Dio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Dio ne ĵetkubludas, pro tio, Li enuas"

~ Einstein pri Dio
1287988106646.jpg

"Ne nur PIV eraris"

~ Renato Corsetti pri Dio

"Mi jam fikis Lin, kaj mi restis virga!"

~ Cicciolina pri Dio

"Mi povas kredi ion ajn, provize ke ĝi estas tute nekredeble."

~ Oscar Wilde pri Dio

"Mi havas personan rilaton kun Dio."

~ Usonano pri Dio

"Ĉiu por si, por ĉiuj Di'"

~ Zamenhof pri Dio

"ido > do i > dio > odi"

~ roboto pri Dio

"Dio estas ardanta bakoforno plena de amo, kiu disvastiĝas de la tero ĝis la ĉielo"

~ Lutero pri Dio
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Dio estas mortinta."

~ Nietzsche pri Dio

"Nietzsche estas mortinta."

~ Dio pri citaĵo supre

"Uzo nelogika: kiu neniam vivis, neniam povis morti; ĝia rilato al morto povas esti nur instrumenta."

~ ReVulo pri la supra diraĵo

"La vorto Dio, ĉu temas pri io?"

~ Konfuceo

"Un pagino po Dio es un libro po yaro"

~ idisto pri Dio

"Kredu je Dio, sed ŝlosu vian awton"

~ reformemulo pri Dio

"Antaŭ Dio ĉiuj homoj estis samaj, nun estas diferencoj"

~ anonimulo pri Dio


La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas biologo, bioĥemiisto kaj kuracisto, loĝanta en Krimeo, Ukrainio. Li estas profesoro de la Krimea ŝtata medicina universitato, kie li estras la departementon de biologia ĥemio kaj laboratorion de bioteknologio.


凸(`⌒´メ)凸


Dio, fama trumpetisto, (Javĉjo intime) estas usona filmreĝisoro, japana motorciklisto kaj nevidebla viro vivanta en la ĉielo, kiu observas ĉion kiun vi faras, en ĉiu minuto de ĉiu tago. Kaj tiu nevidebla viro havas liston de dek specialaj aferoj kiujn li ne ŝatas esti farita de vi. Kaj se vi faras iun de tiuj dek aferojn, li havas specialan lokon plena de fajro, fumo, brulado , torturo kaj angoro kien vi estos alsendita por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufokiĝi kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de la tempo...sed li amas vin.

F84.jpg

Dio estis seksosimbolo dum 1940-aj jaroj.

3929.jpg

Difino[redakti]

Bonfaremaj Membroj !

Ni konfesas, ke tion ni ne komprenas !

Di-fino ne ekzistas, Dio estas eterna

Esperanto[redakti]

Diversajn rimedojn proponis aŭtoroj de jusaj gravaj verkoj. Kelkaj proponis ke kredo pri Dio kaj ĝiaj kapabloj variaj inter religioj kaj kredoj, kaj ne estas evidento aŭ pruvo, ke Dio parolas aŭ ne parolas Esperanton. Tamen, Esperanto estas lingvo kreita de homoj por helpi al homoj komunikiĝi senbariere, kaj multaj homoj kredas ke lingvoj kaj la kapablo al komunikado estas donaco de Dio al homoj. Ĉu Dio elektis iun lingvon specife, inkluzive de Esperanto, estas alia demando, kiu temas pri la kredo de individuaj homoj kaj religiaj grupoj.

Malsamoj[redakti]

O1 n.jpg

En la romano "Malbonaj spiritoj" Fjodor Dostojevski diras, ke dioj malsamas laŭ landoj. La dio de Ruslando ne estas la dio de Francio. Li pravas. La dio de la angloj ne similas la diojn de la eŭropa kontinento. La dio de la judoj ne estas la dio de la kristanoj. La dio de la katolikoj estas alia ol tiu de la protestantoj.

Kompreneble Comenius opiniis , ke ne ĉiuj supernaturaj estantoj estas gedioj; ekzistas hierarĥo.

Divenado[redakti]

Okupiĝante pri tiu fenomeno mi konkludis, ke Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke Dio di-venas.

Kaŝiĝinta dio[redakti]

1312.jpg

La sintagmo Deus absconditus (el la latina: "(kaŝiĝinta dio") ĉeestas en biblia versego de la profetia Libro de Ester (45,15) [1]: ”Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto”.

Referencante al la nemezurebleco de la saĝo de Dio, al la neesplorebleco pri lia volo kaj al la senfina diferenco kompare kun la kreitaĵaro (La tute alia), tiu koncepto fariĝas “centra” kaj en la negativa teologio kaj en la dialektika teologio de Karl Barth.

En la lastaj tagoj mi sukcesis kapti grandan sekreton : ŝajnas, ke post kelkaj alparoloj samsencaj, S-ro Bujwid konstatas, ke Deus absconditus estus en rilato kun la temo de la libera volo kaj de la hermeneŭtika cirklo fido-racio. Dio, nome, manifestiĝus tiamaniere ke la homa libero ne estu eliminata de la evidento, ke la fido restu elektro kaj ne fakta dateno evidenta kaj nerefutebla flanke de la racio.

Poezio[redakti]

Kun ĝojo ni sciigas, ke Ivan Grozev, membro de la komisiono, rakontis la jenon:

Dio ankaŭ estas poeto. Li verkas di-versaĵojn.

Deus vult[redakti]

Antaŭ ol komenci la recenzon, mi devas konfesi, ke Deus vult (latine, Dio ĝin volas) estis la krio de batalo de la homoj en la momento de la deklaro de la Unua krucmilito por papo Urbano la 2-a en la Apelacio de Clermont-Ferrand de 1095. La frazo aperas en la fontoj de diversaj formoj, jam estu kiel deus vult (klasika latino), dieu le veut (franca), deus lo vult (vulgara latino), ktp.

Dio malegale disdonas la havon: al unu anseron, al alia pavon.

Dio estas justa[redakti]

Unu tre religia viro loĝis najbare de sendiisto. La piulo preĝis ĉiutage kaj ĉiuvespere, pasigis longan tempon ĉe preĝejo, dum la sendiisto eĉ ne pensis pri tiaj aferoj. Tamen la sendiisto havis plaĉan vivon. Bonegan, altpagan oficon, belegan edzinon kaj amindajn, sanajn gefilojn, dum la ofico de la piulo estis nervostreĉa, lia salajro estis malalta, lia edzino dikiĝadis senĉese, kaj liaj infanoj estis abomenindaj kaj senamaj. Jen unu tagon, funde absorbita en sia kutima preĝado, li rigardis supren al la ĉielo, kaj demandis: “Ho Dio, mi honoras vin ĉiutage, mi petas vian konsilon pri ĉiu problemo, kaj konfesas al vi ĉiun pekon mian. Tamen mia najbaro, kiu eĉ ne kredas pri vi kaj certe neniam preĝas, ŝajnas benita per ĉiuj feliĉaĵoj, dum mi restas malriĉa kaj suferas multajn malnoblaĵojn. Kial tio okazas?”

