Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Umm Kulthum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umm Kulthum
أم كلثوم
Bazaj informoj
Naskonomo Umm Kulthum Ebrahim Elbeltagi
Naskiĝo 31-an de decembro 1898 (1898-12-31)
en Tamayy Elzahayra
Morto 3-an de februaro 1975 (1975-02-03) (76-jaraĝa)
en Kairo
Edz(in)o Hassan Alhifnawy
Ĝenroj egipta muziko
Profesio kantistino, aktorino, muzikistino
Aktivaj jaroj 1920 - 1975
Eldoninto Artists Arabes Associes
EMI Arabia
Sono
Sono Cairo
EMI
Parencaj
temoj
araba muziko
Persona informo
Naskonomo فاطمه ابراهيم السيد البلتاجى
Tombo Al Basatin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj egipt-arabaaraba
Ŝtataneco Egiptio (1971–1975)
Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971)
Respubliko Egiptio (1953–1958)
Egipta Reĝlando (1922–1953)
Sultanlando Egiptio (1914–1922)
Ĥedivlando Egiptio (1898–1914) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Hassan Alhifnawy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Umm KULTHUM (arabe: أم كلثوم per aliaj transskriboj ankaŭ: Umm Kalzum, Umm Kaltum, Oum Kalsoum, Oum Kalthum, Omm Kolsoum, Umm Kolthoum, Um KeltumOum Kalthoum[1], la plej disvastiĝinta transskribo de ŝia plena nomo: Umm Kulthum Fatima Ibrahim al-Sayyid al-Baltaji) (naskiĝis la 31-a de decembro 1904, mortis la 3-an de februaro 1975) estis egipta kantistino kaj muzikistino. En la araba mondo ŝi apartenis inter la plej konataj kaj la plej ŝatataj kantistoj kaj ŝiaj albumoj (ĉirkaŭ 200 milionoj da ekzempleroj totale) senĉese superas en vendebla ofteco vicon da aliaj arabaj albumoj. Ŝi estis elstara socia fenomeno en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ŝi estis konata kiel la Senjorino de la Araba Kanto (سيدة الغناء العربي, Sayyīdat al-Ginā' al-Arabi) kaj kiel Astro de Oriento (كوكب الشرق, Kawkab aš-Šarq). Ŝi estas konsiderata unu de la "Granduloj" de la arablingva kanto kun Mohammed Abdel Wahab, Abdel Halim Hafez kaj Farid Al-Atraŝ.

Pri ŝia privata vivo oni scias malmulte. Ŝi vivis preskaŭ kaŝe kaj evitis intervjuojn. Ŝia sola kontakto kun la publiko estis ŝiaj koncertoj. Dum pli ol 30 jaroj ŝi donis koncerton ĉiun ĵaŭdon vespere kaj tiuj koncertoj estis dissendataj radie tra la tuta araba mondo.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj

[redakti | redakti fonton]
Umm Kulthum infanino, kun sia patro Ibrahim El Beltagi.

Umm Kulthum naskiĝis en Tamaj az-Zahajra, Dakahlija[2], ene de familio kun religiaj antaŭuioj. Ŝia patro, Ibrahim El-Sajjid El-Beltagi, estis imamo de egiptia rura areo kaj ŝia patrino, Fatmah El-Maleegi, estis dommastrino.[2]​ Ŝia naskodato ne estas konfirmita, ĉar tiam la naskoregistrado estis uzita nur en kelkaj lokoj de Egiptio. Kelkaj fontoj asertas, ke ŝi naskiĝis la 31an de decembro 1898, la 31an de decembro 1904 aŭ la 4an de majo 1904.[3]​ Ŝi eklernis kantadon aŭdante sian patron instruantan kantadon al ŝia pli aĝa frato, nome Ĥalid. Kun sia patro, ŝi lernis deklamadi la Koranon kaj laŭdire ŝi parkeris la tutan libron.[2]

Estante ankoraŭ tre juna, ŝi montris grandan talenton por la kantado, tiel ke kiam ŝi estis ankoraŭ 12-jaraĝa, ŝia patro maskis ŝin kiel beduena knabo, kaj tial ŝia patro evitis malaprobon havi infaninon sur scenejo,[4] kaj aligis ŝin al malgranda spektaklo kiun li mem estris. Dekomence ŝi nur ripetis tion kion la aliaj grupanoj kantis.

