at, 24.10.2022
  6. "ÖAW wählt 31 neue Mitglieder " - ĉe: science.apa.at, 4.4.2023