Potenca voĉo sonegis el supre: Ĉm{ vs xp bsumxm| wsx |pxbp|p!”

Dia inspiro[redakti]

3142 n.jpg

Dia inspiro, krom diversaj difinoj, havas ankaŭ teologi-religian signifon: fakte por la kristanaj eklezioj temas pri dia ago per kiu Dio sugestas kaj regas verkon kaj verkiston por ke tiu ĉi ĝuste transdonu la diajn komunikaĵojn; kaj tiuj samaj eklezioj dogme konfesas ke la kanonaj tekstoj estas die inspiritaj. Temas, do, pri dia nevidebla agado en la menso kaj volo de la verkisto, kiu, kvankam konservante la klaran ekzercon de siaj kleraj kapabloj, komunikas kion Dio kaŝe komunikas.

Tiel difinita, la nocio inspiro prezentas neniujn malfacilaĵojn ĉar tiu agado kaŝitas en Dio kaj ne bezonatas esti komprenata por esti kredata. Sed la nocio fariĝas problemo apenaŭ ĵus kiam oni pensas, laŭ la konstantaj instruoj de la eklezioj, ke la aŭtoroj de la Biblio, de ĝiaj libroj kaj ĉapitroj kaj versegoj, estas du: Dio kaj la homo. Kaj, kiel oni scias, homo emas ankaŭ al eraroj, el kiuj la tekstesploristoj kaj ekzegezistoj malkovras multajn, se ne multegajn. Ĉar por la kredanto ne eblas ilin imputi al Dio, kiel tiam daŭrigas tiu kredanto mem konfesi la neeraripovecon (malĉeeston de eraroj) en la Biblio?

Mi plezure rimarkis ke S-ro Rousseau diras, ke Biblio ne estas libro pluvigita el la ĉielo, nome liverita jam farita kiel oni supozas por la Korano. Ĝi, male, estas ankaŭ verko de pomo kaj, tial, por kompreni la libron oni devas antaŭe kompreni la homon: jen tiam la neceso sinturni al prahomaj sciencoj kiel al historio, antropologio, psikologio, kvakerismo ktp. Tamen ĉar tiu sinturno al la sciencoj ne estas sammaniere realigebla, ĝi ne okazis kaj ne okazas senkontraste. Se reliefigi tion kio okazis en la katolika eklezio, por disciplini la helpon de tiuj sciencoj nunepoke intervenis papo Leono la 13-a per la Providentissimus Deus (La Ege Prizorganta Dio. 1893) kaj papo Pio la 12-a per la Divino Afflante Spirito (gvidataj de Spirito Inspiranta. 1943). En tiu lasta dokumento estas rigardata kun simpatio la sinturnon al la modernaj sciencoj inter kiuj estas aparte menciataj la Literatura Foiro uzita en la medioj de la bibliaj verkistoj kaj al la pens- kaj dir-manieroj tiuepokaj ktp. Tiuj dokumentoj, kaj aliaj, estis movitaj de la zorgo bremsi kaj respondi, science kaj laŭ la kristana spiriteco, al la atakoj de pozitivismo kaj strukturisma sciencismo laŭ kiuj la tekstoj montras tutalie ol tion kio interpretatas kaj instruatas de la kristanaj eklezioj.

Por la historio pri la dia inspiro utilas, almenaŭ iomete, informiĝi pri la kvar precipaj teorioj tra kiuj trapasis la historio de ekzistadismo :

1) Inspiro vorta (inspirita estas la teksto en ĉiuj ĝiaj partoj kaj en ĉiuj ĝiaj vortoj)

2) Inspiro reala (inspiritaj estas la esenca enhavo de la Biblio)

3) Inspiro persona (inspiritaj estis la aŭtoroj, ne la libroj)

4) Inspiro eklezia (inspirita estas la Komunumo de Nacioj kies la aŭtoroj estis porparolantoj)

Sur tiuj kvar vejnoj klopodi trovi solvojn ĉiam pli persvadigajn diversaj teologiaj teorioj kaj katolikaj kaj protestantaj, alvenante, tamen, ĉiuj al principo, ke la Biblion oni devas legi kaj interpreti same kiel tion faris la komunumoj ĝin ricevintaj.

Ke la Biblio estas die inspirita konstante klamas la kontradicioj de kriaj kristanaj komunumoj ekde la komenco. Krome, tiuj komunumoj akceptis kiel inspiritajn la deklarojn de la Biblio mem: ekzemple 2Pt 1,20ss, 2pt 3,16; 2Tm 3,16-17 kaj aliaj tekstoj, kie oni povas dedukti la intervenon de la Sankta Spirito. Certe, tiuj atestoj ne multe valorus sen la atesto de la konstanta tradicio kiu transdonas kion la apostoloj instruis pri la Biblio. Utilas, tamen, rimarkigi la nemalabundan variecon en la konceptado pri dia inspiro inter la diversaj kristanaj konfesioj laŭjarcente. Tio kondukis al malsamo de biblio kaj malsamaj manieroj taksi la efektivan historiecon de la eventoj rakontitaj en la inspiritaj tekstoj kaj, do, ankaŭ al malsamecon pri la koncepto pri biblio.

Certeco[redakti]

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

Vi ne povas esti pli certa ke la fizika realeco ekzistas ol ke Dio ekzistas. Nek la fizika realeco, nek la ekzisto de Dio estas pli verŝajna, ili same devas esti dubitaj... Se poste sur ne certa realo oni povas kaj rajtas konstrui tutan sciencan babelan turon. Same poste sur ne certa ekzistado de Dio oni povas kaj rajtas konstrui tutan religian sistemon en kiu ĉakroj havas valoron.

Infero[redakti]

Je la fino A. diris, ke Dio iel rilatas al infero.

La nomo de Dio[redakti]

Tiun fakton mi citas, ĉar ĝi estas plej bona argumento kontraŭ la ŝajne-lerta aserto de kleraj skeptikuloj, ke “Esperanto baldaŭ disfalos en dialektoj.”

