Szűcsi
Aspekto
Szűcsi (sUĉi) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. En la loknomo "szűcs" signifas: peltisto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8019/19.7658
- Loĝantaro: 1720
- Poŝtkodo: 3034
- Telefonprefikso: 37
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Gyöngyös troviĝas 14, Pásztó 17, Hatvan 20 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1267 en formo Swch. Dum la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo povis okupi la vilaĝon dum 2 semajnoj. Inter 1955-1968 oni minis ligniton. En 1959 okazis katastrofo en la minejo. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Gyöngyös.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco de 1828
- nobeldomo de Bajza kun muzeo
- statuo de Johano Nepomuka, en 1872 renoviĝis
- monumento de falintoj dum la mondomilitoj
- serio da vinkeloj
- 3 fiŝkaptistaj lagoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en 1804 naskiĝis József Bajza (poeto)