Kvar jarojn poste, kiam ŝi estis 16-jaraĝa, atentis pri ŝi fama kantisto, nome Abu l-Ala' Muhammad, kiu lernigis al ŝi la antikvan klasikaraban repertorion, kaj kelkajn jarojn poste, ankaŭ fama ludisto de liuto, nome Zakarija Ahmad, kaj ili petis ke ŝi akompanu ilin al Kairo. Kvankam ŝi faris vizitojn al la urbo komence de la 1920-aj jaroj, ŝi atendis alveni al la 23-jaraĝo por akcepti tiun inviton; dume ŝi ludis kiel knabo en malgrandaj teatrejoj. Jam en Kairo ŝi estis invitita kelkajn fojojn ĉe Amin Beh Al Mahdi, kiu lernigis ŝin ludi la araban liuton. ŝi amikiĝis kun Raŭheja Al-Mahdi, la filino de Amin, kaj iĝis ŝia plej bona amikino. Umm Kulthum eĉ ĉeestis ĉe la nupto de la filino de Raŭheja, kvankam plej ofte ŝi preferis eviti aperi en publiko (krom sur la scenejo).

Ekkariero

[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj jaroj de ŝia kariero ŝi devis fronti la fortan konkurencon de du elstaraj kantistoj: nome Munira El Mahdeja kaj Fathijja Ahmad, kiuj havis similajn voĉojn. Amiko de El Mahdeja, kiu laboris kiel eldonisto en Al-Masra, sugestis kelkajn fojojn, ke Umm Kalzum devis esti edziniĝinta al unu de la invititoj kiuj ofte vizitis ŝian hejmon, ĝis la punkto ke ŝia patro decidis reveni al la devenloko kun ilia familio. Ŝia patro ŝanĝis opinion nur post la konvinkaj argumentoj de Amin Al Mahdi.[5] Poste, Umm Kalzum faris publikan deklaron pri vizitoj en sia hejmo, kaj ŝi anoncis, ke ŝi ne ricevos vizitojn.[6] En 1923 ŝi subskrivis kontrakton kun diskeldonejo Odeon, kiu en 1926 pagis al ŝi pli ol al ajna aliaj egipta muzikisto por ĉiu disko.[7]

Reklama afiŝo de koncerto de Umm Kulthum en Jerusalemo dum la Mandata Palestino. 1a de Januaro 1930.

Amin Al Mahdi enkondukis ŝin en la kulturaj etosoj de Kairo. En ŝia muzika kariero, kaj aparte en 1924, ludis gravan rolon du personoj: la poeto Ahmad Rami,[8] kiu verkis 137 kantojn por Umm Kalzum kaj inicigis ŝin en la franca literaturo kiun li estis studinta en la Sorbono kaj iĝis ŝia ĉefa tutoro en araba literaturo kaj literatura analizo; kaj Mohamed El Kasabgi, virtuozo de la liuto kiu enkondukis Umm Kalzum en la Palaco de la Araba Teatro, kie ŝi atingis siajn unuajn grandajn sukcesojn antaŭ reala publiko. En 1926, ŝi lasis Odeon Records por Gramophone Records, kiu pagis al ŝi proksimume duoble por registraĵo kaj eĉ donis al si ĉiujaran aldonan enspezon de 10 000 dolaroj.[9]​ Krome ŝi kreis al si publikan bildon tre bone administrita, kio sendube kontribuis al ŝia publika allogaltiro. Aliaj muzikistoj kiuj influis en ŝia tiama muzikkariero estis Daŭŭod Hosni kaj Abu al-Ila Muhammad.[10] Tiu laste menciita instruis al ŝi voĉonkontrolon kaj variaĵojn de la araba "moaŝaha".​[11]

En 1932 ŝi estis jam fama ĉefe pro vendado de diskoj kaj tial tiukadre entreprenis grandan turneon tra arabaj urboj de Mezoriento kaj Nordafriko, kaj tial vizitis Damaskon, Bagdadon, Jerusalemon, Bejruton, Tunizon kaj Tripoli.

Famo kaj plifirmiĝo

[redakti | redakti fonton]

En 1934, Umm Kalzum kantis por la inaŭgura elsendo de Radio Kairo, la ŝtata radielsendejo.[12] Ekde tiam, ŝi kantis koncerte la unuan ĵaŭdon ĉiumonate dum kvardek jaroj.[13] Ŝia influo plue kreskiĝis kaj etendiĝis eĉ trans la artaj etosoj: la reganta reĝa familio petis privatajn koncertojn kaj eĉ ĉeestis en ŝiaj publikaj aperoj. En 1944, la reĝo Faruk de Egiptio premiis ŝin per la plej altnivela ordeno de la lando (Niŝan al-Kamal),[14]​ medalo rezervita ekskluzive por membroj de la reĝa familiio kaj politikistoj. Spite tiun rekonon, la reĝa familio akre opoziicis al ŝia ebla geedzeco kun onklo de la reĝo, malakcepto kiu forte vundis ŝian orgojlon kaj kondukis ŝin al malproksimiĝo disde la reĝa familio kaj alproksimiĝo al pli bazan tendaroj, kiel per respondo al la peticio de la egipta legio kaptita en Al-Faluja dum la Arab-israela milito de 1948 por kanti apartan kanton. Inter tiuj kaptitaj militistoj estis gravuloj kiuj poste estros la pacan revolucion de la 23a de julio 1952, inter kiuj elstaris Gamal Abdel Nasser. Ŝia famo permesis ŝin, jam en 1948, interkonatiĝi kun Gamal Abdel Nasser, la oficiro estonta konspiranto kaj prezidento de Egiptio. Ambaŭ sentis poste reciprokan admiron.

