Esperanto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png "This is Esperanto. If you do not understand, ask for translation."

~ Krokodilo pri Tiu cxi artikolo
Normalaj esperantistoj
87pn.jpg
1ypn.jpg

"Esperanto estas ridinda"

~ Guardian 31/10/2002, El Pais 10/11/2002, De Standaard 06/11/2002, La Repubblica 03/11/2002

"Esperanto is useless"

~ Remuŝ pri Esperanto

"yo no comprendjsko toddo, bat me stoj emparendo muchos lejjendo vois."

~ Stultulo pri Esperanto

"Espərantoŭ povəs esti viditə kjel la mäloŭ de la Bäskə."

~ Usonano pri Esperanto

"LA ANGLA estas la mondlingvo!!"

~ anglalingvano pri Esperanto

"En la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estonan lingvon de morgaŭ"

~ Zamenhof pri Esperanto

"Vere, ĉu ne? Esperanto estas la estonta tutmonda lingvo… kaj estonta ĉiam estos."

~ Kabeinto pri Esperanto

"Esperanto estas la plej facile forgesebla lingvo"

~ Tonyo del Barrio pri Esperanto

"Esperanto estas pli facile lernebla ol la angla"

~ Ĉiuj pri Esperanto

"くそー! 英語より悪いです。"

~ Japanoj pri Esperanto

"jIyajbe'"

~ Klingono pri Esperanto

"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"

~ Esperantisto pri Esperanto

" esperanto > personate > per sateno > persa etno > Nero petas > se ne patro > repo en S.A.T. > sapo teren > a-serpento"

~ Roboto pri Esperanto

"Jen mia regulo: Se mi neniam vidis vorton, ghi probable ne ekzistas"

~ Marko Rauhamaa pri Esperanta vortprovizo

"Esperanto esas internaciona aŭiliara linguo, l' 'avo' di Ido, olqua esis reformo ye 1907 de Delegitaro."

~ Ida vikipedio pri Esperanto

"Me non voli prenda partise in toti dis non-nesesarim bitri kontroverso."

~ Novialisto

"I've been learning Esperanto for a some time now, but I'm not ready to use it yet."

~ Super Mario pri Esperanto

"Mi lernas esperanto."

~ Komencanto pri Esperanto
Imav.jpg
Tiu ĉi trio jam de longe ne trovis ion manĝeblan, sed kial serĉu plu, kiu trovis Esperanton?
Rigormiena sektofondinto, ŝtona kaj malvarma

Esperanto (/ˌɛspəˈræntoʊ/ ), Esbo en la sveda, estas lingvo de iu sekreta internacia organizo. Ĝi estas lingvo sen kulturo kaj historio. Ĝi estas intence inventita lingvo, kiel la Klingona lingvo, sed sen kostumoj. Esperanto kiel internacia lingvo estas unu el tiuj evidentaj bonegaj ideoj kiuj funkcius bone se la homoj donus malgrandan penon hodiaŭ por ŝpari multe da mono kaj kapdoloron pli malfrue, simile al universala sanozorgo aŭ publika veturilaĵo.

36ww.jpg
36we.jpg
Resf.jpg
Szpe.jpg

Kio estas Esperanto[redakti]

0951 n.jpg

Karaj kamaradoj,

Se vi neniam aŭdis pri Esperanto, tio estas la kialo. Kaj kvankam obskura, Esperanto estas la plej sukcesa homfarita lingvo. La homo, en ĉi tiu kazo, Ledger Ludwik Zamenhof, inventis Esperanton en 1887 kiel neŭtralan tutmondan komunikilon. Sed Esperanto neniam populariĝis. Dum la angla venkis tra la mondo kaj svahila etendiĝis sur multe da Afriko, la populareco de Esperanto velkis ĝis la punkto ke ĝi ĉefe estis la afero de lingvistoj kaj stranguloj.

