Edzo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas"

~ Zamenhof pri edzeco

"La femini batas su per proximeskar su di me"

~ idisto pri alia afero
1334575115250.jpg

"Edziĝinta viro povas fari, kion li volas, se lia edzino permesas tion"

~ Georg Bernard Shaw

"Kiam vi ĉesos ofendigi min kaj minaci al mi?"

~ Edzo pri edzino

" Laŭ katolika instruo gejoj estas kvazaŭ malsanuloj, al kiuj oni helpu mizerikorde"

~ Taksiisto pri gejedzoj

"Se ĉiuj artikoloj de Vikipedio estus tiel bonaj kiel viaj, kun tiel bonaj referencoj kaj fontindikoj, la esperantlingva vikipedio estus majstroverko"

~ Vikipediisto pri aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Tio ĉi estas MULTE PLI BONA OL NENIO"

~ Bofilo
328 n.jpg
Mi a.jpg
Kjk .jpg
Artikolo surbaze de prelego en la 1-a irana E-kongreso far SH. Ahmadnia en 25a de aprilo 2014, Tehrano, Irano

Edzo estas pendaĵo de edzino, kiun ŝi utilas por akiri monon. Edziĝintaj viroj vivas pli longe ol fraŭloj. Sed plimulto da edziĝintoj preferus morti. Ekzemple, nur edziĝinte mi komprenis, kio estas feliĉo, sed... jam estis tro malfrue.

Edzo estas viroj ricevontaj fitraktojn, tio estas, ili estas disigataj de siaj geamikoj kaj gefamilianoj, forpelataj de siaj dormoĉambroj, devigataj subteni parasitinojn dumvive, kaj, je miloj da kazoj, ili fariĝas viktimoj de falsaj denuncoj, kiuj eĉ pliigas la apartigon disde siaj gefiloj, aŭ, estigas sian enprizonigon (kio, kromdirite, tute ne gravas al la feministoj).

Virino dum 10 jaroj penegas por ŝanĝi la kutimojn kaj trajtojn de karaktero de sia edzo, kaj poste plendas, ke li ne plu estas tiu homo, al kiu ŝi edziniĝis antaŭ 10 jaroj...

Webl1187.jpg
Jes,.jpg
Edzo.jpg
Jen.jpg

Neniam tro ĝentila[redakti]

0334 n.jpg

Unua ŝtipkapulino: Sciu ke mia edzo estas treege ĝentila. Li ĉiam donas al mi ĉion kion mi petas de li.
Dua ŝtipkapulino: Ho, vi estas tro idiota. Tio nur pruvas ke vi ne petas de li sufiĉe!

Donaĵo[redakti]

Edzo aĉetas nilonajn ŝtrumpojn kaj petas al vendisto:
- Bonvolu pakigi por donaco.
- Ĉu vi surprizigos vian edzinon?
- Jes. Estos granda surprizo. Ŝi atendas peltan korsaĵon!

MALBONSORTA edzo[redakti]

Sinjoro Klein babilas kun amikoj: —Jes, vere mi estas tre malbonsorta kompare kun mia edzino. Antaŭ unu semajno, ŝi trovis dum mia foresto altvaloran braceleton, kiu vere mirinde kaj tute hazarde adaptiĝas al ŝia mezuro. Pasintan semajnon, ŝi gajnis en loterio belegan pelton, ankaŭ plene laŭmezure. Tamen, reveninte de mia vojaĝo, mi trovis sub la lito pantoflojn, kiuj estis tro grandaj!

Ews1.jpg

Pravo[redakti]

Kiu ne pravas kaj cedas, estas saĝa. Kiu cedas kaj pravas, estas edziĝinta. La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.

3795.jpg

Demando[redakti]

Bo.jpg

Kiam edzo promenas sola en la parko kaj laŭte esprimas opinion dum neniu alia aŭdas lin --ĉu ankaŭ tiam li eraras?

KLARVIDA EDZO[redakti]

Ŝi — Mi estas certa, ke mi ankoraŭ forgesis aĉeti ion.

Li. — Jes, mi tion opinias ankaŭ.

Ŝi. — Kiel vi povas scii tion ?

Li. — Estas ankoraŭ mono en via monuio

LA BONA SOLVO[redakti]

La E d z o : Vi certe ne povas iu en la teatron kun tiu malnova robo.

La edzino (esperplene) : Ne. kara mia. tute ne.

La e d z o : Mi ankaŭ pensis, kaj tial mi aĉetis nur unu bileton

Io[redakti]

Sino. Trippler Mia edzo estas treege nezorga.

Sino. Rippler —Kiel?