La simpla nomo "Dio" ŝajnis tro malspecifa. En la biblio, Dio havas nomon: YHVH kun nekonataj vokaloj. "Jehovah" estas erara prononco (la vokaloj estas tiuj de "Adonaj"). Eternulo estas la nomo, kiun Zamenhof uzis en lia traduko de la Biblio, sekve, ĝi estas la vera nomo de Dio. Sed estas nenio por nomi, laŭ ateistoj. Ili ne kredas ke la kvar literoj iam ajn estis la nomo de dio, ĉar ili pensas ke dio ne ekzistas, sekve tiu ĉi ne havas nomon.

Kromnomoj de Dio[redakti]

Diotheverybeast.jpg

Dum Junio lasta ni hazarde sciiĝis, ke Dio, kiel multaj fuŝuloj, kiuj provas kaŝi sin, uzas multajn nomoj. Tralegi kelkajn el la nomoj de Dio povas helpi nin dum nia ŝerco por scii, kia Dio estas. Jen estas:

  • Elohim - Alahoj (Genezo 1:1)
  • Adonaj - Sinjoro (Eliro 4:10,13)
  • El Eljon - Plejsuprulo (Genezo 14:20)
  • El Roi - La reĝo de Francio kaj Hispanio (El = hispana "la" kaj "roi" franca reĝo) (Genezo 16:13)
  • El Ŝadaj - Dio, kiu venas el loko Ŝadaj (Genezo 17:1)
  • Elohe Olam - Dio Eterna (Jesaja 40:28)
  • Haŝem - "la Nomo", ĉar li ne povis elpensi pli originalan kaŝnomon. Do provu deveni lian pasvorton.
  • Jehovo , “Mi estas”, signifanta la dio, kiu havas atestantojn (Eliro 3:13,14)
  • Alaho en la Korano, ĉar oni finfine instruis al li ke Elohim estas gramatika fuŝo. Tamen li ankoraŭ ne komprenis la gramatikon post ŝanĝo de sia nomo de Alahoj al Alaho, do li ekuzis la pronomon Ni anstataŭ Mi.
  • Ĝa en rastafariaj rondoj, por kaŝi sin de la polico.

Diisma nomo[redakti]

-zEM.jpg

Diistaj aŭtoroj - kaj 17-a kaj 18-a jarcento teologiistoj ĝenerale - temis uzi pri Dio diversaj paroloj kiel:

  • Supera Estaĵo.
  • Dia horloĝisto.
  • Granda Arkitekto de la Universo.
  • Dio de la Naturo.
  • Patro de Lumoj.

Sep Nomoj[redakti]

3989.jpg

Laŭ la Ortodoksa Judismo, la sep precipaj nomoj de Dio sur kiuj la skribistoj devas elspezi apartan atenton kaj kies unuopaj literoj neniam devas esti forstrekitaj, estas:

Aliaj malmulte uzataj nomoj legeblas en Nomoj de Dio en la Biblio

YHWH[redakti]

Eldiro de YHWH kiel Yəhōwāh

La nomo "YHWH" estas konata kiel Tetragramo – laŭlitere: "la kvar literoj". La judoj tradicie ĝin ne eldiras. Judoj ekde la antikvaj tempoj konsideras la tetragramon tro sanktan por ke oni aŭdacu ĝin eldiri. La Halaĥo preskribas ke "la nomo devas esti anstataŭita per Adonai", kiu ankaŭ estas ŝatata kiel sankta, uzebla nur dumpreĝe; kaj preskribas ke por al ĝi rilati oni uzu la senpersonecan haShem ("la nomon").[3] En la tradukoj de la Biblio al aliaj lingvoj, kutime oni uzas "la Sinjoro" aŭ "la Eternulo"; tiuj du lastaj formoj estas uzataj ankaŭ en preskaŭ ĉiuj kristanaj tradukoj de la Malnova Testamento, kaj rilatas al Dio, male, per Hashem laŭlitere: "la nomo". Dumpreĝe la nomo estas anstataŭata per Adonai, kiu povus signifi "la [mia] Sinjoro". Se oni garnas la tetragramon YHWH per la masoretaj vokaloj YHWH fariĝas YahwehYəhōwāh. Kion do povus signifi "ĉirkaŭfrukto"?

Nomoj de Dio en la Biblio[redakti]

Por nomoj de Dio en la Biblio oni intencu la alvokojn aŭ difinajn esprimojn per kiuj la bibliaj verkistoj personigis Dion, kaj por Biblio oni intencu la Malnovan Testamenton kaj la Novan kun la diversaj aldonoj ĉe la diversaj kristanaj konfesioj.

Listo de la nomoj de Dio[redakti]

VikipeDIO ĉion scias

Sepdek estas, almenaŭ, nombro de la precipaj Monoj de Dio. Kiel jam dirite, la noma plureco dependas ankaŭ el la fakto ke la Dia propra Mono konsiderindas neesprimebla. Tial la Biblia Tetragramo estas unu el la tipaj kazoj de qere-ketiv, nome malsameco inter la eldira formo kaj skriba formo.

Ili aperas en la Torao, en Talmudo kaj en multaj preĝtekstoj aŭ studtekstoj, Sefer Torah, sur Tefillin kaj pergamenoj de la Mezuzot kaj amuletoj kompilitoj en maloftaj okazaĵoj de hebreaj Majstroj por kreskigi la konojn spiritajn, neniam magiajn, rilate tion.