Sed, de nove, la leganto pardonu al mi ; laŭ mia malbona kutimo, mi parolas, kaj mi babilas, kaj mi rakontas pri diversaj temoj, forgesante ke la problemo kun Esperanto, kiel samopinias preskaŭ ĉiuj krom konvinkitaj esperantistoj, estas ke ĝi ne estas reala lingvo. Realaj lingvoj similas al marpoluritaj ŝtonoj, polurrigitaj ĝis glata beleckonkurso. Samtempe, ili estas kiel matura arbaro, kun multe da signifo sub la nova kreskaĵo ... Kiam ni parolas lingvon, ni kuniĝas kun riĉa kaj nemalhavebla pasinteco. Pro tio, spite al ĝia krokodileco, Esperanto ne sukcesis kiel aliaj modernaj projektoj ekde Arkimedo ĝis hodiaŭ: ĝi havas nenion el tiu gastema eĥo de la historio.

Nikolas Murray Butler diris[redakti]

Ni tre miras, ke por ekkoni la avantaĝojn de Esperanto necesas komparebleco kun alia fremda lingvo. Kaj en la hodiaŭaj cirkonstancoj la lernado de Esperanto apenaŭ povas esti kontentiga afero se oni ne ŝatas lerni la lingvon por paroli ĝin. En la supraj klasoj de mezlernejo la kondiĉoj por Esperanto kiel aldona fako estas tre favoraj: La lernantoj jam eklernis 1-2 fremdajn lingvojn kaj estas en aĝo en kiu ili ekinteresiĝas pri la mondo ekster la proksima ĉirkaŭaĵo.

Alia Esperanto[redakti]

Kaj nun, antaŭen !

Lasu min komenci per du antaŭrimarkoj:

  • Unue ni diru kelkajn vortojn al la membroj de l' elita legantaro.

Pri Esperanto[redakti]

Karaj amiketoj:

O6nn.jpg

Sendube la pli inteligentaj el vi ankaŭ scias, ke Pri Esperanto estas libro de Camille Aymonier, verkita en la franca lingvo. Esperantan tradukon faris R. Ferter (1913, 68 paĝoj). La libro diskutas kelkajn ŝanĝojn de Ido proponitajn.

Deveno[redakti]

JUNA LEGANTO

Ho ĉesu, ho ĉesu — mi mortas pro envio!

Estas vero ke Esperanto aperis ĉar junulo sentema estis vundita en sia koro pro la diverseco de la lingvoj, t.e. pro subjektiva kialo. Neniu transdonis mision al Zamenhof, krom li mem. Tiugrade, ne estas misio - nur temporaba tempopasigilo kiu fariĝas monda, kaj belega, afero.

Jen la temo de la proksima oratora konkurso por niaj gejunuloj.

Evoluismo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoevoluo de Esperanto.

Laŭ evoluismo (la plej moderna kaj racia vidpunkto) Esperanto estis kreita de Zamenhof, sed evoluis, nature kaj malrapide, el la prahindeŭropa lingvo. Per natura elekto, homoj nur povus elekti, nature, Esperanton kiel mondlingvon.

La tuja malapero de Esperanto[redakti]

La nombro de niaj anoj kreskas. Tamen... Nia kaso estas en danĝero grava!

Pro li fundamentalaj erraroj in li konstruktiono de Esp-o it existe por tiu linguo nulla salvationo possibila. Kay tio es un de l' faktores de su ínevitabila desaparitiono finala.

Konklude, laŭ mia sperto kaj miaj studoj, ples exkusar tiu lugubri prediction. Sed ne krede que noi exulta pro li fato quel atendas Esp-o. Si noi propagas Interlingvaon, it ne estas por mortar un odiatan inamikon. It vaos morir ankau sin nos. It estas juste tiu intima konviktiono pri li fato ínevitabila de Esp-o quiu incita nin perseverar in niaj efortioj. Noi volas esser pretaj por ofertar al mondo un plu bona solutiono. Si per tio noi sukcessas impedir li fiasko definitiva de l' idéo mundolinguala, noi vaos considerar nin quam plenmene rekompensataj por niaj grandaj sacrificioj kay li penibilaj luktoj kontra multaj adversarioj.

Demando[redakti]

Ĉu oni povas afirmi, ke esperanto ne ekzistas ?

Esperanto ekzistas, sed « afirmi » ne ekzistas.

Jam temp' estas[redakti]

Antaŭ longa tem po la stadio de eksperimento estas pasita. Per provoj plenaj kaj rigoraj en multaj landoj, en ĉiu sfero, Esperanto estas m ontriĝinta ilo perfekte taŭga por ĝia grava tasko.

Tasko tiel vasteetendanta, je ĝia plenumo tiel ŝarĝita je neimageblaj benoj por la ondo ke ni bone kun tremado devus ĝin pripensi.

Tasko kiu tamen estas la nia, inda niajn plej altajn talentajn kaj fortegajn laborojn.

Nomo de la lingvo[redakti]

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Plie, en Meksiklando oni diras ke estis ankaŭ terura novaĵo: la vorto esperanto devenis el kuniĝo de la tibeta vorto espekh ('gruntbovlana ŝtrumpeto') kaj la tamila vorto rantoo ('dolĉigita lakto'). Zamenhof entreprenis multe da vojaĝojn al Suda Azio kaj tre ŝatis iliajn piedvestaĵojn kaj trinkaĵojn. Tio nomo malhelpas la propagando de la lingvo.

Estas domaĝe ke[redakti]

Kiel scias ni ĉiuj, nur meze sukcesis la Movado dum la pli ol cent jaroj ekde sia naskiĝo. Ofte scivolas ni pri la kialo, kaj kiel aferojn ni povas progresigi pli rapide.

75pn.jpg

Ĉi-tiun problemon diskutis mi kun fama grafikartisto de Mongolio, Prof-o Loof Alirpa (tio estas ria angla kromnomo. Ria vera nomo estas OGALB Alirpa). Spertulo pri merkatado, reklamado de produktoj, nombroj de produktoj, ktp li estas. Sugestas li, ke unu grava problemo estas la nomo de la lingvo. Post multaj jaroj da ne tro profesia publika Informadiko , "Esperanto" nun havas guston da ia strangula, amatora, neniam sukcesa afero. (Spertis ni ĉiuj la respondon, "Ĉu ne tiu mortis je la 1930-oj/1940-oj/1950-oj/1960-oj?", ĉu ne?) Krome, en la Usono, al la vorto "Español" ĝi tro similas, do multaj ne komprenas, ke ĝi estas aparta lingvo.

Novajn nomojn ni do elserĉas por nia lingvo. Kelkaj sugestoj estis:

  • E++ (signifante "nova, plibonigita")
  • Alltalk(TM)
  • XanaTalk
  • New and Improved WorldSpeak
  • Langopax (aŭ Paxolang)
  • TruSpeak XJ
  • Lingo:3000 ("Lingo:2000" estas eksmoda)
  • Lexxon (enhavas duoblan-"X", tre internacia)
  • Worldish

kaj

  • (O) (bildeto de cirklo kun du duon-cirkloj, kaj elprononcita "Lingvo antaŭe konata kiel '"Esperanto'")

Diskutoj devos okazi ĉe la plej altaj niveloj de la Movado, helpe de Prof-o Alirpa.

Teda gramatika klarigo[redakti]

La sekvantan sciigon, kiu estas ekskluzive rezervita por nia elita legantaro, ni dankas al nesingarda trobabilemo de iu komitatano. Ni ne povas malkaŝi publike, per kiuj kondamnindaj, kvankam agrablaj rimedoj ni sukcesis paroligi la komitatanon, sed ni ne hezitas komuniki al niaj abonantoj la interesan novajon. Nur, ni insiste petas, ke niaj legantoj konsideru ĉi tiun komunikon kiel tute konfidencan kaj ne distrumpetu ĝin antaŭtempe. Jen:

4403.jpg

Kelkaj legantoj, eble, unuavide, miros pri la fakto, ke la lingvonomo "Esperanto" tute ne estas ANT vorto, kaj tial la rezistilo pri ANT + IST ne koncernas ĝin. Nur historie "Esperanto" rilatas al la participo "esperanto", sed ĝi nun simple ne estas tia vorto. Sekve la vorto "Esperantisto" estas tute ĝusta.

Utilo[redakti]

La vekita intereso estis granda en la mondo.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Utilo de Esperanto.

Demando: Kiam estos Esperanto mondlingvo? Respondo: Neniam. Esperanton lerni estas vana afero, ĉar en la mondo neniu parolas ĝin. Ankoraŭ la portugala lingvo estas pli multe parolata en Japanio, ol Esperanto.

Filozofio[redakti]

Post longa profunda pensado venis iu al jenaj konkludoj pri nia kara lingvo, nome:

1) Esperanto lingvo de ĉiu, do fakte de neniu.

2) Esperanto estis malgranda, estas malgranda kaj estos malgranda.

3) Esperanto estas lingvo sen socia pezo, sen ekonomia forto kaj sen politika potenco.

4) Esperanto ne bezonas neŭtralan fundamenton, sed tre bezonas realan fundamenton.

5) Esperanto estas hobia lingvo de malspertuloj kaj parte tempa lingvo de grizuloj kaj amatoroj.

6) Esperanto vere bezonas propran landon de 500 000 au' 1 000 000 homoj. Al tiu ĉi lando Esperanto estu la patra lingvo, la unua lingvo kaj la propra lingvo.

7) Esperanto ne forte staras sur reala popolo nacio, sed iel vivas en ia fantoma Esperantio.

Instruado[redakti]

Kurso pri esperanto devas esti senpaga. Se la persono aranĝanta kursojn pri esperanto instruas por kaj kun honorario, tiam — laŭ mia opinio — la propagando ĉesas esti ideo entuziasma kaj ideala, kio povas malutili al nia entrepreno. La ĉefaj kondiĉoj por kurso pri esperanto estas: ĝi estu senpaga, ĝi estu en Ĉambro de komunuma lernejo, ĝi estu amuze kaj pedadogie direktata!

W6nn.jpg

Celo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fina Venko.

La plej grava Ligo de Germanujo, kiu ampleksas ĉiujn gravajn asociojn de inĝenieroj kaj posedas ĉiujn grandajn firmojn de la elektroteknika fako, k.t.p., la Germana Ligo de sciencaj kaj teknikaj Asocioj intencas publikigi teknikan Revuon en Esperanto, kiam estos konstatita ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo.

Estas sciite, ke Esperanto ne estas nur simpla pontlingvo inter la popoloj, sed ĝi celas esti ankaŭ ligilo inter la koroj de la homoj de ĉiuj popoloj. Esperanto havas ian dolĉan energion, kiu influas nin esti pacamaj kaj pacifistoj, ĉu ne? Se ĝi ne havus tiun energion, certe ĝi jam estus mortinta delonge!

Gratulojn por via fervoro.

Diversaj celoj kaj vojoj[redakti]

36nn.jpg

Ekzistas diversaj strategioj por Esperanto depende de la celoj kaj de la konvinkoj. Ofte en diskutoj pri strategio (kaj en la praktika laboro de organizoj) la difino de klara celo mankas, kio malfaciligas aŭ malebligas la diskuton pri la elektendaj vojo kaj rimedoj. Aldoniĝas, ke homoj en la daŭro de sia vivo eventuale ŝanĝas sian tiurilatan sintenon. Ofte post kelkaj jaroj de Esperanto-aktiveco okazas transiro de idealismo al realismo.

Ne ekzistas klaraj nombroj pri la laŭprocenta divido inter la diversaj opinioj - estas certe, ke tio varias ankaŭ inter diversaj landoj kaj medioj. Ni konfesas, ke tion ni ne komprenas ! Ĉi tio perpleksigas min.

Laŭ Zamenhof[redakti]

Multaj personoj, eĉ eminentaj, opinias, ke ni opinias, ke aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhofo diris: "Se vi lernas fremdan lingvon, vi malfermas fenestron al kulturo de la popolo, kiu parolas tiun lingvon. Se vi lernas Esperanton, vi malfermas fenestron al ĉiuj popoloj kaj ĉiuj landoj".

Pli alta kvalito[redakti]

0347 n.jpg

La ĉi-supre menciitaj vojoj celas kvantan progreson de Esperantujo. Aliaj Esperanto-parolantoj celas unuavice kvalitan progreson. Ili do deziras ekzemple pli altnivelajn publikaĵojn en Esperanto kaj pli varian elekton de kulturaj produktoj.

Laŭ la Proklamo de Voss "la kvalito plej ofte fontas el kvanto", pro kio ĝi proponas instruadon kaj trejnadon de instruantoj.

Religio[redakti]

Lebensmittel.jpg

"Kaj jen, la profeto diris: Ili havu nur unu lingvon inter si, kaj tiu lingvo estu Esperanto." (Zam 7:11)

De post kiam pola judo inventis la lingvon en 1887, kun la espero varti trans-kulturan komunumon, cinikuloj ĝin mokis kiel kulton idealistan por lingvemaj stranguloj.

Esperanto-museum.451.large slideshow.jpg

Dio kaj Esperanto[redakti]

Ne estas la kulpo de Occidental, ke redaktoro de A. E. kredeble suferas je okul-difekto, aliel li ne povus esti malrimarkinta, ke mi tute ne miras, ke ankaŭ pri Esperantujo Dio ne pardonos kalumnion, ĉar celo de Esperanto estas feliĉa futuro de la homaro.

Nova testamento kaj Esperanto[redakti]

En la Nova Testamento aperas nenio, kion oni povus tiel tordigi por argumenti por Nia Kara Lingvo. Eĉ male ĝi ŝajne favoras _samtempan tradukon k interpretadon_ (vidu ekz. Agoj de la Apostoloj Ĉapitro 2:1-17)!

08 o.jpg

(`・ω・´)

Geografio[redakti]

Esls.jpg

Tiuj, kiuj fajfas pri civitanaj rajtoj, tamen diras, ke Esperanto estas insulo de ĉirkaŭ 180 hektaroj en Danubo, kiun la ĉedanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka Esperanto-Grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon "Esperanto".

S-ro D-ro Blassberg kontraŭdiras la proponon de S-ro Paulsen kaj indikas avantaĝojn de faka dispartiĝo, aldonante ke insulo, kiun nur mallarĝa akvobrako disigas de la bulgara danuba bordo, estas neloĝata kaj kovrita de arbaro. Ĝi longas ĉirkaŭ 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. Ĝiaj koordinatoj estas 43|43|N|24|2|E.

Prononco[redakti]

75nn.jpg

Estas evidente, karaj legantoj, ke D-ro Lapenna skribis lastatempe, ke Lubeka komitato tamen opinias, ke certe la aparte centra/orienta eŭropa dependo de guturalaj konsonatoj, fermitaj diftongoj, kaj kordoj de afrikatoj ĝenerale agnoskiĝas esti nesimpatia – kaj ne, tiu ne estas afero de subjektiva opinio, estas afero de statistikaj donitaĵaroj.

Transliterumo de Esperanto[redakti]

5wpn.jpg

Do se ni rigardas de eŭropcentra vidpunkto, ni supozas ke estas sistemoj por transkribi Esperanton per multaj alfabetoj. Dum la sovetia erao, Esperantistoj ofte tajpis per cirila alfabeto ĉar ne ekzistis komputiloj kaj latinliteraj tajpiloj estis maloftaj. Nun, uzo de la slavaj literoj por Esperanto plu havas sufiĉajn intereson kaj utilon. La sistemo ĉi tie havas rusajn, belorusajn kaj serbajn originojn. La sistemoj povus esti uzataj por transskribi la tekstojn de Esperantolernolibroj por parolantoj de aliaj lingvoj.

Esperanta litero Elparolo per IFA Araba litero Armena litero Cirila litero Hebrea litero Korea litero Greka litero (Moderna) Greka litero (Antikva)
A a a آ Ա ա А а אַ Α α Α α
B b b ب Բ բ Б б ב ΜΠ Μπ μπ Β β
C c t͡s ث Ծ ծ Ц ц צ ΤΣ Τσ τσ τς [1] ΤΣ Τσ τσ τς <:0">
Ĉ ĉ t͡ʃ چ Ճ ճ Ч ч צּ [2] [3] ΤΣ Τσ τσ τς :0"< ΤΣ Τσ τσ τς [4]
D d d د Դ դ Д д ד ΝΤ Ντ ντ Δ δ
E e e اَ է ե Е е (aŭ Э э) אֶ Ε ε Ε ε
F f f ف Ֆ ֆ Ф ф פ [5] [6] Φ φ Φ φ
G g ɡ گ Գ գ Г г ג [7] [8] ΓΚ Γκ γκ Γ γ
Ĝ ĝ d͡ʒ ج Ղ ղ Џ џ גּ ΤΖ Τζ τζ Ζ ζ
H h h ه Հ հ Һ һ ה Χ χ ̔ Ͱ ͱ [9]
Ĥ ĥ x خ Խ խ Х х ח [10] Χ χ Χ χ
I i i اِ Ի ի И и אִ Ι ι Ι ι
J j j ی Յ յ Й й י ΓΙ Γι γι/Ι ι/Ϊ ϊ [11] Ι ι
Ĵ ĵ ʒ ژ Ջ ջ Ж ж זּ Ζ ζ Σ σ ς [12]
K k k ك Կ կ К к כ Κ κ Κ κ
L l l ل Լ լ Л л ל Λ λ Λ λ
M m m م Մ մ М м מ Μ μ Μ μ
N n n ن Ն ն Н н נ Ν ν Ν ν
O o o اُ Ո ո О о אָ Ο ο Ο ο
P p p پ Պ պ П п פּ Π π Π π
R r r ر Ր ր Р р ר [13] [14] Ρ ρ Ρ ρ
S s s س Ս ս С с ס [15] [16], Σ σ ς [17] Σ σ ς [18]
Ŝ ŝ ʃ ش Շ շ Ш ш ש Σ σ ς [19] Σ σ ς [20]
T t t ت Տ տ Т т ת Τ τ Τ τ
U u u اْ Ւ ւ У у אֻ ΟΥ Ου ου ΟΥ Ου ου
Ŭ ŭ w و Ւ ւ Ў ў וֹ ΟΥ Ου ου ΟΥ Ου ου / Υ υ[21]
V v v ڤ Վ վ В в וֶ Β β Β β
Z z z ز Զ զ З з ז Ζ ζ Σ σ ς [22]

Ekzemploj[redakti]

Laŭ angla gazeto,

0825 n.jpg

Esperantaj literoj[redakti]

"En multaj lokoj de Ĉinio estis temploj de la drako-reĝo. Dum trosekeco oni preĝis en la temploj, ke la drako-reĝo donu pluvon al la homa mondo. Tiam drako estis simbolo de la supernatura estaĵo. Kaj pli poste, ĝi fariĝis prapatro de la plej altaj regantoj kaj simbolis la absolutan aŭtoritaton de feŭda imperiestro. La imperiestro pretendis, ke li estis filo de la drako. Ĉiuj liaj vivbezonaĵoj portis la nomon drako kaj estis ornamitaj per diversaj drakofiguroj. Nun ĉie en Ĉinio videblas drako-ornamentaĵoj, kaj cirkulas legendoj pri drakoj."