Sino. T.—Nu, li opiniis ke la materialo por mia nova jupo estas kulovualo kaj li alnajletis ĝin al la fenestroj.

ZORGOPLENA EDZO[redakti]

Du geedzoj forkuras el sia brulanta domo. Subite la edzo diras: Bona Dio, Mario, atendu, mi tuj revenas, mi forgesis estingi la elektran lumon.

Anekdoto[redakti]

Edzo : “Ĉu vi povas diveni, de kie mi venis ?”

Edzino : “Mi povas ! Sed daŭrigu vian rakonton.”

Alia[redakti]

Edzo : “Kion vi farus, se mi mortus ?”

Edzino : “Por kio vi havas preferon, cindrigo aŭ enterigo ?”

Tria[redakti]

Edzo (antaŭ haĝo de simioj): “Parencoj viaj, ĉu ne ?”

Edzino (dolĉe): “Jes. Boparencoj.”

Sen titolo[redakti]

Edzo. — Kia stranga ideo, karulino, prepari pomtorton kun bulbosaŭco ?!

4w41.jpg

Juna edzino. — Mi diros al ci, jen, mi turnis du paĝojn en unu fojo de mia kuirlibro, kaj mi rimarkis tion tro malfrue.

Alie[redakti]

Edzo (aŭdante ŝtelistojn) : “Silentu ! Tuj okazos batalo inter cerboj.”

Edzino : “Kiel kuraĝa vi estas, mia kara, iri sen armiloj.”

Trie[redakti]

Edzo : “Kial vi tiel koleras kontraŭ la kuracisto ?”

Edzino : “Mi diris al li, ke mi estas tre laca, kaj li nur esploris mian langon.”

A N TA Ŭ Z O R G E[redakti]

La e d z o : Mi bavas biletojn por la teatro.

Sinjorino : Ha ! Tre bone. Mi tuj komencos vesti min.

La e d z o : Bonege. La prezentado komenciĝos morgaŭ je la 8a.

Amanta edzo[redakti]

54 .jpg

Malriĉulo gastis dum kelkaj tagoj ĉe riĉa malproksima parenco. Tiam tro tedis la afero al la riĉula edzino kaj ŝi diris al la gasto: "Mi ege miras pro tio, ke vi ne sopiras je via edzino, kiu restis sola hejme."

Ekbrilis la okuloj de la malriĉa gasto kaj li respondis: "Vi bele parolis. Mi tuj sendos al ŝi telegramon kaj invitos ankaŭ ŝin."

EDZO KAJ EDZINAMIKINO[redakti]

La amikino. — Nu, Sinjoro, vi forvojaĝos sen via edzino ?

La edzo. — Jes, kara Sinjorino ; mi ekfaros vojaĝon porplezuran.

Akurateco[redakti]

3353 n.jpg

Mia edzo estas tre akurata: ĉiun vesperon, je la dek-oka kaj dek kvin minutoj li telefonas al mi por diri, ke li malfruos.

INTER EDZOJ[redakti]

S-ro Brown : Via edzino estas blonda, ĉu ne?

S-ro Smith : Pri tio mi ne estas tre certa, ĉar hodiaŭ posttagmeze ŝi iris al la Instituto pri beleco.

Vortludo[redakti]

La edzo diris, la edzino estas maldiligenta.

La edzo, diris la edzino, estas maldiligenta.

Kreditkarto[redakti]

Jozefino kaj Lio tagmanĝas kune, diskutante pri tio kaj alio.

Jozefino: Mia edzo aĉetis por mi novan kreditkarton. Ĝi estas el titano.

Lio: Ĉu titano? Kial titano?

Jozefino: Ĉar la plastaj kartoj daŭre rapide eluziĝis....

Persistemo[redakti]

— Edzo : Jam de du jaroj mi ne plu parolis al mia edzino.

42yi.jpg

— Amiko : Kial ?

— Edzo : Por ne interrompi ŝin.

Virino kaj edzo[redakti]

Kion faru virino, kiam ŝia edzo kuras zigzage en la korto?

Ŝi plu pafadu.

Serioze[redakti]

Virino devas servi kaj estimi sian edzon kiel sian sinjoron kaj mastron・ Virino estas farita nur por obei kaj servi. Eĉ se ŝia edzo furiozigas, ŝi devas tamen obei lin. Virino devas suprenrigardi sian edzon, kiel Ĉielulon, ŝi devas ĉiam esti zorgema ne malplaĉi lin, por ke ŝi ne estu kondamnita de Ĉielulo. Ŝi devas neniam esti ĵaluza, eĉ se ŝia edzo estus malfidela, tamen ŝi neniam devas esti malbonvoleca kontraŭ li. Se li estus nefidela kaj adultema, tiam ŝi persvadu en trankvila kaj modesta maniero lin for de tia agoj. Neniam kontraŭdiru lin en kruda maniero.