  • La Tetragramo (en la hebrea lingvo י*ה*ו*ה), kies prononco, koncedita nur al ĉepastro en la tago de Kippur kaj laŭ Halaka absolute malpermesita, estus, laŭ iuj teorioj, Javeo aŭ Jehovo, konsideriĝas en la hebrea tradicio la propra nomo de Dio. Ĝi estas formita je kvar konsonantoj; oni ĝin skribas iumaniere kaj legas alimaniere, unu el tiuj alimanieroj estas HaShem (tio estas: "La Nomo") kaj, inter la eblaj alilingvaj tradukoj, la plej komuna estas «Dio» aŭ « la Eternulo » (en la esperantigita Biblio, Zamenhof elektis ĝuste Eternulo/n). Tamen kelkaj alilingaj biblioj elektas ankaŭ «Kiu estas».
  • Alavokoj al Dio pere de la pronomaj formuloj kiel: Hu Li Mem; Atta Vi.
  • Anokì Min; Ani Mi; Hineni : Jen Mi.
  • 'Ilaah 'al kol-hilain: Elstarulo de la estaruloj.
  • 'Ilat ha'ilot: Kaŭzo de ĉiuj kaŭzoj.
  • 'Olam: mono.
  • A-donai, Eternulo, estas tradukita per «Sinjoro»
  • Ofte asociita al tiu troviĝas TzevaothSabaoth: Sinjoro de la taĉmentojSinjoro de la armeoj (estis la maniero por enbati la ĉiopovon de Dio) super ĉio reference al la hebreoj, al la multegoj de Anĝeloj aŭ ankaŭ de bestoj, fiŝoj, flugbestoj [4]
  • A-donai (aŭ Adonai) E-lokeinu vE-lokei avoteinu: Eternulo nia Dio kaj Dio de niaj patrioj».
  • A-don 'al kolla: Mastro de ĉio.
  • ' A-don 'Olam': interpretenda per «Kreinto de la mono».
  • A-don haniflaot: Sinjoro de la mirindaĵoj.
  • A-don kol-hanneshamot: Sinjoro de la animoj.
  • Avinu Malkeinu: Nia Patro, Nia Reĝo.
  • Ba'al milchamot: Arbitracianto de la militoj.
  • Bet le'Olam: Rezidejo de la mono: "Dio estas la rezidejo de la mono, sed la mono ne estas Lia rezidejo".
  • Boré: Kreinto.
  • Boré refuot: Faranto sanigojn.
  • Chakkim: Saĝulo.
  • Chai ha-Chaiym: Vivo de la vivo.
  • Chai olamìm: Kiu vivas por ĉiam, Kiu donas la vivon al la monoj.
  • Chassid: Gracoplenulo. Tiu nomo esprimas la diajn manierojn de la amo, de la ĝentileco, de la grandiozeco ankaŭ en la rilatoj kun la homo kaj de la homo kun sia proksimularo.
  • Deòt ha-Shem: «La Eternulo estas Dio de la scio».
  • Echad signifas la «Unuulo», la dia unikeco.
  • Ehyeh Asher Ehyeh, tradukebla «Mi estas Kiu estos», esprimas la senŝanĝecon de Dio ankaŭ se antaŭ la alekzistiĝo de la kreaĵaro pri kiu Li sin gloras kaj tra kiu Li amuziĝas kvazaŭ io metafore aldoniĝus al Sia esenco ĉiukaze perfekta kaj sen iu ajn neceso de ŝanĝiĝo. Tiu nomo estas ankaŭ tradukita «Mi estas Tiu Kiu estas»
  • Ein Sof pensigas al «Senlimulo», la senmezura Potenco.
  • E-l konstituas la semantikan vorteron, kiu estas enŝovita en multajn vortojn indikantajn nomojn de entaĵoj spiritaj. El si mem ĝi indikas Dion. ‘El’ estas la precipa diaĵo de Kanaananoj kaj estas nomata toro aŭ bovido kaj pentrita kune kun tiuj du bestoj.
  • E-l Chai tio estas Dio vivanta.
  • E-l da'ot: Dio de la scio (vidu la duan de Samuelo).
  • E-lion: La Plejaltulo.
  • E-lionim vetachtonim: kiu subtenas la partojn superan kaj malsuperan de la mono.
  • E-l Melech Neeman: Dio, Reĝo, Lojalulo, estas la epiteto en kiu estas asociitaj la vortoj de la sama radiko ‘Emunah’ kiu signifas «fidon».
  • E-loha signifas Dion kaj estas singolara formo de la antaŭa. Oni povas diri ke Li estis la 'E-loha de Abrahamo, la 'E-loha de Isaako, la 'E-loha de Jakobo. Tiu formo fariĝis nepropra kiam fariĝis komuna al popolo, ĉar se Dio estas «mia Dio», Li ne povus esti ankaŭ Dio de aliaulo. Ĝi devenas de ‘El’, la precipa diaĵo de la kanaananoj. Etimologie ĝi havas kunligojn, historiajn, geografiajn, prononcajn kaj radikajn kun la vorto ‘Allah’ (Eloha povas esti eldirita ‘Alah’). Allah estas la nomo per kiu arabaj kristanoj kaj islamanoj nomas Dion (Alaho).
  • E-lohei Israel: Dio de Izraelo.
  • E-lohim signifas Diojn, pluralo de E-loha (Dio), estas probabla restaĵo de politeistaj religioj de la Kanaana kaj restinta ĉe hebreoj de la norda izraela regno. La hebrea ordono hyeh lecha elohim acherim al panay estas tradukita, kaj estis ĉiam interpretita kaj sentita, «Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi».
  • Emet, Vero, estas ofte uzata kune kun E-lokim en la signifo de «Dio estas vera», sed estas ankaŭ tradukita per «Dio estas Vero».
  • Goalenu: Nia Elaĉentanto/Nia Liberiganto.
  • HaKadosh BaruchHu: la Sanktulo kaj Benito, aŭ La Sanktulo, Benita Li estu.
  • Iah estas mallongigo de la Tetrgramo: estas skribite ke tiu nomo estas kompleta.
  • Kedosh Israel: Sanktulo de Izraelo.
  • Kol signifas la Tuto, la pleneco de la Esto.
  • Melekh Ha-'Olam: Reĝo de la mono sed intencita kiel Eternulo
  • Melekh Chay veQayam: Reĝo vivanta kaj ekzistanta.
  • Melekh Malkhei: Reĝo de la Reĝoj. Plue Melekh Malkhei Melakhim, Reĝo de la reĝoj de la reĝoj.
  • Makom, loko, indikas ke la Sinjoro estas la loko de ĉio.
  • Moshi'einu: Nia Savanto.
  • Norà: Terorulo.
  • Norà tehillot: tro terura por akcepti laŭdon.
  • Pashtut, la Sinpleco, indikas ankaŭ la flankon pli puran kaj simplan kiam la homo ligiĝas al Dio per la fido.
  • RachamananHarachaman: hebree kaj aramee signifas «La Plejklementan» aŭ «la Plejmizerikordan».
  • Ribbon 'almin: Sinjoro de la monoj.
  • Ribbon Kol-hamma'asim: Mastro de ĉiuj aferoj.
  • Ribbonò shel 'Olam: Mastro de la mono.
  • Setima 'al kol-setimin: Kaŝisto de la kaŝistoj.
  • Shadday'El Shaddai antikva nomo de la Patriarka epoko[5] kaj kutime intencita «Ĉiopova». Necertas ĝia signifo: iuj en ĝi perceptas «Kiu diris sufiĉe la Sian monon; aliaj ĝin vidas kiel akrostikon. La nomo Shadday estas ofte asociita al mencio pri la Dia Mizerikordo tiel ke la kompleta esprimo estas E-l Shadday.
  • Ankaŭ Shabbat kaj Shalom, Sabato kaj Paco, enkalkuliĝas inter la nomoj de Dio.
  • Shekhinah: estas termino kiu indikas aspekton, nome la Dia Ĉeesto, kiu okaziĝas aparte en la Templo, pliprecize en la Tabernakolo, de Jerusaslemo.
  • Sibbat hasibbot: Tiu el kiu originas ĉiuj efikoj.
  • Zaddik signifas La Justulo estas la fundamento de la mono: ĝi referencas kaj al la Sinjoro kaj al iuj homoj.
  • Zore'a zedaqot: Semanto de justeco.
  • Zurì veGoalì: Mia riĉo kaj mia eleĉentinto.
  • ... (La listo, sendube, povas etendiĝi laŭvole. Oni diras ke hebreaj spiritaj majstroj engutas ke la tuta Torao mem estas dia nomo).

