Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

The Dancer Upstairs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Dancer Upstairs
filmo
Originala titolo The Dancer Upstairs
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 2002, 16 jan. 2003
Ĝenro krimfilmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko, politika filmo, suspensa filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) John Malkovich
Produktisto(j) John Malkovich • Andrés Vicente Gómez
Scenaro Nicholas Shakespeare
Filmita en Portugalio • Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Javier Bardem • Juan Diego Botto • Laura Morante • John Malkovich • Abel Folk • Elvira Mínguez • Luís Miguel Cintra • Alexandra Lencastre • Oliver Cotton • Yohana Cobo • Nur Levi • Tito García
Produktinta firmao Searchlight Pictures 
Antena 3 
Mr. Mudd 
Atresmedia 
Open de España
IMDb
vdr

Pasos de baile (origine en angla The Dancer Upstairs), konata ankaŭ kiel Sendero de sangre,​ estas hispan-usona prikrima kaj trilera filmo de 2002 produktorita kaj reĝisorita de John Malkovich (debute kiel reĝisoro), kaj protagonistigita de Javier Bardem, Juan Diego Botto kaj Laura Morante. La filmo estas adaptaĵo de la samnoma libro The Dancer Upstairs de Nicholas Shakespeare, kiu verkis ankaŭ la scenaron.​ La intrigo estas bazita sur la geril-terorista perua organizo Luma Vojo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La leŭtenanto Agustín Rejas (Javier Bardem), policano de sennoma latinamerika ĉefurbo devas esplori serion de perfortaĵoj, dekomence okazintaj en malproksimaj vilaĝoj, sed nun eĉ ene aŭ proksime de la ĉefurbo. Ĉiuj havas du komunajn trajtojn: iras kontraŭ politikistoj, kaj estas asociaj kun mistera roluloa nomita Prezidanto Ezequiel, kiu ŝajna klopodas por elfosado de korupta kaj malefika registaro.

Rejas estas edzo de kuraĝa kaj enmemigita virino, sed sentas sin iom post iom altirita de Yolanda (Laura Morante), dancistino kaj instruistino pri baleto de sia adoleska filino. Ambaŭ estas kune atingitaj paron da fojoj de la atakoj de Ezequiel. Rejas pasigas tempon kun Yolanda por mildigi la estreson de la esplorado. La altirado estas reciproka.

Kiam la sekvantoj de Ezequiel murdas du gravajn registarajn funkciulojn en la ĉefurbo, oni deklaras la militan juron kaj la militistoj elprenas la iniciaton en la esplorado. Rejas komprenas, ke li devas trovi kaj aresti Ezequiel; male la registaro dependos pli kaj pli de la militistoj kaj abundos fitraktadoj fare de militista registaro. Lia obstina esplorado rezultas en malkovro de ŝlosila indiko por trovi Ezequiel, sed tiu kondukas lin laŭ vojo kiu eĉ se sukcesos endanĝerigos siajn personajn kaj profesiajn rilatojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Javier Bardem kiel detektivo Agustín Rejas.
  • Juan Diego Botto kiel Sucre.
  • Laura Morante kiel Yolanda (Maritza Garrido-Lecca).
  • Elvira Mínguez kiel Llosa.
  • Wolframio Sinué kiel Santiago.
  • Abel Folk kiel presidente Ezequiel (Abimael Guzmán).
  • Alexandra Lencastre kiel Sylvina Rejas.
  • Oliver Cotton kiel Merino.
  • Luís Miguel Cintra kiel Calderón.
  • Natalia Dicenta kiel Marina.
  • John Malkovich (eksterliste) kiel Abimael Guzmán.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]