Shi neniam iru ien ajn sen permeso de sia edzo. Virino ĉiam restu en hejmo kaj ne iru eksteren arbitre.

Kuirejo[redakti]

El kuirejo aŭdiĝas terura tintego. Edzino venas en loĝĉambron kaj diras trankvile al edzo: „Nenio okazis, nur tiu garnituro de kuirejvazaro, kiu havis 40 partojn ekde nun havas 180 partojn.“

Io ajn[redakti]

Unua Edzo— Mia edzino neniam estas feliĉa kiam mi estas nevidebla.

Dua Edzo— Nek mia edzino fidas al mi.

Qep .jpg

Iel[redakti]

Mortanta edzo en hospitala lito demandas sian edzinon: - Nia sepa infano ĉiam aspektis diferenca de la aliaj ses. Ĉu li havis alian patron? Lia edzino, plorante neregeble respondas: - Jes. Li demandas: - Kies ĝi estas? Lia edzino respondas: - Via!

CEDEMA EDZO[redakti]

Kion ci deziras por cia festo ?

— Mi estas vere nedecida !

— Bone ! Mi donas al ci unu jaron por pripensi !

Edziĝo.[redakti]

Casal.JPG

- Nu, kiamaniere tiu timemulo de Joĉjo sukcesis edziĝi?

- Simple... Kiam la fianĉino tion petis de li, li estis tiom senkuraĝiĝa, kaj ne sukcesis diri "ne"!

Alie[redakti]

– Kion vi faris antaŭ via edziĝo?

– Kion mi volis.

Fajro[redakti]

-Najbarino , ĉu vi aŭdis mortis la edzo de Roza.

-Ho ,tiun kvinan edzon!?

-Jes, tiun.Hierŭ oni kremigis lin.

-Ho,kia malfeliĉo . Iu ne povas trovi al si la edzon kaj tiu Rozita bruligas ilin kiel lignaĵoj!

Egoismo[redakti]

Edzo revenas hejmen kaj anoncas sian edzinon: "Mi faris vivasekuron por la kazo de mia morto."

Edzino (tre kolera): "Nature. vi ĉiam estis egoisto! Vin vi asekuris kaj min ne! Vi ĉiam pensas nur pri vi!"

EDZO KAJ POLICANO[redakti]

Edzo — Sinjor’ Policano, metu min en malliberejon.

POLICANO — Kial ?

EDZO — Mi ĵus frapis sur la kapon de mia edzino per fajroekscitilo.

POLICANO — Kaj vi mortigis ŝin.

Edzo — Tute ne ! kaj estas pro tio ke mi petas ke vi metu min en ŝirmejon.

Ne ŝanco[redakti]

Por pasigi la libertempon ni iros al Vichy... Mia edzo havas terurajn stomakdolorojn.

— Vi ja havas ŝanĉon!... Mia edzo « bedaŭrinde» bone fartas...

Mono[redakti]

Edzofd.gif

„Kial ne sufiĉas al vi mono por mastrumaĵo?“

„Stariĝu sur la pesilon kaj ekvidos.“

Danĝero[redakti]

Inter amikoj: „Kial vi estas tiel nervoza?“

„Mi gajnis 10 000 kronojn kaj timas diri tion al mia edzino, ke ŝi min ne suspektu, ke mi gajnis 20 000 kronojn.

Salajro[redakti]

180p.jpg

„Kiom vi donas al via edzino el via salajro?“

„Kaj se mi tion diros, ĉu vi ne diros al ŝi, kiom mi ricevas?“

Dankon[redakti]

„Al mia unua edzino mi estas dankema por kariero kaj al la kariero por mia dua edzino.“

Humoro[redakti]

Edzo: „Kion vi farus, se mi mortus?“

Edzino: „Por kio vi havas preferon, esti cindrigota aü enterigota?“

Alie[redakti]

Edzo (antaŭ kaĝo de simioj, serce): „Parencoj viaj, ĉu ne?“

Edzino (dolce): „Jes, boparencoj“.

DENOVE[redakti]

0262 n.jpg

Ebria edzo telefonas al sia edzino :

Venu reveni min hejmen!

Denove vi ebriiĝis . Kie vi estas?

Se mi tion scias mi ne telefonus al vi!

Loterio[redakti]

„Geedzeco estas kiel loterio“ opinias iu viro ĉe biero.