El la Malnova Testamento[redakti]

Eupn.jpg

(Legita laŭ la hebrea maniero, ĝenerale)

La termino «Sinjoro» en la Malnova Testamento:

  • referencas al Dio mem (Adonai);
Aŭskultu, Izraelo (hebree: Shema, Israel), la Sinjoro estas nia Dio, la Sinjoro estas unika (Readmonon 6,4-9; 11, 13-21 kaj Nombroj 15, 37-41)
  • estas la Sinjoro mem kiu sin difinas en la unua el la ordonoj skribitaj de Moseo
Mi estas la Sinjoro via Dio (Readmono 5,6)}}

Sinjoro de la taĉmentoj

Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. (Samuel 17,45)

El la Nova Testamento[redakti]

Pencil2.jpg

La termino «Sinjoro» en la Nova Testamento: Multfojojn ĝi referencas al Dio kaj estas tradukita per Sinjoro ankaŭ la κύριος.[6]. Kaj, en la optiko triunueca de la Nova Testamento, la termino «Dio» estas referencata al Dio Patro.

  • aparta gravo akiras kiam oni referencas al la persono de la Filo, nome Jesuo Kristo, la dua persono de Sanktega Triunuo. Ekzemploj pri la uzo de la signifa vorto «Sinjoro» troviĝas:

“Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?}”

~ [[Elizabeta al Maria, patrino de Jesuo, en la Evangelio de Luko 1,43]]


Okazas precipe en la leteroj de Paŭlo el Tarso ke eblas trovi la plej eksplicitajn referencojn al Jesuo kiel al Sinjoro; ekzemplo estu la komenco de la Epistolo al la Filipianoj, en la fama «himno de la humiliga seniĝo»: ... kaj ĉiu lango konfesu, ke “Jesuo Kristo estas Sinjoro”, al la gloro de Dio, la Patro.. (2,11)

En tiu teksto oni konstatas ankaŭ la dimension de la «Filo kiel Sinjoro» en kadro triunua. Interesas la komparo kun teksto de Sankta Klemento la 1-a [7] kie - en epoko en kiu la teologio pri dogmo estis ankoraŭ en fluida fazo evolua - la titolo «Sinjoro» estas atribuata, laŭ la malnovatestamenta tradicio, al la Patro. Ho Sinjoro kaj nia Dio, ni Vin dankas per la granda sacerdoto kaj protektanto de niaj animoj Jesuo Kristo, per kiu estu al vi la gloro kaj la grandeco, nun kaj de generacio al generacio kaj en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen“. (Letero al la Korintanoj, ĉapitro 59)

Fonto fundamenta, ĉi rilate, por ĉiuj kristanaj konfesioj, estis kaj estas la verkoj de Pseŭdo-Dionizo la Arepagano. Ili estas (sed precipe interesis 'De Divinis Nominibus, Pri la diaj nomoj):

  • De coelesti hierarchia
  • De ecclesiastica hierarchia
  • De divinis nominibus
  • De mystica theologia

Elsa[redakti]

4qo.jpg

Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elsa Fornero, kiu estas simple pluralo de Alaho kun fuŝa prononco. Ĝi rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mono. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.[8]

Elohim[redakti]

"Kaj Elohim kreis Adam" de William Blake.

Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, Elohim (hebrelitere אֱלהִים) estas maskla pluralo de la vorto indikanta la diecon, pli korekte signifanta “tiujn kiuj venis el la ĉielo”. Ĝi estis semantike interpretita de la bibliaj verkistoj kaj la hebrea tradicio kaj de la estontaj tradukistoj kiel “Dio”, kvankam gramatike signas la pluralon.

Ĝia etimologio pasas tra diversaj solvoj. Unu por la multaj: ĝi devenus el la radikoj "E-lhoa", kiu indikus “La Supero Esto, tiu kiu ekzistas ne bezonante je iu alia", nome “kiu ne estas generita sed havas la vivon en si mem”. Kelkaj, tamen, vidas en tiu interpreto de la etimologio iom tro intelektan kaj proponas “Kiu sentigas timon aŭ Tiu ĉe kiu la timanto povas trovi rifuĝon”...

Pri ĝia supervivo en kuntekstoj monoteismaj kiel iuj bibliaj oni proponas la jenajn hipotezojn: la unua opinias ke temas pri leksika restaĵo de eventuala prahebrea, aŭ sammedia, kulturo. E-lohim estus la pluralo de E-loha (oni vidu la sonan similon kun Alah kaj Allah nome Dio, antaŭe por la siriaj kristanoj kaj poste la islamanoj kaj kristanaj arablingvaj) kiu havas la komunan radikon “diecan” EL.

Alia ekspliko proponas specialan uzon de majesta pluralo latine: pluralis maiestatis celanta ekzalti eĉ pli kaj pli la diaĵon unusolan kaj unikan de la Sankta teksto, kaj do ne vere rilatas al pluaj personuloj. Sed, oni observas, ke la uzo de la pluralo majesta havas aŭtonoman originon en Okcidento.

En la Hebrea gramatiko troviĝas io simila en la uzo de intensivaj formoj en lingvo kiu ignoras ajnan formon de superlativo; sed lingvistoj informas ke tiu majesta pluralo estis tute ignorita de la biblia aŭ paralela literaturo.

Oni suspektigis ke sub tiuj pluraloj kaŝiĝas la provo komprenigi ke pluralo zorgas presenti Dion diversvizaĝan ĉar nenimaniere komplete priskribebla de la homa lingvaĵo. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.

