San-Marino, laŭ legendo fondita en 301, foje estas konsiderata la plej malnova respubliko en la mondo, kun verŝajne la plej malnova leĝbazo de ĉiuj landoj.
Por Vikipedio validas la licenco Krea Komunaĵo Atribuite‑Samkondiĉe 3.0 Neadaptita(CC BY‑SA 3.0); aliaj licencoj eble aplikeblas. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, vi devas sekvi la koncernajn licencajn kondiĉojn.
Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.
La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.
Usona prezidanto Joe Biden anoncis sian retiriĝon de la prezidenta konkurso. Li subtenas Vicprezidanton Kamala Harris kiel novan kandidaton de la demokratoj.
La Internacia Matematika Olimpiko (IMO) por 2024 finiĝis. En la konkurso partoprenis 609 junuloj reprezentantaj 108 landojn. La delegacioj de Usono, Ĉinio kaj Sud-Koreio gajnis la unuajn tri lokojn.