Tinsukia
Tinsukia | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 786125 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 507 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo)27.48916666666795.36Koordinatoj: 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 116 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tinsukia [+] | |||
Tinsukia, asame: তিনিচুকীয়া estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. La loknomo venis de triangula lago nomita Tinkonia.
Demografio[redakti | redakti fonton]
En 2011 Tinsukia havis 126 389 (laŭ Germanlingva Vikipedio 99 448) da loĝantoj kun legopovo de 70%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Tinsukia situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 116 metrojn. Dibrugar troviĝas 43, limo de Arunaĉal-Pradeŝo 84, Ĝorhat 137, Itanagaro 174, Kohimo 235, Dimapur 258, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 382, Kolkato 889, tutlanda ĉefurbo Delhio 1781, Mumbajo 2482 kilometrojn (aere) [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
La historia nomo estis Benmara, samtempe ĝi estis sidejo de regno. La brita oficiala establo okazis en 1889. La trajno konstruita en 1884 multe helpis la ekonomian evoluon.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ĉe Tinsukia estis elminita nafto jam en la 19-a jarcento. Rafinejo funkcias en la distrikto, krome oni trovis ankaŭ karbojn. La agrikulturo produktas ĉefe teojn.
Religioj[redakti | redakti fonton]
En Tinsukia vivas plej ofte hinduoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
En Tinsukia la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas hindie (32%), bengale (30%), asame (20%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Tinsukia situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte dum musono inter junio-septembro. La somera temperaturo varias inter 11-24 °C, vintre 11-24 °C.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Al Tinsukia kuras 3 fervojaj linioj, 2 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Dibrugar.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- pluraj preĝejoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans