Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Samaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri biologia termino kaj tipo de frukto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Samaro (apartigilo) kaj Samara.
Samaro

Samaro estas seka, nedehiska, flugilhava akeno, kiu evoluas el supre starantaj ovarioj kaj du karpeloj. Tiu flugilo favoras disvastigon de la semo fare de vento, ekzemple la samaro de acero turniĝas en aero per maniero iom simila al tiu de helikoptera helico.