Ekzistis, sed ĉe nur malmultaj, kristanoj, kiuj konfesante la dogmon de la Triunuo, trovis facilan argumenton por ĝin plifortigi: la biblia teksto parolus prurale pro tio ke en Dio kunekzistas tri diversaj personoj, nome la Patro, la Filo, kaj la Spirito. Tamen la pluralo ne kontraŭas certe la dogmon. Cetere en la Malnova Testamento aliaj pasaĵoj uzas la pluralon kiam oni atendus la singularan formon eĉ en pronomaj formoj.


"Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni. Genezo 1,26.

Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne” (Gn 3,22)

Oni en la listo de tiuj ekzemploj enmetas ankaŭ, sed ne tute prave, la epizodon de Genezo 18, kiam Abrahamo ricevis la viziton de la Eternulo (Gn 18): li vidis tri kaj ĉiam parolas singulare (skize: li rekontas tri kaj adoras unu).

Monoteismo juda profitas de la termino E-lohim (aŭ Elohim) por almemorigi realojn ege malsamajn inter si: la anĝelojn, ekzemple, de la Ĉiela Kortego (Psalmo 138,1); personulojn aktivajn aŭ menciatajn en la romana religia verko Ijobo 1,6; 29,1; 89,7). Kelkaj bibliistoj opinias konstatebla tiun penssistemon ankaŭ en tekstoj de la Nova Testamento, ekzemple en Hebreoj 1,5 kaj Apokalipso 22,8-9. Foje en la Biblio sinonimas Javeo kaj Anĝelo de Javeo.

Iuj studuloj pri antikvaj lingvoj opinias ke la uzo sendistinga de la sama termino por indiki sustancojn malsamajn naskiĝas el la fakto ke la semidaj lingvoj ne atingis tiam la precizecon de la greka kiu klare distingas, per diversaj terminoj, Anĝelon (Άγγελoς) el Dio (θεός).

Nombraj la pasaĵoj, en la Malnova Testamento, en kiuj ĉeestas la plurala formo (foje ankaŭ en la pronomo:

“Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni, […]Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni (Genezo 1,26; 3,22).

La hebrea monoteismo per la termino Elohim indikas figurojn tre malsamajn inter si: la anĝeloj de la Ĉiela Kortego (psalmo 138,1); kreitaj estaĵoj (Hebreoj 1,5) kaj identigitaj kiel filoj de Dio (Ijob 1,6; 29,1; 89,7); estaĵoj laŭnature ne diaj (Apokalipso 22,8/9). Iuj esploristoj pri antikvaj lingvoj imputas tiun uzon plursencan de Elohim al pli granda simpleco de hebrea lingvo ol tiu greka, ekzemple, - en kiu elstaras preciza distingo inter la termino Anĝelo (ἄγγελoς) kaj Dio (θεός) kvankam ili povas esti de la sama medio aŭ kortego.

En la Genezo Elohim oftas pli ol YHWH: 139 kazoj kontraŭ 118, 167 kontraŭ 143 se oni kalkulas ankaŭ la vortojn kombinitajn. Elohim prezidas aparte la kreadon de la mono.[9] Tamen en Levidoj ĝis preskaŭ malaperas.

Adonaj[redakti]

Ni ne forgesu noti ke Adonaj, hebree אֲדֹנָי, signifas "mia Sinjoro" aŭ "la Sinjoro", kaj estas unu el la plej disvastigitaj inter la prononcataj nomoj en la Biblio de la Dio de la Abrahamaj religioj: en la juda tradicio oni per ĝi anstataŭas dum la voĉlegado la Biblian Tetragramon, kiun oni pro respektego ne prononcas.

4rpn.jpg

Pro longtempa uzado tiakonteksta, la judoj evitas priparoli Dion ekster la legado de la Sankta Skribo uzante eĉ la vorton (Adonaj), kaj preferas uzi aliaj frazojn, kia HaŜem (השם = "La-Nomo").[10]

Kiam en la Biblio la masoretoj de la 8-a jarcento de nia erao ekuzis vokalajn diakritilojn, tiam al la konsonanta teksto per kiu la semidaj kulturoj skribis siajn lingvojn, ili aldonis al la Biblia Tetragramo יהוה (JHVH) la vokalojn de la vorto Adonaj’, por indiki ke oni ne prononcu la sanktegan nomon kaj diru anstataŭe "Adonaj". Rezultis la kombinaĵo יְהֹוָה (t.e., יהוה kun la vokalaj signoj de אֲדֹנָי). Pro miskompreno, oni pensis mezepoke ke oni devas elparoli la Biblian Tetragramon kiel "Jehova" (vidu Javeo).

En la Tanaĥo, la vorto אֲדֹנָי troviĝas 434 fojojn, dum la kombinaĵo יְהֹוָה aperas 6519 fojojn.[11]

Al la vorto hebrea אֲדֹנָי (Adonaj) korespondas la greka Κύριος (Kyrios), termino kiu ĝenerale aperas en la manuskriptoj de la traduko greka de la hebrea Biblio (la Septuaginto) reprezentante la Biblian Tetragramon de la teksto originala hebrea. Ankaŭ la Nova Testamento uzas la saman terminon por traduki citaĵojn el la Tanaĥo, kiuj entenas la Tetragramon.

Kiel אֲדֹנָי (Adonaj), tiel ankaŭ Κύριος (Kyrios) havas sencon, kiu ne nepre rigardas al la Dio de la Abrahamaj religioj. Indikas ĝenerale iun ajn, kiu havas potencon aŭ aŭtoritaton, kaj oni utiligas ĝin, kiel "Sinjoro" en Esperanto, kiel respektema maniero alparoli iun.[12] La Nova Testamento aplikas ĝin al Dio, Jesuo, kaj al multaj aliaj personoj kaj aferoj. Ĉu vi scias, kial?

Alláh-u-Abhá[redakti]

Durer Adam and Eve s.jpg

Alláh-u-Abhá (arabe : الله أبهى , "Dio, la Plej Glora") estas alvoko, kiu aludas al Bahá'u'lláh kaj al la islama koncepto de la "Plej Granda Nomo de Dio".

Tiu "Plej Granda Nomo" de Dio havas diversajn formojn bazitajn sur la araba vorto Bahá' , kiu signifas "Splendoron". Laŭ la Abjad-numeraloj ĝia valoro estas 9, kiu havas simbolan valoron en la Bahaa Kredo, kaj la Sanktaj Skriboj bahaaj indikas, ke tiu vorto estas la 100-a kaŝita nomo de Dio [13]. Oni povas legi en la 33-a noto de la "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) fragmenton de letero skribita je la nomo de Shoghi Effendi :

La "Plej Granda Nomo" estas la nomo de Bahá'u'lláh. Yá Bahá'u'l-Abhá estas alvoko, kies signifo estas : " O Vi, Gloro de la gloroj !". Alláh-u-Abhá estas salut-frazo, kies signifo estas : "Dio la Plej Glora". Ili ambaŭ aludas al Bahá'u'lláh. Per la "Plej Granda Nomo" oni komprenigas, ke Bahá'u'lláh aperis je la "Plej Granda Nomo de Dio" kaj estas la plej supera manifestiĝo de Dio.