Umm Kalzum kun kelkaj el la plej elstaraj gravuloj de la klasika egiptia muziko. De maldekstro dekstren: Riad Al Sunbati, Mohamed El Kasabgi, Farid Al-Atraŝ kaj Zakarijja Ahmad.

Post la revolucio, la gildo de egiptaj muzikistoj, kies membro (kaj finfine prezidanto) ŝi iĝis, malakceptis ŝin ĉar ŝi estis kantinta por la tiama reĝo Faruk de Egiptio, jam elpostenigita. Kiam Nasser malkovris, ke oni malpermesis radielsendadi ŝiajn kantojn, supozeble li diris iom kiel «Ĉu ili freneziĝis? Ĉu vi volas, ke Egiptio turnu sin kontraŭ ni?».[15] Poste, Nasser programigis siajn diskursojn tiamaniere por ke ili ne koliziu kun la radielsendado de la kantoludoj de Umm Kalzum.[16]

Kelkaj fakuloj kaj biografoj asertas, ke la populareco de Umm Kalzum helpis en la politika kariero de Nasser. Por ekzemplo, la diskursojn de Nasser kaj aliajn mesaĝojn de la registaro oni radielsendis ofte tuj post ŝiaj ĉiumonataj radikoncertoj. Ŝi kantis multajn kantojn apoge al Nasser, kun kiu ŝi ege amikiĝis. Unu de ŝiaj kantoj asociaj kun Nasser, «Wallāhi Zamān, Yā Silāḥī» («Pasis multa tempo, ve, mia animo»), estis adoptita kiel egiptia nacia himno el 1960 ĝis 1979, kiam la prezidanto Anŭar el-Sadat nuligis ĝin kadre de la pacnegocado kun Israelo anstataŭigante ĝin per alia ne tiom militema «Biladi, Biladi, Biladi», kiu plue estas la himno de Egiptio.[17][18]

Umm Kalzum estis konata ankaŭ pro siaj kontinuaj kontribuoj al la apogo al la egiptiaj militklopodoj.[19]​ Ĝis 1972, dum proksimume duonjarcento, ŝi koncertis almenaŭ unufoje monate.[20] Tiuj ĉiumonataj koncertoj estis famaj, ke ili kapablis senhomigi la stratojn de kelkaj el la plej loĝataj ruboj de la lando kiam ĉiuj alkuris hejmen por aŭskulti ilin radie.[21]

Paralele al sia kantistokariero ŝi entreprenis karieron kiel aktorino, sed ŝi abandonis tiun rapide, preferante la personan kaj emocian kontakton kun la publiko. En 1936 ŝi debutis kiel aktorino en la filmo Ŭeddad de Fritz Kramp.[22][23][24] Dum sia kariero, ŝi ludis en kvin pliaj filmoj,[25]​ de kiuj kvar reĝisoris Ahmed Badraĥan,[26] de kiuj Salamah[27][28]​ kaj Fatmah[29][30] estis la plej laŭditaj.[31]

Umm Kalzum, en 1950.

La muzikaj tendencoj de Umm Kalzum en la 1940-aj jaroj kaj komenco de la 1950-aj jaroj kaj ŝia maturiĝinta kantostilo kondukis al la fakto ke tiu periodo estis konata populare kiel «la orepoko». Laŭ la ŝanĝanta populara plaĉo, same kiel pro siaj propraj artaj emoj, komence de la 1940-aj jaroj, ŝi mendis kantojn al la komponisto Zakarijj Ahmad kaj al la kolokveca poeto Mahmud Bajram el-Tunsi en stiloj konsideritaj tipaj egiptaj. Tio rezultos en klara devojiĝo disde la modernismaj romantismaj amaferaj kantoj de la 1930-aj jaroj, ĉefe verkitaj de Mohammad El-Kasabgi. Umm Kalzum ne kantis la muzikon de Kasabgi ekde komencoj de la 1940-aj jaroj. Ŝia lasta kunlaboraĵo en sursceneja kanto en 1941 estis «Raq el Habib» («La koro de la amanto moliĝas»), unu el ŝiaj plej popularaj kantoj, interplektita kaj altnivela.

