Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Sur Sanga Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sur sanga tero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sur Sanga Tero
Sur Sanga Tero
Sur Sanga Tero
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Aleksandro Szalay
Paĝoj 240
vdr

Sur Sanga Tero [1] estas romano originale Esperantlingve verkita de Julio Baghy. 1933, 240 p.; kvara eld. 1991 Eldonejo Fenikso.

La romano estas daŭrigo de la romano Viktimoj de Baghy.

Citaĵo
 Daŭrigo de la Viktimoj. Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918-20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 La scenejo estas la militkaptitejoj en Siberio inter 1918 kaj 1920. Terure kaj rabie furiozas la terora reĝimo. Senspire kaj gorĝpreme oni legas pri la abominendaĵoj kaj emocie oni rigardas en la abismoj de la homaj animoj. 
— 1935, Historio de Esperanto III, paĝo 872
Citaĵo
 En ĉi tiu verko daŭriĝas la historio pri la militkaptita vivado en Siberio de la hungara aktoro Johano Bardy kaj liaj samsortanoj. La okazaĵoj samtempas kun la pendoleca luktado inter la bolŝevikoj kaj la restaĵoj de la carista armeo, kaj la verkinto kreis konvinkan bildon pri la maniero en kiu la diversnaciaj kaptitoj—militaj kaj civilaj, viroj, virinoj kaj infanoj— partoprenis vole-nevole la agoniadon de la malnova reĝimo. Post la legado de ĉi tiu funebre melankoliiga rakonto, oni ne povas ne miri pri tio, ke Bardy sukcesis teni en sia koro tiom frman kredon pri la pli bona estonteco de la homaro.

La bone konataj trajtoj kiuj karakterizis Viktimoj, kaj al kiuj ŝuldiĝis grandaparte ties populareco inter la Esperantistoj, ankaŭ ĉi tie evidentas; en la verkoj de Baghy oni trovas ne profundajn psikologiajn elserĉojn, sed simple rakontitajn historiojn, kiujn tralumas la romantike idealisma sinteno de la aŭtoro, kaj ties neŝancelebla kredo, ke la homoj bezonas nur gvidfilozofion por remeti ilin sur la bonan vivovojon. Krom tio Baghy posedas la nepran bezonaĵon de la romanisto li scias tenadi la intereson de la leganto kaj kunirigi lin sur la sama emocia vojo, ĉu tragika, ĉu komika. Tamen en Sur Sanga Tero la heroo tro ofte kaj tro longe filozofas, kio malagrable interrompas la fluon de la rakonto, kies ĉapitroj, cetere, estas ne tre forte kunligitaj.

Lingve kritikindaj punktoj estas statistis (?) p. 5; gastroladis (?) p. 7; civiloj (civiluloj) p. 70; vizaĝo ripozita (ripozanta aŭ ripozigita) p. 180 ; bigamisto (bigamiulo) p. 248. Agitatoro p. 24, kaj partizano (multloke) estas nenecesaj, ĉar anstataŭigeblaj per agitisto kaj partianoadepto
— ALEC VENTURE. La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat; paĝo 872) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, paĝo 95

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]