„Ho ne,“ diras la alia, „en loterio ekzistas ebleco gajni!“

Alie[redakti]

27 o.jpg

„Imagu, ke Franĉjo gajnis tri semajnojn post edziĝfesto en loterio 500 000 kronojn.“

„Ho, mi diris al li, ke kun la edziĝo li tiom ne hastu.“

Ŝlosilo de Feliĉo[redakti]

Inter kolegoj: „Ekde tiu tempo, kiam mi perdis ŝlosilon de kelo, ni tute ne kverelas kun la edzino.“

„Kaj ĉu via edzino ne koleras, ke vi perdis la ŝlosilon?“

„Mi ne scias, ŝi restis en la kelo.“

Aĝoj de edzo[redakti]

081201 eo kuko.jpg

Edzo diras matene al sia edzino: "Post razado mi sentas min dudekjara."
Je tio la edzino suspirinte respondas: "Estus pli bone se vi razus vin antaŭ nokto!"

Juneco[redakti]

Juna edzino sendas retmesaĝon al unu el siaj amikinoj: "Kara, vi ne povas imagi kiel forte amoras min mia edzo. Ni seksumadas ĉie en la hejmo— en la banejo, en la kuirejo sur la tablo, je la balkono, en la gastejo, eĉ kiam mi laboras per la komputil3^u )i apwmef 30498& &^me/lw owlj e'pjfow"

Manĝo[redakti]

Virino demandas al sia edzo, ĉu li deziras matenmanĝon. "Ĉu lardon kaj ovojn... rostpanon... pampelmuson? Ĉu eble kafon?" Li neas. "La Viagra malmalsatigas min."

Lunĉtempe ŝi demandas al li denove, ĉu li malsatas. "Ĉu ci volas, ke mi preparu supon... salaton... sandviĉon?" Li ne volas. "La Viagra... mi ne estas malsata."

Vespermanĝtempe ŝi ree demandas al li, ĉu li malsatas. "Ĉu vi deziras bifstekon... kolbason... picon?" Kaj denove li neas. "Nu," ŝi respondas, "bonvole forprenu vian korpon de sur la mia... mi malsategas!"

Plej moderne[redakti]

Mia edzo forkuris de mi; dum mi sidis ĉe la direktilo de nia aviadilo, li desaltis kun falŝirmilo.

Manoj[redakti]

Ni ĉiam tenas manojn. Se mi lasos ŝin, ŝi butikumas.

Ŝtelo[redakti]

Iu ŝtelis ĉiujn miajn kreditkartojn, sed mi ne raportos pri ĝi. La ŝtelisto elspezas malpli ol mia edzino!

BONA EDZO[redakti]

Kruko konstatas ke Lio, la sekretariino, mienas malgaje: Sed kio okazas al vi, Lio?

Lio estas perpleksa kaj senespera: Ve, mi ĵus renkontis viron kiun mi taksis ke estus bona edzo.

Kruko: Do?

Lio: Li jam estas!

Pasio[redakti]

Mi enamiĝis al la sama virino de 49 jaroj! Se mia edzino iam ekscios, ŝi mortigos min!

4210.jpg

Saĝa principo[redakti]

Iu ĵusa edziĝinto petas al sia direktoro plialtigon de salajro: Mi kuraĝas peti al vi plialtigon de salajro, ĉar mi edziĝis!

La direktoro per teknikaj terminoj respondas: Mi bedaŭras, sinjoro, sed mia firmo ne kutimas pagi damaĝmonon pro akcidentoj okazintaj ekster la negoco.

Ploro[redakti]

Mia edzino kaj mi reiris al la hotelo, kie ni pasigis nian geedziĝan nokton.

Nur ĉi-foje MI restis en la banĉambro kaj ploris.

1296716046564.png

Maljusteco[redakti]

Mi kuŝas surlite, mi legas gazeton, per unu okulo mi spektas matĉon, mi trinkas bieron, mi manĝetas sandviĉon, kaj per unu piedo mi karesas hundon. Subite eniras en la ĉambron la edzino kaj krias, ke mi tamen nenion faras!

Beleco[redakti]

3862 n.jpg

„En kiu gazeto ni povus trovi artikolon kun titolo ,Virino elĵetis edzon tra fenestro‘?“

„En gazeto: Pli bela loĝado.“

Deziro[redakti]

„Mi edziniĝis kun viro, kiun mi deziris. Ĉu povas esti iu pli feliĉa?“

„Jes, tiu, kiu edziniĝas kun tiu, kiun deziras ĉiuj aliaj.“

A fratino.gif

Konsolo[redakti]

Tombeja gardisto ĉe unu tombo vidas amare plorantan viron kaj provas konsoli lin: "Ne ploru tiel korŝire. Kiu estas enterigita ĉi tie? Ĉu via infano? Edzino? Amiko?" "Ne." singulte respondas la ploranto. "Ĉi tie kuŝas unua edzo de mia edzino. Ho, se li ne estus mortinta..."