La tialo de la apartiĝo ne estas klara. Oni diras, ke eble tio rilatis al la malsukceso populare de la filmo Aida, en kiu Umm Kalzum kantis ĉefe la komponaĵojn de Kasabgi, inklude la unuan parton de la opero. Kasabgi estis eksperimentante per la araba muziko, sub la influo de la eŭropa klasika muziko, kaj estis komponante multon por Asmahan, kantistino kiu elmigris al Egiptio el Sirio kaj estis la nura grava konkurencantino de Umm Kalzum antaŭ la morto de Asmahan en aŭtakcidento (laŭdire intencita) en 1944.

Samtempe, Umm Kalzum ekdependis grandmezure de pli juna komponisto kiu estis aliĝinta al ŝia arta temo antaŭ kelkaj jaroj: nome Riad Al Sunbati. Kvankam tiu evidente estis influita de Kasabgi en tiuj unuaj jaroj, la melodioj kiujn li komponis estis pli lirikaj kaj pli akcepteblaj fare de la publiko de la kantistino. La rezulto de kunlaboraĵoj kun Rami/Sunbati kaj al-Tunisi/Ahmad estis repertuaro tre popolema kaj populara kiu havigis daŭran altiron por la egiptia publiko.

En 1946, Kalzum defiis ĉiujn probablojn prezentante religian poemon en klasika araba. «Salu Kalbi» (Demandu al mia koro) estis verkita de Ahmad Ŝaŭki kaj komponita de Riad Al Sunbati.[32] La sukceso tujis kaj ĝi konektigis Umm Kalzum kun ŝiaj unuaj jaroj kiel kantistino. Sunbati komponis poste similajn poemojn verkitajn de Ŝaŭki kaj kantitaj de Umm mem, kiel «Ŭulida el Houda» (La profeto naskiĝas, 1949), en kiu oni surprizis la realistojn kantante verson kiu priskribas la profeton Mohamedon kiel «la imamo de socialistoj».

Umm Kulthum antaŭ reklamaĵo de sia koncerto en Parizo, 12a de Novembro 1967.

Sur sia karierpinto, en 1950, Umm Kalzum kantis la komponaĵon de Sunbati el elprenaĵoj de too kion Ahmad Rami konsideris la sukcesoj de ŝia kariero: nome la tradukaĵo de la persa lingvo al la klasika araba de la kvarversoj de Omar Ĥajam (Robajoj ). La kanto inkludis kvarversojn kiuj temas kaj pri epikurismo kaj pri elaĉeto. La poemo de Ibrahim Nagi «Al Atlal» (La ruinoj) kantis Kalzum laŭ tre persona versio kaj melodio komponita de Sunbati kaj premierita en 1966 kaj oni konsideras ĝin tre presoneca kanto.[33]​ Ĉar ŝiaj voĉkapabloj estis ege malpliiĝintaj en tiuj tempoj, la kanton oni povvas konsideri kiel la lasta ekzemplo de aŭtenta araba muziko en momento en kiu eĉ ŝi ektransiris kantante pecojn de okcidenta influo komponitaj de ŝia iama rivalo Mohammad Abdel Ŭahab.

En 1953, Umm Kalzum edziĝis al sia kuracisto Hasan al-Hafnaŭi. Ŝia populareco pli kaj pli pliiĝis. Ŝiaj okcidentaj komentariistoj kutime memoras koncerton en 1967 en la spektaklejo Olympia de Parizo, antaŭ centoj de arabaj enmigrintoj alvenintaj el la tuta Eŭropo. Ŝiaj kantalbumoj estas inter la furorantaj albumoj en la araba lingvo eĉ nuntempe.

La daŭradon de ŝiaj kantoj dum koncertoj oni ne fiksis, ĉar je peto de la publiko por pliaj ripetoj, ŝi ripetis la plej ŝatatajn versojn etende kaj tial ŝiaj koncertoj ĝenerale daŭris ĝis kvin horojn, dum kiuj ŝi kantis "nur" tri kantojn.[34]​ Por ekzemplo, la koncertaj registraĵoj disponeblaj (ĉirkaŭ 30) de «Ja Zalemni», unu de ŝiaj plej popularaj kantoj, variis laŭ daŭro inter 45 kaj 90 minutoj, depende de ŝia kreiva animstato por la improvizaĵoj, kio pruvas la dinamikan interrilaton inter la kantistino kaj la publiko dum ili nutriĝis de la emocia energio unu de la alia. Tekniko de improvizado, tipa de la antikva klasikaraba kantarto kiun ŝi uzis dum la tuta tempo kiom ŝi povis (ĉar kaj ŝiaj malpliiĝintaj voĉkapabloj pro la aĝo kaj la kreskiĝinta okcidentiĝo de la araba muziko malhelpis tiun kantarton), konsistis en ripetado de unusola verso aŭ pozicio fojon post fojo, ŝanĝnate nur milde la emocian emfazon kaj la intensecon esplorante unu aŭ variajn muzikajn tonskalojn (makam) ĉiufoje por konduki la publikon al eŭforia kaj ekstaza stato konata en araba kiel "tarab".[35]​ Ŝiajn koncertojn oni radielsendis kutime el jaŭdo je la 21:30 ĝis la unuaj horoj de la vendredo.[36]

