Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Třebosice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Třebosice
municipo
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třebosice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Třebosice
 - alteco 233 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 50″ N 15° 44′ 06″ O / 49.99722 °N, 15.73500 °O / 49.99722; 15.73500 (mapo)
Katastro 3,18 km² (318 ha) Třebosice
Loĝantaro 256 (2024)
Denseco 80,5 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1319
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 572985
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třebosice
Retpaĝo: www.trebosice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Třebosice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 7 km sudokcidente de la urbo Pardubice. Tute proksime malantaŭ la vilaĝo estas armea kaj civila flughaveno Pardubice. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dubany, Pardubice, Dřenice, Staré Jesenčany kaj Starý Mateřov.

Malgraŭ historiaj fontoj komencas aperigi atestojn pri Třebosice nur antaŭ la duono de 14-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1319, la plej novaj arĥeologiaj esploroj pruvas, ke sporada prisetlado sur ĝia teritorio okazas jam de veno de slavaj gentoj, do en la 5-a ĝis la 7-a jarcentoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869259
1880279
1890312
1900268
1910284
1921263
JaroLoĝantoj
1930237
1950180
1961176
1970142
1980131
1991115
JaroLoĝantoj
2001152
2011182
2014204
2016215
2017227
2018236
JaroLoĝantoj
2019243
2020250
2021272
2022243
2023256
2024256

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ Třebosice estas relative malgranda vilaĝo, per sia historio, kaj ankaŭ per sia nuntempa vivo, ĝi viciĝas inter tiuj pli rimarkindaj. Ĉiun vizitanton allogos unika vido al vilaĝplaco pavimita en historia stilo per neĉarpentitaj ŝtonoj, borderita per maljunaj tilioj, kaj kun statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1869 kaj kuliso de ekleziaj konstruaĵoj - preĝejo, paroĥdomo, kaj ĉi tiea konata kampanilo.

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Avanco de sankta Kruco

[redakti | redakti fonton]

Frugotika preĝejo, atestita en la jaro 1349 kiel paroĥa, aranĝita baroke en la 1-a duono de 18-a jarcento (la navo kaj okcidenta fasado). La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambroj sur okcidenta kaj norda flankoj de la navo. La presbiterejo kaj sakristio estas subtenataj per pilieroj. la presbiterejo estas volbita per kruca kaj sakristio per barela volboj. La navo estas platplafona. Sur suda nava flanko estas pintarka portalo. La okcidentan fasadon superas voluta frontono kaj dividas ĝin pilastroj. Fenestroj de la presbiterejo estas pintarkaj, fenestroj de la navo estas volbitaj per cirklaj arkoj. En presbiterejo estas gotikaj murpentraĵoj el la 2-a duono de 14-a jarcento, malkovritaj en la jaro 1951.

La ĉefaltaro estas el duono de la 18-a jarcento, rokoka kun riĉa figura ornamo kaj bildo de Sankta Kruco de la pentristo Kostenč el Pardubice. El la sama tempo estas la predikejo kun figuraj reliefoj kaj la baptujo kun statuaro de bapto en Jordano. Tomboŝtono estas el la jaro 1599.

Kampanilo

[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo estas ligna oklatera baroka kampanilo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]