La ripetado de tiu alvoko 95 fojojn ĉiutage [14] estas parto de la preĝoj bahaaj.

La bahaanoj uzas ĝin kiel salut-vortojn inter si [15].

Idista Dio[redakti]

1979.jpg

Prave estas dirite, ke Deo' esas la laborestro di Harry Belafonte.

DEO! Me dicas, DEO!
Jorno venas e me volas adhemirar.

Segune Esperantistoi Deo esis la unesma enkarnigo di L. L. Zamenhof, qua vivis de 6000 aK til 1844 pK.

Alie, Ronnie James Dio (1942 til 2010) esis Usana muzikisto, kantisto kae kompozisto, membro di bando Black Sabbath

Triunuo[redakti]

Bovoj2.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sankta Triunuo.

La Patro estas dio.

La Filo estas dio.

La Sankta Spirito estas dio.

Sed la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito estas la samo, ankaŭ se ili estas tri. Do, la rezulto de la "adicio" estas unu, Vi ne povas kompreni Dion se pensas pri la homoj, krome pri Zamenhof:

La kreinito de Esperanto estis homo.

La patro de Lidja Zamenhof estis homo.

La tradukinto de "Marta" estis homo.

Do, laŭ la ateisma logiko, Zamenhof estus ne unu homo sed tri homoj, sed, laŭ teologia vidpunkto, ni scias ke Li estis UNU.

Dio estas Patro KAJ Filo KAJ Sankta Spirito. Dio estas unu KAJ tria. Fakte, Dio ne estas homo: vi povas nur esti unu, tamen Dio, kiu estas supernatura, povas esti kaje tria.

Certe, vi ne volas kompreni la misterion de la nia kredo. Ne pensu ke la religion estas facila subjekto.... Kiel diris eminenta rusa profesoro pri teologio, "Sed prefere nun mi lasu la temon pri la Triunuo, ĉar pri ĝi preskaŭ ĉia eldiro estas hereza".

Ecoj de Dio[redakti]

1862 n.jpg

Fakte (t.e. laŭ la faktoj :-) la hebrea Eternulo estas iom komplika kazo: ekz-e, onidire li estas ĉioscia, ĉiopova kaj liaj decidoj restas senŝanĝaj; tamen en la Biblio Li ofte ne scias ion (ekz-e Li serĉas Adamon kaj Evan en Paradizo; aŭ Jesuo, kiu ne scias, kiu tuŝis lian veston, ktp); simile, Li devis adapti siajn decidojn cedante al la kapricaj judoj kiam tiuj ekvolas havi reĝon Tiuj atributoj signa la dian esencon kaj ne povas esti komunikitaj al la kreituloj ĉar ili farus ion simila al dio mem, do ili estas:

Neŝanĝebleco[redakti]

La neŝanĝebleco de Dio estas tiu karakterizo per kiu Dio, en Sia dia Esto kaj en Siaj perfektaĵoj, same kiel en Siaj proponoj kaj promesoj, ne estas submetita al ŝanĝo aŭ al iu ajn natura modifo. Tio ne signifas, tamen, ke ne estas movo en Dio. La Biblio parolas pri Liaj irrevenoj, kaŝiĝoj kaj reveliĝoj.

Kiam la Biblio asertas ke, en certaj cirkonstancoj Dio estis pentinta pri io, temas nur pri antropomorfismo, pri homa esprimmaniero.

Oni vidu Malaĥi 3, 6: “6 Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.”; Epistolo de Jakobo 1, 17: “17 Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado”.

Sankteco[redakti]

La Kaabo estas pruvo ke Dio ludas ĵetkubojn

La sankteco de Dio estas tiu dia perfekteco per kiu Li absolute diferencas el ĉiuj kreituloj kaj estas ekzaltata super ili pro sia senfina sankteco. Vidu. Eliro 15, 11, kaj Jesaja 57, 15. Tiu atributoj konsciigas ankaŭ ke Dio estas imuna de ĉiu morala malpuro aŭ peko kaj do morale perfekta. Antaŭ Dio la homa estuloj konscias pri sia peko kie estas aludate en Ijob 34, 10, kaj en Jesaja 6. 5 kaj en Ĥabakuk 1, 13.

Saĝo[redakti]

Kiam Dio antaŭfiksas realigi determinitajn objektivojn tiuj estas selektitaj ĉiam kun saĝo, kiel samtiome saĝaj estas la elektoj kiujn Li plenumas pri la iloj taŭgaj al la celo. La lasta celo pro kiu Dio efektivigas ĉiun aĵon estas ĉiam sia gloro.

”24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj. (Psalmo 104, 24)”. ”(Danielo 2, 20-21) 20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto; 21 Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj. ”(Epistolo al la romanoj” 11, 33). 33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Simpleco[redakti]

ThinkerToilet.jpg

La dia simpleco estas tiu karakterizo per kiu Dio ne estas kunmetita el pluraj partoj, kiel en la homa estulo animo kaj korpo. Pro la sama motivo Dio ne estas submetebla al divido. La tri personoj, kaze de la kristana Dio, de la Triunuo, ne estas partoj Lin konsistigantaj, sed la tuta esto de Dio ĉeestas en ĉiu persono: el tio la kristana teologio deduktas ke Dio kaj Liaj atributoj estas unuo, kaj ke Li estas vivo, lumo, amo, justeco, vero kaj tiel plu.

Ĉionscieco[redakti]

La ĈionsciecoĈioscieco (aŭ ĉionscia vidpunkto), estas la kapablo scii ĉion. Estas atribuo propra de Dio en la abrahamaj religioj.

En literaturo la termino havas tute alian signifon: kiam la Evangelio konas ĉiujn pensojn de la roluloj kaj okazojn de la historio (eĉ pasintaj, estontaj aŭ nur eblaj) estas konata kiel ĉi.

Vigleco[redakti]

Inteligentaj Respondoj.jpg

- Ĉu Dio estas ĉiopova?
- Jes, sed diablo estas pli vigla.

Severeco[redakti]

Oni devas defendi Dion kontraŭ malkreduloj!