Umm Kalzum kun Zajid bin Sultan Al Nahjan en Abudabio en 1971.

Ĉirkaŭ 1965, ŝi ekkunlaboris kun la komponisto Mohammad Abdel Ŭahab. Unu el ŝiaj plej famaj kantoj, kaj unua kanto komponita de Mohammad Abdel Ŭahab, estas "Inta Omri" (Vi estas mia vivo), kiun ankoraŭ prezentas diversaj kantistoj. Laŭ juda verkisto André Chouraqui, en majo 1967, ĝuste antaŭ la Sestaga milito, oni aŭdis ŝin per Radio Kairo kaj Radio Damas kantanta «Masakro, masakro, masakro kaj vi ne montru piecon...» rilate al cionistaj israelanoj.[37][38][39][40] [41] Laŭ Frédéric Lagrange, profesoro de la Universitato Sorbono de Parizo kaj fakulo pri araba muziko, «temas pri urba legendo disvatigita de personoj kiuj malmulte informiĝis kiuj devus konstati la realecon de siaj informoj antaŭ publikigi ilins».[42] Alia informofonto mencias la kreadon de militkanto.[43] Laura Lohman[44] identigis pliajn aliajn militkantojn kreitajn por ŝi en la sama periodo. En 1969 sekvis alia, «Aŝaha al-Ana 'indi Bundukijjah» (nun mi havas pafilon).[45]

Ŝiaj kantoj akiris plo profundan kvaliton en 1967 post la malvenko de Egiptio dum la Sestaga milito. «Hadeeth el Rouh» (Prediko de la animo), kiu estas tradukaĵo de la «Ŝikŭa» de la poeto Mohammad Ikbal, establis tre mediteman tonon. Oni diras, ke la generaloj de la publiko ploris aŭdinte ĝin. Post la formado de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en 1971, ŝi organizis kelkajn koncertojn pro invito de ties unua prezidanto, Zajid bin Sultan Al Nahjan por celebri la okazaĵon.[46]​ Umm Kalzum kantis ankaŭ kantojn de la komponistoj Mohammed Al Mugi, Sajed Mekaŭj kaj Baligh Hamdi.

Umm Kalzum estas la plej fama reprezentanto de la nomata "araba kanto". Ŝia figuro iĝis tre familiara: granda virino, kun impona harfrizado kaj bordita robo ĝis la piedoj, akompanata de sia orkestro. Ŝi kantis tenante silkan tukon en sia maldekstra mano, en kiu laŭ onifiroj ŝi tenis kaŝite bulon de haŝiŝo kiu estis enirante en ŝian haŭton kaj tio ebligis ŝin plenumi siajn senfinajn kantojn kaj plutenis la torenton de sia voĉo. Plej verŝajne tio pri haŝiŝo estis necerta, sed ja estas certa ke ŝiaj kantoj, de tre fortaj arabaj radikoj, daŭris tiom ke ofte ŝi devis registri versiojn tre malpliigitajn por ke ili povus eniri en la diskoj de vinilo, po unu kanto por disko. En siaj ĉiusemajnaj aperoj publikaj, rekte radielsenditaj per la elsendejo Saŭt al-Kahira (La Voĉo de Kairo) kaj aŭdataj en la tuta Araba mondo, ŝi faris siajn personajn aprezatajn de la publiko variaĵojn kaj improvizojn.

Funebra procesio por Umm Kulthum.

