Tikuna lingvo
Tikuna lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ticuna–Yuri | |
Parolantoj | 61 000 |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | tca |
Glottolog | ticu1245 |
Angla nomo | Ticuna |
Franca nomo | ticuna |
Tikuna aŭ alilingve literumita Ticuna, estas lingvo sufiĉe vivplena kun proksimume 42 000 parolantoj en Brazilo, Peruo kaj Kolombio. Ĝi estas la indiĝena lingvo de la tikuna popolo. Tikuna estas ĝenerale klasifikita kiel senparenca, izola lingvo, sed ĝi povus esti ligita al la malaperinta juria lingvo (vidu Tïcuna-Yuri). Ĝi estas tona lingvo kaj sekve la signifo de vortoj kun la samaj fonemoj povas ege varii simple ŝanĝante la uzatan tonon por prononci ilin. Tonoj oni indikas per ĉapelitaj literoj, se entute oni indikas ilin.
Morfologie la tikuna estas juste izola lingvo, kiu signifas ke plejparto de ĝiaj vortoj konsistas el nur unu morfemo. Tamen, la tikunaj vortoj kutime havas pli ol unu silabon, malsaman de tiu en aliaj izolaj lingvoj, kiel la vjetnama.
Tïkuna estas ankaŭ konata alilingve kiel Magta, Maguta, Tucuna kaj Tukna.
Socilingvista situacio
[redakti | redakti fonton]Brazilo
[redakti | redakti fonton]Edukado en la tukana ne estas privilegio, sed parto de pli larĝa projekto kreita de la brazila registaro por provizi ĉiujn gravajn malplimultojn kun edukado en ilia propra lingvo.
Peruo
[redakti | redakti fonton]Tikunanoj en Peruo havis indiĝenan lingvan edukadon almenaŭ ekde la 1960aj jaroj. Ili uzas skriban sistemon kiu estis, ŝajne, la bazo por la evoluado de ĝia brazila skribsistemo. Tamen, multe de la literaturo havebla al peruaj tikunanoj konsistas el normaj lernolibroj.
Kolombio
[redakti | redakti fonton]Kolombiaj tikunanoj estas instruataj en la hispana, se ili havas aliron al lernejo entute.
Legokapablo
[redakti | redakti fonton]Por uzo en la tikunaj lernejoj, ambaŭ en Brazilo kaj Peruo, oni eldonas ĉiujare dekduon da libroj en tiu ĉi lingvo, Tiuj libroj utiligas speciale elpensitan fonetikan skribsistemon surbaze de konvencioj similaj al tiuj trovitaj en la portugala (esceptoj : K anstataŭ C kaj la letero Ñ anstataŭ NH) anstataŭ la pli kompleksa scienca signaro trovita ekzemple ĉe la Lingva Muzeo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Konversacia tikuna" – tikuna kurso kaj gramatiko ĉe la Somera Instituto de Lingvistiko
- Tikuna eldonoj por elŝuto
- OLACaj rimedoj en kaj pri la tikuna lingvo
- Pri Tikuna lingvo en Ethnologue (angle)