Blato

El Neciklopedio
(Alidirektita el Blatoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


La komuna hispana blato, Blattella fumans

"Malpurulo."

~ Zamenhof pri blato

"Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron."

~ Jesuo pri blatoj

"Ĉiuj blatoj ĉe mi feliĉe plu vivadis en plena trankvilo."

~ Pejno Simono pri siaj blatoj

"Esperanto example sentence: Estas tre malfacile liberiĝi de la blatoj en nia domo."

~ Tatoeba

"La cucaracha, la cucaracha
ya no puede caminar;
porque no tiene, porque le falta
marihuana que fumar."

~ Hispana kanto pri io

Blatoj estas puraj, antaŭjuĝitaj bestoj, kiujn ni maljuste malamas. Sovaĝaj blatoj estas tiel puraj (aŭ malpuraj) kiel ajna alia insekto. La kialo de nia troa naŭzo kontraŭ ili estas ununura: urbaj blatoj vivas ĉe la defluejo kaj la forĵetaĵoj, t.e., inter nia malpuraĵo.

Do, blatoj estas tiel naŭzaj estaĵoj ĉar ili rememorigas nin de nia propra malpureco, ili vivas ĉe tio, kion ni malamas pleje.

Blatoj estas nemalhavebla parto de la tutmonda kulturo. Ili aranĝas grandajn kongresojn en homaj domoj por festeni kun amikoj.

Blata etnologio[redakti]

3703.jpg

En Polando, multe persekutita siatempe, blatoj estas nomataj kelkloke: Francoj (Francuzy) - kaj kelkloke: Prusaĉoj (Prusaki).

Blata futurologio[redakti]

Laŭŝajne, mi post la morto havas du eblojn: esti bruligita aŭ fariĝi festeno por blatoj kaj vermoj; vole-nevole tiel estas mia estonteco. Kia bela estonteco atendas min!

Blata idismo[redakti]

9144 n.jpg

Blato esas insekto quiu vivas omna-loke ecepte polara kae supere 2.000 m regionoi, do en tempera esas longa proxime 3 cm kaed en tropikala plu granda. La kapo portas du sate longan antenoin.

Kande invadinta edificoin, blato esas konsiderita nociva, odoras fetide.

Biologio[redakti]

Blato preferas manjari fekulatran oŭ sukrozan nutrivon sed esas omnivora. Nur specoi Cryptocercus konsumas lignon. Tiyo ne povas digestari la celuloson sed havas simbiozan relacionon kun protozoo qua povas per extraktari de nutrivoi (kiyel termito).

Blato esas precipua noktala, kae fugos rapide kande expozesita ad lumo. Partikulara ecepto esas orientala blato quiu esas atraktita per lumo, do kreas maxima problemo per homaro.

Blato esas maxime robusta e povas vivari sen manjari dum unu monato.

Blata informadiko[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Blato estas integralado farita el kristalo provizita je tegaĵo kaj malgrandaj konektiloj por muntado: Intel unue ekmetis la staplomemoron en la saman blaton kun la procesoro. Por bone distingi la insekton disde integra cirkvito, eblas diri bitblato. (Vidu Volapuko). Cetera alia vorto por paroli pri bitblato estas icujo. Ico estas Integra Cirkvito kaj ujo kiu enhavas icojn estas icujo. (Laŭ la granda vortaro franca-esperanto).

Blata komunismo[redakti]

En la apartamento, kie oni nin enloĝigis, nin renkontis viglaj kaj neekstermeblaj loĝantoj - blatoj, simbolo de la bonstato de la nord-koreoj (se ili ĉeestas en la domo - sekve, estas ankavx iu nutraĵo). Ĉi-tie oni ilin amas kaj kulturas. La plej malagrablaj el ili estas 5 - 8-centimetraj, kiuj nokte flugadas kaj piedbatadas. Nian konatiĝon interrompis la bruo de akvo, fluanta el la krano, kiun oni povas uzi dum 1 horo matene kaj 2 horoj vespere.

BLATOJ[redakti]

Kruko legas gazeton, kaj diras al Jozefino: Ĉu vi sciis ke blatoj ekzistas de pli ol 55 milionoj da jaroj antaŭ dinosaŭroj? Kaj, evidente, ili supervivis!

Jozefino: Bonŝance ke ne estas kontraŭe! Mi tre malŝatus vidi dinosaŭron kaŝkureti kiam mi malfermas ŝrankon!

Blata medicino[redakti]

Amikoj.jpg

Dum nekropsio la ĉefkirurgo malfermas ventron de kadavro kaj vidas tie nedigestitan terpomaĵon kaj diras al siaj asistantoj:

—Aha! Bonŝanco! Venu kun kuleroj!

Tiuj venas kaj komencas manĝi el la malfermita ventro. Subite la ĉefkirurgo diras:

—Oj! Ĝi estas kun blatoj!

Ĉiuj tiuj vomas reen en la ventron de la kadavro. Tiam la ĉefkirurgo elprenas sian kuleron kaj diras:

—Kaj mi preferas tion varma!

Blata robotiko[redakti]

Jam la malnova diplomato Talleyrand diris ke estis elektronikaj blatoj kiu 'povus esti uzata' en por bomboj (ĉion povas esti uzata por bomboj).

Blata teologio[redakti]

Nu, ankaŭ la primitivaj bestetoj, eĉ blatoj timas la morton.

Alia pruvo de persistem a influo de aristotelaj doktrinoj : Milan Kundera skribis je sia libro "La Malsubtenebla Malpezeco de l' Estulo" ke la plej granda teologia problemo ne estas la problemo de ekzisto de malbono, sed la problemo de ekzisto de feko. Feko tiomege ĝenas nin, ke ni provas ĉiutempe kaŝi ĝin, forgesi sian estado. Nur tiel ni povas vivi pace. Blatoj, do, sabotas niajn intencojn, ili ne lasas, ke ni nin liberu de l' fek'.

Vidu ankaŭ[redakti]