Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Vilmos Hellebronth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Hellebronth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1895 (1895-02-24)
en Košice
Morto 20-an de majo 1971 (1971-05-20) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 26/1-9-102 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ludovica Military Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vilmos Hellebronth [vilmoŝ helebront], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hellebronth Vilmos estis hungara ministro, oficiro.

Vilmos Hellebronth [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1895 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 20-an de majo 1971 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vilmos Hellebronth apartenis al la germana minoritato de la lando. Li frekventis militakademion en Budapeŝto, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li ricevis diplomon en la teknikuniversitato. Li ricevis altajn rangojn dum la 2-a mondmilito. En 1944 li iĝis titulara ministro, li estis kunlaboranto de la nazioj. Li tribunalo kondamnis lin, li liberiĝis en 1963. Li poste vivtenis sin el tradukaĵoj.