Ŝi ricevis diagnozon de akra kazo de nefrito fine de la 1960-aj jaroj. En 1972, post sia lasta koncerto en la Nil-Palaco, la medicinaj ekzamenoj indikis, ke ŝia malsano estis nekuracebla. Ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi profitis dum ioma tempo de la progresinta medicina usona tekniko, sed en 1975, reveninta al sia lando, ŝi suferis gravan krizon kaj estis enhospitaligita. La tuta Egiptio restis atentanta ŝian evoluon, kaj en ŝia naskoloko la tuta lokanaro deklamis la Koranon dum la tuta tago Umm Kalzum mortis en la hospitalo de Kairo en la 3-a de Februaro estante 76-jaraĝa pro misfunkciado de renoj. Ŝia morto rezultis en memmortigoj kaj esprimoj de kolektiva histerio. Al sia funebro venis pli ol 4 milionoj de funebrantoj[47] -unu el plej multnombraj de la historio- kio devigis haltigi la trafikon du horojn antaŭe kaj rezultis en tumulto kiam la homamaso ekkontrolis ŝian ĉerkon kaj portis ĝin al Al-Azhar-moskeo, laŭdire ŝia preferata; poste oni reprenis ĝin por la entombigo. Ŝi estis entombigita inter homamaso kaj ricevinte honorojn de ŝtatestro proksime de la maŭzoleo de la Imamo al-Ŝafi'i en la fama Urbo de la Mortintoj de Kairo.[48]

Dum multaj jaroj, la voĉo de la Astro de Oriento akompanis la arabojn en la granda kolektiva iluzio de la renaskiĝo de la Araba mondo post la kolonia epoko: nome la hegemonio de la tutarabismo, la egipta revolucio, la ŝtatigo de la Sueza Kanalo kaj la araba unuemo. Ŝia malapero, tuj post la morto de Nasser, markis definitive la finon de epoko.

Umm Kalzum, post 1965.

Umm-Kultum havis gamon de voĉo de kontralto.[49] Estas malmultaj kontraltaj kastistinoj, nome la plej basa registro de la ina voĉo.[50] Umm-Kultum estis konata pro sia lerteco improvizi kaj oni diras, ke nenoam kantis pecon di fojojn same.[51] Ŝi lernis el Abu al-Ila Muhammad ekde sia alveno al Kairo kaj ĝis lia morto en 1927. Li instruis ŝin adapti la voĉon al la signifo kaj la melodion sekvante la tradician araban estetikon.[52]

Um Kalzum faris gravan influon super serio de muzikistoj kaj en la araba mondo kaj ekster tiu. Inter aliaj, Jah Wobble konsideris ŝin grava influo en sia areo. Bob Dylan estis citata kun diro "Ŝi estas tre bonkvalita, ŝi estas reale genia", Maria Callas konsideris ŝin kiel “la nekomparebla voĉo”; ankaŭ Jean-Paul Sartre, Marie Laforêt, Salvador Dalí, Nico, Bono kaj Led Zeppelin estas admirantoj de la muziko de Um Kalzum. Unu de ŝiaj plej konataj kantoj, Enta Omri (Vi estas mia vivo) estis la bazo de multaj reinterpretadoj, kiel por ekzemplo en la versio de la kanto “Ojos así” (Tiaj okuloj) faritaj por la kolombia kantistino Shakira.

Um Kalzum estas memorata en Egipto, Magrebo kaj Proksima Oriento kiel unu de la plej grandaj kantistoj de la mondo, speciale populara ankaŭ en Palestino inter kaj sionistoj kaj palestinanoj, kaj ŝiaj diskoj plue estas vendataj je ĉirkaŭ unu miliono jare.

En la insulo Al-Roda, en Kairo estas muzeo dediĉita al Umm Kalzum.