Laŭdo bezonata[redakti]

La diablo tentas la edzojn!

Edzo rigardadas sin kvazaŭ nuda en la spegulo murmurante al la edzino:
- Mi sentas min malbela, dika, maljuna kaj forkunsumita. Mi bezonas laŭdon por levigi mian aŭtoestimon.
Kaj la komprenema edzino respondas:
- Via vidsentumo estas bonega, karulo!

Miopio[redakti]

— Kia miopulo fariĝis mia edzo! Hodiaŭ li jam trifoje kisis nian ĉambristinon anstataŭ mi!

Sentitole[redakti]

Edzo: “Ankoraŭ nova robo! kie mi trovos la monon ?”

Edzino : “Ho karulo, mi tute ne estas scivolema.”

Alie[redakti]

“Ĉu via edzo kutimas paroli al si mem, kiam li estas sola ?”

“Mi ne scias. Mi neniam estas kun li, kiam li estas sola.”

Due[redakti]

Kliento (kunsente) : “Mi tre bedaŭras sciiĝi pri via vidviniĝo. Sendube vi tre sentas la foreston de via edzo.”

Butikistino: “Ho jes, sinjoro, estas al mi tre strange trovi monon en la kaso.”

Trie[redakti]

“Ĉu via edzo ankoraŭ dietas laŭ mia preskribo ?”

“Tute ne, sinjoro. Li diras, ke li ne intencas sin mortigi per malsato nur por vivi kelkajn pluajn jarojn.”

Mi ne scias[redakti]

3954.jpg

Hieraŭ vespere mi diboĉis iomete kun la kompanoj. Mi promesis al la edzino esti hejme je noktomezo ... je la plej sankta ĵuro. La horoj pasis rapide, la biero bone glitis. Ĉirkaŭ je la matena tria, en la plej iluminita stato mi ekiris hejmen. Mi estis jam enflanke de la pordo, kiam en la antaŭĉambro la kukola horloĝo ekfunkciis kaj kukolis tri fojojn. Subite, ĉar mi sciis, ke la edzino supozeble vekiĝis, mi aldone kukolis naŭ fojojn. Mi vere fieris pri mi mem, ĉar mi trovis tiel rapidan kaj saĝan solvon eĉ ebrie por eviti eventualan kverelon. Sekvatage matene mia kara edzineto demandis, je kioma mi alvenis hejme, mi respondis, ke je a 12-a. Ŝi tute ne ŝajnis afliktita. Mi havas bonhancon! -- mi opiniis. Tamen ŝi rimarkis, ke ni devas akiri novan kukolan orloĝon... Mi demandis ŝin, kial? Ŝi respondis:- Hieraŭ nokte ĝi kukolis tri fojojn, poste ĝi diris "diable" kaj kukolis kvar fojojn, akrigis la gorĝon, ĝi kukolis denove tri fojojn, ĝi mallaŭte ridetis iomete, poste ĝi kukolis ankoraŭ dufoje kaj fine ĝi laŭte furzis.

Fido[redakti]

Ansera Familio.jpg

Direktoro: „Ĉu vi telefonis al mia edzino, ke ĉi vespere mi ne venos hejmen?“

„Jes.“

„Kion ŝi diris?“

„Ĉu ŝi povas fidi tion.“

Kvazaŭ[redakti]

Knabeto plendas al amiko: „Mia patrino krias je mi kvazaŭ mi estus ŝia edzo.“

Bonege[redakti]

Koleris edzo la edzinon ĉar ŝi nenion faris dum la tuta tago.

Wu50.jpg

-La tuta tago vi estas en la hejmo sed mi vidis nenion farinta! riproĉis li kolere .

-Vi estas tuta tago labranta ekster la domo sed mi ne vidas ke ni fariĝis riĉuloj!

Disputo[redakti]

Bluaj piloloj.jpg

Juna edzoparo akiris apartamenton. Ne tre vasta: kuirejeto kaj vivoĉambro. Ne tre bonstata: la plafono de la vivoĉambro malpuriĝis. Ili decidiĝas pri ĝia reŝmiro. "Mi, diras la junedzino, preferus ĝin oranĝkolora. -- Oranĝkolora! Tion vi ne pensas serioze. Kion dirus la vizitantoj?" Post du horoj da disputo kaj tra tagoj da paŭtado, la edzo cedas. "Nu, oranĝkolora ĝi estu! Finfine, vi havas pli da okazoj ĝin rigardi, ol mi..."