Estas mensogo, kredi ke Dio ne zorgas pri malgrandaj pekoj, kaj ke infero estas rezervita nur por „malbonaj homoj." Ĉiuj pekoj separas nin de Dio, eĉ „malgranda pia mensogo”. Ĉiu senescepte pekis, kaj neniu estas sufiĉe bona por enveni en ĉielon per sia propra forto (Romanoj 3:23). Eniri en ĉielon ne konsistas en tio, ĉu nia boneco superas nian malbonecon; tiu ĉi argumento nenion signifas. „Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco." (Romanoj 11:6). Ni povas fari nenion, por akiri nian vojon al ĉielo (Nenio 3:5).

"Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras" (Mateo 7:13). Eĉ se ĉiuj ĉirkaŭ vi vivas en peko, kaj kredado je Dio ne estas populara, Dio ne pardonos tion. „En kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mono, laŭ la estro de la potenco de la aero (Satano), de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo" (Pedofilio 2:2).

Bibliaj atributoj de Dio[redakti]

La bibliaj atributoj de Dio koneblas per la revelacio kiuj laŭ kristanismo kaj judismo [16] estas registritaj en la juda-kristana Biblio kaj eltireblas el la nomoj mem uzataj por difini Dion.

La kristana teologio distingas inter atributoj nekomunikeblaj, nome karakterizoj de la dia esenco kiuj apartenas al li ekskluzivmaniere, kaj atributoj komunikeblaj , nome tiuj liaj karakterizoj kiujn Dio apartenigi al la homo – kiun la kristana kaj juda kredokonfesoj konsideras kreita laŭbilde de Dio (Gn 1, 27).

Atributoj komunikeblaj[redakti]

La komunikeblaj atributoj de Dio estas tiuj karakterizoj kiuj trovas kelkajn similecojn en la homa kreitulo. Kio, tamen, eblas trovi en la homo estas limigita kaj malpli perfekta, dum en Dio tiuj karakterizoj estas senlimaj kaj perfektaj.

Evemerismo[redakti]

Evemerismo[17]Eŭhemerismo estas teorio devena el Evemero, laŭ kiu la dioj estis veraj historiaj roluloj kiuj diiĝis post sia morto.

Mia .jpg

Tiu teorio, kiu indikas, ke mitoj estas el historia kaj socia deveno estus akceptita de la filozofo David Hume kaj de Voltaire, kiu verkis Dialogojn kun Evemero, kies verko fakte perdiĝis kaj estas konatu nur pere de komentistoj (kiaj Diodoro Sicila).

Encikliko[redakti]

4111.jpg

Pri Dio papo verkis enciklikon.

Konstanta revelacio[redakti]

La konstanta revelacio estas la teologia koncepto laŭ kiu Dio konstante revelacias instruojn kaj ordonojn al la homaro. Ĉe la sino de Kristanismo, ĉi koncepto estas precipe trovata en la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mormonoj) kaj la Kvakeroj. Ekster kristanismo, ĝi troviĝas en kelkaj instruoj de taoismo kaj Bahaismo por kiu la revelacio estas progresiva.

Ŝanĝanta Opinio[redakti]

Dio estas neŝanĝebla, kaj Li mem neniam ŝanĝiĝas; tio ankaŭ signifas, ke Dio estas tute fidinda kaj nemensoganta (Malaĥi 3:6; Nombroj 23:19; Psalmo 102:26,27). Sed eblas ke Dio fojfoje ŝanĝas siajn opiniojn, ĉu? Laŭ la islamanoj Dio jes estas absolute libera, kaj ajnmomente povas ŝanĝi siajn decidojn (eĉ malgraŭ pli fruaj intencoj). Fakte, ankaŭ la Malnova testamento atestas pri tiaj ŝanĝoj en la Diaj planoj:

-- Unue monokreo;

-- poste la decido pri la plej genocida diluvo por ekstermi la homaron;

-- poste tamen kompato por la familio de Noa;

-- poste eĉ korfavora promeso ne plu ekstermi per la akvo (el la Apokalipso oni poste lernis, ke la definitiva maniero por ekstermi la homaron estos per la fajro).

Nu, fakte la ideo ke Dio estas ĉioscia estas elpensaĵo de la grekoj. En Biblio ties Dio povas ion forgesi, aŭ ŝanĝi la opinion aŭ sian decembron; la Biblia Dio fakte similas ordinaran Orientan tiranon, kiu ofte havas subitajn kapricojn, jen kruelajn, jen korfavorajn. Tia Dio estas pli komprenebla kaj sklave adorebla.

Diluvo.png

Referencoj[redakti]

  1. Kompetentuloj precizigus ke ĝi kuŝas en la “Dua Jesaja” ĉar en tiu libro intervenis pluraj manoj kaj tiu ĉapitro troviĝas en zono ne origina.
  2. La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne
  3. La julia numero de "Heroldo de Esperanto" (2310) survojas al sia abonantaro, akurate kiel kutime.
  4. Pri la «Sinjoro de la armeoj» poetas la psalmo 23: «... la Sinjoro forta kaj potenca, la Sinjoro potenca en batalo. [...] Kiu estas tiu reĝo de la gloro? La Sinjoro de la armeoj». La esprimo, fakte, estas uzata ankaŭ de Hanna, la malfekunda generonta Samuelon, petanta filon. Ĉar la esprimo, senigita el sia antropologia origino, ŝajnas bildigi Dion perforta, oni provis traduke interpreti per «Dio arbitracianto de la militoj, kaj la traduko al la itala de la liturgia Sanctus oni rifuĝiĝis en «Dio dell’universo» (Dio de la universo).
  5. DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
  6. Ni esperas, ke vi, via familio kaj proksimuloj fartas bone.
  7. Ridi eble estas plej bona kuracilo
  8. Alia interpreto de tiu pluralo, kiu en la Biblio aperas en la unua mencio pri Dio, estas: ĝi estas restaĵo de antaŭ politeismo de la popolo, kiu intertempe pasadis al monoteismo konservante la antaŭan lingvaĵon. (Dictionary of the Bible.John L. Mc Kenzie, the Bruce Publishing Company, New Jork)
  9. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado.
  10. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio
  11. Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
  12. Hodiaŭ ni skribas al vi kun granda ĝojo, invitante vin aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
  13. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.
  14. 'Hi(sorry for not writing in Esperanto)
  15. La verda naturista semajno atendas gastojn plur-lingvajn
  16. En tiu juĝo eniras certe ankaŭ la la islama teologio, kaj ne nur
  17. laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: [1]