Elektita diskaro

[redakti | redakti fonton]
  • Aghadan alqak ("Ĉu mi vidos vin morgaŭ?") (Maqam Ajam) (1971)
  • Ana Fi Entezarak ("Mi atendas vin") (1943)
  • Alf Leila wa Leila ("Milo kaj unu noktoj") (Maqam Farahfaza) (1969)
  • Arouh li MeenArooh Lemeen ("Kien mi iru") (Maqam Rast) (1958)
  • Al Atlal[53] ("La ruinoj") (Maqam Rahat Alarwah) (1966)
  • Amal Hayati"; Sono ("Espero de mia vivo") (Maqam Ajam) (1965)
  • Ansak Ya Salam ("Ĉu forgesi vin? Fi!") (1961) (Maqam Rast)
  • Aqbal al-layl ("Nokto alvenis") (1969)
  • Araka asiya al-dam ("Mi vidas vin senplora") (1964)
  • 'Awwidt 'ayni ("Mi alkutimigis miajn okulojn") (1957) (Maqam Kurd)
  • Baeed Anak ("For elvi") (Maqam Bayati) (1965)
  • Betfaker fi Meen ("Pri kiu vi pensas?") (Maqam Bayati) (1963)
  • Dalili Ehtar ("Mi estas perdita") (1955) (Maqam Kurd)
  • Dhikrayatun (Qessat Hobbi aŭ La historio de mia amo aŭ memoroj) (1955)
  • El Hobb Kolloh[54] ("Ĉiu amo") (Maqam Rast) (1971)
  • Ental Hobb ("Vi estas la amo") (Maqam Nahwand) (1965)
  • Es'al Rouhak ("Pridemandu vin mem") (Maqam Hijaz Kar) (1970)
  • Fakarouni ("Ili memorigas min") (Maqam Rast) (1966)
  • Fit al-ma' ad ("Tro malfrue" aŭ "Finiĝis la rendevuo") Sono Cairo (Maqam Sika) (1967)
  • Gharib' Ala Bab erraja ("Strangulo ĉe la espera pordo") (1955)
  • Ghulubt asalih ("Laca pardoni") (1946)
  • Hadeeth el Rouh ("La animparolo") (Maqam Rahat Alarwah) (1967)
  • Hagartek or Hajartak ("Mi lasis vin") EMI (1959)
  • Hasibak lil-zaman ("Mi lasos vin akurate") (1962)
  • Hathehe Laylati ("Tii estas mia nokto") (Maqam Bayati) (1968)
  • Hayart Albi Ma'ak ("Vi konfuzas mian koron") (Maqam Nahwand) (1961)
  • Hakam 'alayna al-haw'a ("Amo ordonis min") (1973)
  • Hobb Eih[55] ("Kiu amo") (Maqam Bayati) (1960)
  • Howwa Sahih El-Hawa Ghallab ("Ĉu amo estas reale pli forta?") (1960) (Maqam Saba)
  • Inta Omri – Sono ("Vi estas la amo de mia vivo") (Maqam Kurd) (1964)
  • Kull al-ahabbah ("Ĉiuj amikoj") (1941)
  • La Diva – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva II – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva III – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva IV – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva V – CD, EMI Arabia, 1998
  • Leilet Hobb ("Amonokto") (1973) (Maqam Nahawand)
  • Lel Sabr Hedod ("Pacienco havas limojn") (Maqam Sika) (1964)
  • Lessa Faker ("Vi ĉiam memoros") (Maqam Ajam) (1960)
  • Men Agl Aynayk ("Por via okuloj") (1972)
  • Othkorene ("Memoru min") (1939)
  • Raq il Habeeb ("Mia mato reproponos") (1941)
  • Retrospective – Artists Arabes Associes
  • Rihab al-huda (al-Thulathiyah al-Muqaddisah) ("La vojo al pento aŭ La sankta triunuo") (1972)
  • Rubaiyat Al-Khayyam ("Kvarversoj de Omar Ĥajam") (Maqam Rast) (1950)
  • Sirat el Houb ("Amrakonto") (Maqam Sika) (1964)
  • Toof we Shoof ("Vagado kaj miro") (1963)
  • The Classics – CD, EMI Arabia, 2001
  • Wi-darit il-ayyam ("Kaj la tempo forpasis") (Maqam Nahwand) (1970)
  • Ya Karawan ("Ho pluvio") (1926)
  • Yali Kan Yashqiq Anini ("Vi kiu ĝuis mian ploron") (1949)
  • Ya Msaharny ("Vi kiu tenis min veke nokte") (1972) (Maqam Rast)
  • Ya Zalemny ("Vi kiu estis maljusta al mi") (1954) (Maqam Kurd)
  • Zalamna El Hob ("Amo estis maljusta al ni") (1962)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/09, paĝo 15: Um Keltum' verkita de Konrad Hinsen.
  2. 2,0 2,1 2,2 «The Quietus | Features | Electro Chaabi | Umm Kulthum: Queen Of The Nile». The Quietus (en angla). Konsultita la 4an de februaro 2021.
  3. «Umm Kulthūm». Encyclopædia Britannica (en angla). 2012. Konsultita la 7an de julio 2021.
  4. Faber, Tom (28a de februaro 2020). «'She exists out of time': Umm Kulthum, Arab music's eternal star». The Guardian (en angla). Konsultita la 4an de februaro 2021.
  5. Danielson, 2008, pp. 63-64.
  6. Danielson, 2008, p. 64.
  7. Danielson, 2008, pp. 54-55.
  8. Danielson, 2008, p. 56.
  9. Danielson, 2008, pp. 54-55.
  10. Danielson, 2008, p. 56.
  11. Danielson, 2008, pp. 56-57.
  12. Danielson, Virginia (2001).
  13. Faber, Tom (28a de februaro 2020)
  14. «Egypt's Umm Kulthum hologram concerts to take place at the Abdeen Palace on November 20,21». EgyptToday (en angla). 14a de novembro 2020. Konsultita la 4an de februaro 2021.
  15. Umm Kulthum: A Voice Like Egypt. Arab Film Distribution.
  16. «In search of Umm Kulthum's grave: where the lady rests». The National (en angla). 4a de aŭgusto 2019. Konsultita la 18an de februaro 2021.
