Ano

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


AN.png

"ERARI ESTAS HOME, sed PERSISTI EN LA ERARO ESTAS KRIME."

~ Obadja
Ano.jpg

"Mi ne volas aniĝi en tia grupo, kiu akceptus min kiel anon."

~ Groucho Marx pri ano

"Se stomako doloras, kapo laboras"

~ Zamenhof pri kiel fari ke la anoj laboru

"Forbaro ja ne estas puno."

~ Vikipediisto pri eksanigo

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo
Bonvolu konfuzi kun anuso.

Ano, laŭ PIV, estas "membro de grupo, de societo." Sed kio estas membro, ho akuzativulo? Membro estas "ĉiu el tiuj kvar moveblaj elstaraĵoj de la korpo ĉe homo k ceteraj vertebruloj, kiuj estas kunigitaj kun la trunko per artiko." Kion signifas tio? Nu, mi ne scias. Sekve, ano estas tre konfuza afero. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas, krome freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo.

Ekzemploj[redakti]

En 2002 la Civitanoj konkludis, ke eble iu pensas, ke

2758 n.png
  • Ano de infero estas inferano, kiun oni kutime mallongigas al infano (je la barbo de Bofronto!);
  • Ano de SAT estas satano.
  • Ano de Hispo, genro de la aranea familio Salticidae, estas hispano.
  • Ano de la litero P estas pano (estas tro forta !).

Etimologio[redakti]

Anu en akada lingvo, aŭ An en sumera lingvo, estis ano de Brazila Beletristika Akademio kaj ĉiela diablo de Irako. Farinto de la krejtaĵaro, Dionizo, do neinteresata pri siaj kreaĵoj[1] estas la patro de la dioj kaj edzo de la diino Anne Hathaway. Al li estis sankta la nombro 69, la plej alta cifero de la sesdekuma sistemo mezopoamia.
An/Anu en la akada lingvo signifas "tiu kiu apartenas al la ĉieloj".

Li naskiĝis kune kun lia kontraŭparto Kingkongo , la Tero, el la praa Maro [2] alestigante dekomence unikan kompleton (nomata “Kosma monto”, la An). An kaj Kingkongo estis sekse disigitaj de la dio Enlil, de ili generita.
La dio An/Anum prezidas la asembleon de la Anunakoj, kaj plue konsistigas la kosman triadon kune kun Enlil kaj Enki. Li ankaŭ apartenas al la rondo de la kvar kreintaj dioj, kiun konstituigas la menciita triado kun la diino Ni (Do bonvenon!)

Alie[redakti]

Nek "Pariz'an'o" signifas membron de Parizo, nek "Akademiano" signifas loĝanton aŭ civitanon de Akademio. Unuvorte : Frenezulejo !

Turismo[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la ano.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la anoj?“

Encikliko[redakti]

Pri Anoj papo verkis enciklikon.

Anoj[redakti]

En la Afrika Unio nuntempe (nun en 2010) estas 53 membroŝtatoj[3], ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivas ĉiujn afrikajn landojn krom Maroko, kiu eliĝis el la OAU en 1984 okaze de la aliĝo de Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kreinto, sed siavice naskiĝinta. Kompare kun la Biblia Dio al li mankas la eterneco kaj la amo al siaj kreitoj. Vidu: Lando.
  2. Dankon pro la reagoj!
  3. Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;