Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Trusnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trusnov
municipo
Gastejo en Trusnov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trusnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Trusnov
 - alteco 263 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 00″ N 16° 02′ 39″ O / 50.00000 °N, 16.04417 °O / 50.00000; 16.04417 (mapo)
Areo 10,64 km² (1 064 ha)
Loĝantaro 221 (2024)
Denseco 20,77 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1407
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575828
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trusnov
Retpaĝo: www.obectrusnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Trusnov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur teraso super valo de la rivero Loučná, 20 km oriente de la urbo Pardubice kaj 16 km okcidente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 221 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrov, Ostřetín, Uhersko, Dolní Roveň, Jaroslav, Stradouň kaj Radhošť.

Administran teritorion de la komunumo kreas kvar nomitaj vilaĝoj. Domaroj Franclina kaj Žíka estis al Trusnov alligitaj jam post nuligo de feŭda administrado en la jaro 1850, Opočno aliĝis nur okaze de la reformo en la jaro 1960. Sidejo de komunuma oficejo kaj pluaj ekipaĵoj de la komunumo estas Trusnov.

La plej malnova raporto pri Trusnov estas el la jaro 1407, la unua atestaĵo pri ekzisto de Franclina estas el la jaro 1683 kaj pri domaro Žika devenas nur el la jaro 1525. La unua historia raporto pri vilaĝo Opočno estas ligita kun evento de la jaro 1308, kiam inter vilaĝoj Trusnov kaj Opočno okazis batalo inter du kavaliraj grupoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869674
1880671
1890660
1900647
1910629
1921609
JaroLoĝantoj
1930573
1950445
1961407
1970364
1980310
1991246
JaroLoĝantoj
2001222
2014224
2016214
2017218
2018216
2019216
JaroLoĝantoj
2020218
2021222
2022217
2023213
2024221

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Naturo kaj vivo

[redakti | redakti fonton]

Trans teritorio de la vilaĝoj kondukas la ĉefa fervojlineo Prago - Česká Třebová kaj fluas la rivero Loučná. Norde situas fiŝlago Lodrant, kiu kun apuda arbaro estas naturscience valora loko proponita al ŝtata protektado.

El birdoj oni povas ĉi tie vidi Grizan ardeon (Ardea cinerea), Grandan botaŭron (Botaurus stellaris), Riveran grilbirdon (Locustella fluviatilis), habroptilon (Habroptila), Barbopanuron (Panurus biarmicus) kaj multajn pliajn.

El kreskaĵoj aperas ĉi tie Laktoflora violo (Viola stagnina), Longfolia stelario (Stellaria longifolia) kaj pliaj raraĵoj.

Proksime troviĝas ankaŭ natura memoraĵo "Stráň u Trusnova" (Deklivo apud Trusnov). Tuta teritorio de la vilaĝoj havas kamparan karakteron sen industriaj produktejoj. La ĉefa ekonomia aktivado estas en agrikulturo okazanta de la entrepreno Moras en Moravany, kies sekcia centro estas en Trusnov.

Ĉiuj domoj estas bele aranĝitaj kaj prizorgataj. La ĉirkaŭaĵo de la vilaĝoj prezentas al la loĝantoj kaj vizitantoj sanan vivmedion, belan pejzaĝon, trankvilon kaj ripozon.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]