  17. Danielson, 2008.
  18. «Umm Kulthūm». Encyclopædia Britannica
  19. «Egypt's Umm Kulthum hologram concerts to take place at the Abdeen Palace on November 20, 21». EgyptToday (en angla). 14a de novembro 2020. Konsultita la 4an de februaro 2021.
  20. «Egyptians Throng Funeral of Um Kalthoum, the Arabs' Acclaimed Singer (Published 1975)». The New York Times (en angla). 6a de februaro 1975. ISSN 0362-4331. Konsultita la 4an de februaro 2021.
  21. «Umm Kulthum: 'The Lady' Of Cairo». NPR.org (en angla). Konsultita la 4an de februaro 2021.
  22. «Film card». Torino Kinfestivalo (en angla). Konsultita la 18an de februaro 2021.
  23. «Weddad». IMDB (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  24. «Weddad». El-Cinema (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  25. «Om Koultoum». IMDB (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  26. «Film card». en Torino Kinfestivalo
  27. «Salamah». IMDB (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  28. «Salamah». El-Cinema (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  29. «Fatmah». IMDB (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  30. «Fatmah». El-Cinema (en angla). Konsultita la 11an de julio 2021.
  31. «Biography | Umm Kulthum». albustanseeds.org (en angla). Arkivita el la originalo la 16an de januaro 2021. Konsultita la 18an de februaro 2021.
  32. Danielson, Virginia (1996). «Listening to Umm Kulthūm». Middle East Studies Association Bulletin (en angla) 30 (2): 170-173. ISSN 0026-3184. JSTOR 23061883. doi:10.1017/S0026318400033976.
  33. Danielson, Virginia (1996).
  34. Faber, Tom (28a de februaro 2020)
  35. Faber, Tom (28a de februaro 2020)
  36. Danielson, Virginia (1996).
  37. «Lettre à un ami arabe» (en franca). Arkivita el originalo la 7an de junio 2017. Konsultita la 20an de julio 2021.
  38. Chouraqui, André (6a de aŭgusto 1972). Letter to an Arab Friend (en angla). University of Massachusetts Press. p. 239. Konsultita la 20an de julio 2021 – via Internet Archive. (oni postulas subskribon). «Zionists and you will win.»
  39. «A propos d'Oum Kalsoum – Libération» (en franca). 4a de septembro 2015. Konsultita la 20an de julio 2021.
  40. Démeron, Pierre (6a de aŭgusto 1968). «Contre Israël» (en franca). J.-J. Pauvert. Konsultita la 20an de julio 2021 – via Google Books.
  41. Besançon, Julien (6a de aŭgusto 1967). «Bazak: la guerre d'Israël» (en franca). Éditions du Seuil. Konsultita la 20an de julio 2021 – via Google Books.
  42. «A propos d'Oum Kalsoum». Libération (en franca). Konsultita la 6an de aprilo 2022.
  43. Trost, Ernst (6a de aŭgusto 1967). «David und Goliath: Die Schlacht um Israel 1967» (en germana). Molden. Konsultita la 20an de julio 2021 – tra Google Books.
  44. Lohman, Laura (1a de februaro 2011). Umm Kulthum: Artistic Agency and the Shaping of an Arab Legend, 1967–2007 (en angla). Wesleyan University Press. ISBN 9780819570734. Konsultita la 20an de julio 2021 – tra Google Books.
  45. «Liberating Songs: Palestine Put to Music – The Institute for Palestine Studies». palestine-studies.org (en angla). Konsultita la 20an de julio 2021.
  46. «Umm Kulthum brought back to life in unique Dubai 3D concert treatment». The DAIMANI Journal (en angla). 7a de aŭgusto 2020. Konsultita la 18an de februaro 2021.
  47. «Kumbh together». The Economist (en angla). Konsultita la 20an de julio 2021.
  48. «In search of Umm Kulthum's grave: where the lady rests». The National (en angla). 4a de aŭgusto 2019. Konsultita la 18an de februaro 2021.
  49. The Moderno Middle East[rompita ligilo], Ilan Pappé, Routledge, 2005, (ISBN 0-415-21409-2), p. 167.
  50. Owen Jander, et al. "Contralto". Grove Music En línea. Oxford Music En línea. Oxford University Press.
  51. «'She exists out of time': Umm Kulthum, Arab music's eternal star», 28a de februaro 2020
  52. Danielson, Virginia (10a de novembro 2008), p. 57
  53. El Atlal الأطلال The Ruins. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2021-06-10.
  54. El Hob Kollo الحب كله All the love. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 14a de Decembro 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-14. Alirita 2021-06-10.
  55. Hob Eih حب ايه What love?. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2021-06-10.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]