Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Sincitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, sincitio[1] (latine syncytium) estas plurnuklea ĉelo, kiu kreiĝas per kunfandiĝo de ununukleaj ĉeloj.[2]

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

La plej familiara ekzemplo de sincitioj estas muskolaj ĉeloj. La fibroj de skeletaj kaj kardiaj muskoloj estas sincitioj, formitaj per la kununuiĝo de miloj da muskolĉeloj.

Sincitioj ankaŭ troviĝas en plantoj, interalie en la disvolviĝanta endospermo.

Aliaj vivuloj

[redakti | redakti fonton]

Sincitioj ankaŭ troviĝas en fungoj, ameboj, ktp.

Patologia sincitio

[redakti | redakti fonton]

Sincitioj formiĝas kiel simptomo de kelkaj virusaj infektoj — interalie, HIV, SARS-CoV-2, ktp.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. sinciti/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Daubenmire, R. F. (1936). “The use of the terms coenocyte and syncytium in biology”, Science (en) 84 (2189), p. 533–534. doi:10.1126/science.84.2189.533.