Tésa
- Vidu ankaŭ al apartigilon Tesa.
Tésa | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2635 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 90 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 2′ N, 18° 51′ O (mapo)48.03333318.85Koordinatoj: 48° 2′ N, 18° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4,38 km² ( 438 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tésa [+] | |||
Tésa [tEŝa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 2635
- Telefonprefikso: 27
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas inter montaro Börzsöny [borĵonj] kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. Proksime estas urbo Šahy en la alia flanko de rivero, ĝuste kontraŭe estas Lontó.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio estis en 1211. Dum la turka erao la setlejo senhomiĝis, poste refondiĝis, sed iomete for. En la 18-a jarcento kastelo kaj preĝejo konstruiĝis. Baldaŭe en la kastelo estis gastoj Sándor Petőfi kaj Mór Jókai. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Šahy. Nuntempe ekfunkciis eta limotrapasejo, kie oni povas trairi perpiede, bicikle aŭ rajdante escepte vintron.
En Tésa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de Sankta Triunuo kun tombo de Lajos Boronkay
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Tésa mortis politikisto Lajos Boronkay.