Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Viŝakhapatnam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viŝakhapatnam
Fotomuntaĵo
urbo en Barato
urbego
havenurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 530/531
Demografio
Loĝantaro 2 035 922  (2011) [+]
Loĝdenso 3 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 44′ N, 83° 19′ O (mapo)17.73333333333383.316666666667Koordinatoj: 17° 44′ N, 83° 19′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 640 km² (64 000 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Viŝakhapatnam (Andra-Pradeŝo)
Viŝakhapatnam (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Viŝakhapatnam
Viŝakhapatnam (Barato)
Viŝakhapatnam (Barato)
DEC
Situo de Viŝakhapatnam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Visakhapatnam [+]
vdr

Viŝakhapatnam (telugue విశాఖపట్నం) estas industria kaj universitata urbego kaj havenurbo de la subŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Orienta Marbordo".

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 2 035 922 loĝantoj sur areo de 640 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 181 loĝantoj/km². Laŭ oficiala takso, citita en la gazeto The Times of India, en 2021 temis pri 2 358 412 urbanoj.[1]

haveno de Viŝakhapatnam
interna urboparto de Viŝakhapatnam
templo en Viŝakhapatnam
statuo de Ŝivo kaj Parvatio

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Viŝakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.

La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.

Viŝakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Viŝakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Panorama vido de Viŝakhapatnam
Panorama vido de Viŝakhapatnam