Sukceso[redakti]

Edzino riproĉas sian edzon: - Ci estas malsukcesulo, ci nenion salajras, ci nur manĝas, kiel besto, ci ekloĝis en mia domo kaj ne eliras! Krom ĉio mi devas kuŝi kun ci!

Edzo mirigite respondis: Ĉu ci, mia kara, nomas tion malsukcesulo?!!!

Malfruo[redakti]

Viroj foje okupiĝas pri kuirejo

Edzo revenas hejmen el la laborejo kun du horoj da malfruo.

- Kial vi revenas tiom malfrue?

- Pardonu min, miaj kolegoj forgesis veki min.

Tagmanĝo[redakti]

Viro fanfaronas inter amikoj: „Perfekte mi dresis la edzinon. Ĝuste je la dek dua devas esti tagmanĝo sur la tablo.“

„Kaj kiam vi malfruas?“

„Do mi estas sen tagmanĝo.“

Edzo kaj hundo[redakti]

9886 n.jpg

Edzino: Ĉesu diri "Jes amata" ĉiam, kiam la hundo bojas!

Senlima vanteco[redakti]

Du amikinoj konversacias pri intimaĵoj kaj unu diras la alian: Al mia edzo ĉio plaĉas ĉe mi: miaj jaroj, miaj vestoj, mia voĉo, mia figuro, miaj kapricoj... - Kaj al vi, kio plaĉas ĉe via edzo?-, respondas la alian.

- Lia bona gusto!-, replikas la unua senhezite kun granda fiero.

Lingvoj[redakti]

„Bedaŭrinde, ke mi ne scipovas iun fremdan lingvon.“

„Kial?“

„Vi vidus, kion ĉion mi tiam dirus al mia edzino!“

Vespermanĝo[redakti]

Pasintnokte mia edzo kaj mi vespermanĝis en kandela lumo.

-Kaj kio okazis poste?

-Poste venis elektro.

PRIRABITA[redakti]

Viro alveninte hejmen nokte komencas senvestiĝi. Al la vekita edzino io ŝajnas suspektinde. Ŝi rimarkas:

-- Ĉu vi ne havas sur vi kalsonon?

La viro konsternite ekĝemas:

-- Ve al mi! Dio mia! Oni prirabis min!
Demandodepuloabb.jpg

Rajtoj[redakti]

Kompreneble, la edzoj "rajtas" profiti de la favoroj de iliaj edzinoj. Hodiaŭ por ni estas memkompreneble, ke eble ili ne scias taŭge karesi ilin, eble ili ĝuas tro rapide, sed la inoj tamen devas obei. La edzinoj devas deziri la edzojn, sed nur ili.

Prikonsidero[redakti]

Edziĝinta viro povas forgesi siajn erarojn. Estas tute senutile, ke du personoj memoru ilin.

Denaska.jpg

Donaco[redakti]

Virino en vendejo: „Mi bezonas iun donacon por mia edzo, sed ĝi estu malmultekosta kaj mi povu uzi ĝin.“

Alie[redakti]

Kion mi donacos al mia edzo okaze de Kristnasko ? Mi vane cerbumas. Li bezonas nenion, li ja fortunege lotis, kiam ni geedziĝis.

Komparo[redakti]

Nova familio ekloĝis en la najbara domo, kaj najbarino tre interesiĝis pri ĝi.
“Ili ŝajne vivas en tre bona harmonio,” ŝi raportas al sia edzo. “Li kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol li foriras, kaj de la strato li mansignas al ŝi; kial vi ne faras tion?”
“Dio mia,” embarasite defendas sin la edzo, “mi ja ankoraŭ eĉ ne konas tiun virinon.”

Krokodila edzo

Alie[redakti]

Du sinjorinoj parolas:

- Ĉiuj viroj estas samaj.

- Malvero! Mia edzo estas plej malbona.

Venĝo[redakti]

Virina voĉo altelefonas ĵurnalan oficejon: “Mi petas, aperigu la mort-anoncon de mia edzo en via morgaŭa ĵurnalo.”
“Bone. Kiam li mortis?” demandas la oficisto.
“Li mortos morgaŭ. Mi ĵus ekvidis lin, kiam li kisas sian sekretariinon.”

Filo.100.jpg

Medikamento[redakti]

Edzo rakontas:

-Mi hodiaŭ tegmenton riparis, plafonon farbis, remizon purigis kaj ĝardenon ordigis!

- Mirinde, kara... nur mi opiniis, ke VIAGRA iel aliel devas efiki...

Ĵuveloj[redakti]

3381 n.jpg

ANTAŬ MAGAZENO DE JUVELISTO

La edzino: Rigardu tiujn çi juvelojn. Kiaj briloj, kia fajreco! Ili preskaû suferigas la okulojn ...

La edzo: Vi estas prava; ni do foriru.

Decido[redakti]

Diras sinjoro Novák: „Mi havas neniujn problemojn pri mia libertempo. Kiam mi iros, fiksos la estro. Kien mi iros, fiksos mia edzino. Por mi restas nur decido, kie mi akiru monon por tio.“

Prahistorie[redakti]

Al flirtema diskovendisto la edzino riproĉis, ke laŭdire li denove delogis junulinon. Li provas senkulpigi sin:

— Vi ja scias, karulino, ke oni devas de tempo al tempo ŝanĝi la diskon.

— Bone, ekde morgaŭ mi ŝanĝos la nadlon.

SEVERA ADMONO[redakti]

EDZO.jpg

Perletere (letero estas prahistoria formo de e-mesaĝo) viro skribis (skribi estas primitiva formo de tajpado) al konatulo:

" Estimata sinjoro! Hodiaŭ mi eksciis, ke antaŭ nia geedziĝo vi ofte havis intimajn kontaktojn kun mia nova edzino. Mi petas, tre serioze ke vi estonte ne plu frekventadu nian hejmon"
"Estimata sinjoro! Mi informas vin, ke hodiaŭ mi ricevis vian, cirkuleron..."

Alia pratempa letero[redakti]

En la dua kongreso dro Z a m e n h o f rimarkigis , ke Klaus renkontis matene sian najbaron Stein: "Pri kio via edzino hieraŭvespere tiel kverelis?"

Stein: "Pro letero."

Klaus: "Ĉu vi forgesis forsendi ĝin?"

Stein: "Ne, mi forgesis detrui ĝin!"

Fido[redakti]

1upn.jpg

Novedzo fanfaronas en drinkejo: „Mi tre bone edziĝis. Mia edzino estas agrabla, saĝa kaj fidela al mi.“

Amikoj mokas lin: „Kiel vi povas scii tion?“

La novedzo: „Ja ŝi mem diris tion al mi.“

Inteligenteco[redakti]

„Kio okazis al viro, kies IQ ĵus malaltiĝis je 60%?“

„Lia edzino mortis.“

Filo.JPG

Detektivo[redakti]

Edzinita paro estis spektantaj televidan prezenton en kiu suspektema edzino dungis privatan detektivon por kaŝe sekvi ŝian edzon, kiun la virino suspektis estis malfidela al ŝi.

La spektanta edzo demandis al sia edzino, "Do, karulino, ĉu vi iam faru tiel, dungante privatan detektivon por sekvi min?"

"Nu, mi ne estus tiel scivolema pri la alia virino," respondis la edzino,"Mi pli interesiĝus lerni kion interesan ŝi trovis pri vi."

Edzoj[redakti]

4383.jpg

- Mi ekkonis mian edzinon nur kvin monatojn antaŭ nia geedziĝo.

- Mi ekkonis mian edzinon nur kvin tagojn post nia geedziĝo.

Forgesema edzo[redakti]

Sinjorino, kuirante, malkovras, ke mankas la sukero, kaj nepre ŝi bezonas ĝin. Do ŝi petis la edzon iri aĉeti. Kvankam la vendejo troviĝas proksime, li revenas nur post du horoj.

- Kio okazis, ke vi revenas tiel malfrue?

- Enirinte la vendejon mi tute forgesis, kion mi devas aĉeti. Mi devis trarigardi ĉiujn varojn por rememori. Kiam mi finfine atingis la sukeron, pasis jam du horoj.

Difino[redakti]

O1.jpg

— Kiu estas tiu bela knabino? Ŝi ne havas edzon, ĉu ne?

— Ne, … jam la trian fojon ne.

Parolrajto[redakti]

Vi havas, edzeto, tre malbonan kutimon: vi çiam pa-rolas en via dormo.

—Estas tre ĝuste. Mi ja ne povas paroli dum la tago.

3847.jpg

Vidpunktoj[redakti]

– Mia edzo, ju pli mi maljuniĝas, des pli li trovas min interesa.

Ho, li estas tre afabla!

– Ne, li estas arkeologo.

Frat.gif

Memoro[redakti]

Ĉu vi scias kiel neniam forgesi vian geedziĝ-datrevenon?

