Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Sitamarhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sitamarhi
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 843301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 36′ N, 85° 29′ O (mapo)26.685.48Koordinatoj: 26° 36′ N, 85° 29′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Areo 2185,17 km² ( 218 517 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sitamarhi (Biharo)
Sitamarhi (Biharo)
DEC
Situo de Sitamarhi
Sitamarhi (Barato)
Sitamarhi (Barato)
DEC
Situo de Sitamarhi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sitamarhi [+]
vdr

Sitamarhi, hindie सीतामढ़ी estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en norda parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en la samnoma distrikto Sitamarhi, kie ĝi estas ties sidejo (almenaŭ ĝis la sismo). La loknomo konservis honore nomon de la diino Sita, kiu laŭ eposo Ramajano naskiĝis ĉi tie.

Sitamarhi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2013 Sitamarhi havis 106 093 da loĝantoj kun legopovo 77% en 2011 (laŭ germana Vikipedio).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sitamarhi situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 56 m super la marnivelo laŭ rivero proksime de la ŝtatlimo kun Nepalo. Kantona sidejo Muzaffarpur troviĝas 54, Motihari 59, Darbhanga 62, Madhubani 63, subŝtata sidejo Patnao 116, Sivan 121, Kolkato 534, ĉefurbo Delhio 847, Mumbajo 1551 kilometrojn (aere) [1].

Ĉe Sitamarhi oni trovis malnovajn templorestaĵojn. Kiel administra unuo ĝi estis kreita en 1875 ene de distrikto de Muzaffarpur. La urbo estis detruita dum mallonga, sed forta sismo en 1934, la administrado ŝanĝiĝis al Dumra. Aparta distrikto Sitamarhi estis establita en 1972.

La grundoj ĉirkaŭ Sitamarhi estas preskaŭ ĉie fekunda kaj kultivebla. Rizoj, tritikoj, maizoj, oleaj semoj, tabakoj, legomoj kaj kelkaj fruktoj kiel bananoj kaj liĉioj estas kultivitaj. La la ĉiujaraj inundoj malhelpas la kultivadon.

78% de la populacio estas hinduoj, preskaŭ 22% estas islamanoj.

En Sitamarhi la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed superregas la majtila lingvo.

Stacidomo de Sitamarhi

Sitamarhi akceptas trairan fervojan linion, sed ĉe la najbara Dumra disbranĉiĝas alia linio al Muzaffarpur. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.

Enn Sitamarhi jare pluvas inter 1100-1300 mm. La plej granda parto de la pluvokvanto okazas dum la musono, sed iomete en la ceteraj monatoj pluvas.

Sitamarhi

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans