Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Wang Liqin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wang Liqin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1978 (1978-06-18) (46-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ŝanhaja Komunika Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tablotenisisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wang Liqin (simpligita ĉina 王励勤; tradicia ĉina 王勵勤; pinjino Wáng Lìqín, naskiĝis la  18-an de junio 1978(nun 1978-06-18) en Ŝanhajo, do nun 46-jaraĝa) estas eksa profesia ĉina tablotenisisto. En januaro 2014, li estis vicigita 12-a en la Internacia Tablotenisa Federacio (ITTF). Li komencis ludi en la aĝo de 6 jaroj kaj estis elektita por la ĉina vira taĉmento en 1993 kiam li estis nur 15-jara. Li venkis en tri Mondĉampionecoj. Li estis vicigita numero 1 de ITTF dum 25 sinsekvaj monatoj, de septembro 2000 ĝis septembro 2002, kio estis la dua plej longa periodo por esti sinsekva numero 1 de la mondo ĝis la momento de lia retiriĝo: Fine de 2013, Wang Liqin retiriĝis de la nacia teamo.