Ne. Tion mi ŝatus scii.

Facile. Restu fraŭlo!

Danĝero[redakti]

Af23e5 oaa.jpg

Geedzoj dormas profunde kiel senpekaj beboj, subite ĉirkaŭ je la tria horo matene aŭdiĝas sonoj for de la dormoĉambro. La virino surpriziĝas kaj diras:

- Ve ve ve, certe estas mia edzo!

La ulo staras kaj freneze saltas tra la fenestro kaj falas sur arbo. Post sekundoj li revenas kaj krias:

- Malĉastulino... mi estas via edzo!
- Do... kial vi saltis?

La edzo[redakti]

- Mi ĵus finis kalkuli niajn elspezojn monatajn: unu el ni devos rezigni manĝi.

Ebleco[redakti]

Grandamilito.jpg

„Ĉu vi povas iri sabate ien sola, sen edzino?“

„Jes, al la laborejo por superhore labori.“

Dubo[redakti]

5956 n.png

Knabo demandas: „Onklo, ĉu vi estas edziĝinta?

„Ne.“

„Kaj kiu diras al vi, kion vi faru?“

Lasta deziro[redakti]

Edzo sur sia mortolito alparolas la edzinon:

-- Karega, ĉu mi povas prezeti mian lastan deziron?
-- Evidente, diru!
-- Mi ŝatus, se post mia morto vi edziniĝus al mia pli aĝa frato.
-- Sed vi malamegas vian pli aĝan fraton!
-- Nu ja, ĝuste tial!

Vi ne[redakti]

Gratulon! Via edzino havas belan rideton

Iutage Desiderio revenis de la kuracisto al la edzino Adela kun la novaĵo, ke laŭ la kuracisto li havas 24 horojn da vivo. Li forviŝis la larmojn de sur la vizaĝo de la edzino, kaj li petis ŝin amori. La virino evidente ne protestis, kaj efektiviĝis pasia amorado. Ses horojn poste Desiderio iris al sia virineto, kaj li alparolis ŝin jene:

-- Karulineto, nun mi havas nur 18 horojn el mia vivo. Ĉu ni amoradus denove?

Adela evidente ne diris neon, kaj sekvis denove sovaĝa seksumado. Iom poste, kiam Desiderio prepariĝis ĝuste por enlitiĝi, li malkovris, ke li havas nur 8 horojn el la vivo. Li milde puŝetis la ŝultron de Adela dirante:

-- Karulineto! Mi petas vin! Nur unu fojon laste, antaŭ ol mi mortos!

Adela ne konstraŭstaris, kaj post la akto ŝi turnis sin al la alia flanko kaj endormiĝis. Sed en la kapo de Desiderio daŭre tiktakadis la horlogho: tik-tak-, tik-tak, kaj li turnadis senĉese maldorme, ĝis li havis nur 4 horojn el la vivo. Li milde frapetis la ŝultron de la edzino por veki ŝin.

-- Etulino mia, al mi restis nur kvar horoj! Ĉu ne eblus?...

Lia edzino abrupte eksidis, ŝi turnis sin kontraŭ li dirante:

-- Nu aŭskultu bone, Desiderio! Morgaŭ frue MI DEVOS vekiĝi! VI NE

DEVOS!!

Konscio[redakti]

35pn.jpg

Edzo kushas sur la kanapo post agrabla posttagmeza dormeto, kaj pensas: Jozefino baldaŭ hejmenvenos post longa labortago. Tiam ŝi rekte iros en la kuirejon, kaj preparos por ni bonan manĝon. Kaj dume, mi plu kuŝas sur la kanapo. Mi esperas ke ŝi ne faros tro da bruo....

Bone[redakti]

Edzo revenas hejmen kaj trovas sian nudan edzinon en lito!

"Kial vi estas nuda?", li demandas.

"Mi ne havas vestaĵojn!", ŝi respondas.

"Ĉu ne vestaĵojn?", la edzo demandas kaj malfermas la vestoŝranko, "rigaru tien: Flava robo, verda robo, saluton Carlo, ruĝa robo, ..."

Malflamigita[redakti]

Mary Pickford reveturis kun sia edzo Douglas Fairbanks al Ameriko el Eŭropo. Kunvojaĝanta iĉega Yankee ŝin rigardis persiste per ardaj rigadoj. Alproksimiĝante New-York la milionulo eluzis momenton, dum kiu ŝi troviĝis sola, montris al la giganta urbego kaj diris: „Ĉi tie mi naskiĝis, sinjorina moŝto!“

Mary Pickford lin rigardis kaj respondis „Kiel domaĝe!“.