Elparolo per IFA[redakti]

[en ˈmul.taj ˈlo.koj de t͡ʃi.ˈni.o ˈes.tis ˈtem.ploj de la dra.ko.ˈre.d͡ʒo dum tro.se.ˈke.t͡so ˈo.ni ˈpre.d͡ʒis en la ˈtem.ploj ke la dra.ko.ˈre.d͡ʒo ˈdo.nu ˈplu.von al la ˈho.ma ˈmon.do ˈti.am ˈdra.ko ˈes.tis sim.ˈbo.lo de la su.per.na.ˈtu.ra ˈes.taʒo kaj pli ˈpos.te d͡ʒi fa.ˈri.d͡ʒis pra.ˈpa.tro de la plej ˈal.taj re.ˈɡan.toj kaj sim.ˈbo.lis la ab.so.ˈlu.tan aw.to.ri.ˈta.ton de ˈfew.da im.pe.ri.ˈes.tro la im.pe.ri.ˈes.tro pre.ˈten.dis ke li ˈes.tas ˈfi.lo de la ˈdra.ko ˈt͡ʃi.uj ˈli.aj viv.be.zon.ˈaʒ.oj ˈpor.tis la ˈno.mon ˈdra.ko kaj ˈes.tis or.na.ˈmi.taj per di.ˈver.saj dra.ko.fi.ˈɡu.roj nun ˈt͡ʃi.e en t͡ʃi.ˈni.o vi.ˈde.blas dra.ko.or.na.men.ˈta.ʒoj kaj t͡sir.ˈku.las le.ˈɡen.doj pri ˈdra.koj]
2634.jpg

Arabaj literoj[redakti]

"اَن ماْلتآی لاُكاُی داَ چاِناِاُ اَستاِس تاَمپلاُی داَ لآ درآكاُ-راَجاُ. داْم تراُساَكاَثاُ اُناِ پراَجاِس اَن لآ تاَمپلاُی, كاَ لآ درآكاُ-راَجاُ داُناْ پلاْڤاُن آل لآ هاُمآ ماُنداُ. تاِآم درآكاُ اَستاِس ساِمباُلاُ داَ لآ ساْپاَرنآتاْرآ اَستآژاُ. كآی پلاِ پاُستاَ, جاِ فآراِجاِس پرآپآتراُ داَ لآ پلاَی آلتآی راَگآنتاُی كآی ساِمباُلاِس لآ آبساُلاْتآن آوتاُراِتآتاُن داَ فاَودآ اِمپاَراِاَستراُ. لآ اِمپاَراِاَستراُ پراَتاَنداِس, كاَ لاِ اَستآس فاِلاُ داَ لآ درآكاُ. چاِاْی لاِآی ڤاِڤباَزاُنآژاُی پاُرتاِس لآ ناُماُن درآكاُ كآی اَستاِس اُرنآماِتآی پاَر داِڤاَرسآی درآكاُفاِگاْراُی. ناْن چاِاَ اَن چاِناِاُ ڤاِداَبلآس درآكاُ-اُرنآماَنتآژاُی, كآی ثاِركاْلآس لاَگاَنداُی پراِ درآكاُی."

Armenaj literoj[redakti]

"էն մւլտայ լոկոյ դե Ճինիո եստիս տեմպլոյ դե լա դրակո-րեղո. Դւմ տրոսեկեծո ոնի պրեղիս են լա տեմպլոյ, կե լա դրակո-րեղո դոնւ պլւվոն ալ լա հոմա մոնդո. Տիամ դրակո եստիս սիմբոլո դե լա սւպերնատւրա եստաջո. Կայ պլի պոստե, ղի ֆարիղիս պրապատրո դե լա պլեյ ալտայ րեգանտոյ կայ սիմբոլիս լա աբսոլւտան աւտորիտատոն դե ֆեւդա իմպերիեստրո. Լա իմպերիեստրո պրետենդիս, կե լի եստաս ֆիլո դե լա դրակո. Ճիւյ լիայ վիվբեզոնաջոյ պորտիս լա նոմոն դրակո կայ եստիս որնամիտայ պեր դիվերսայ դրակոֆիգւրոյ. Նւն ճիե են Ճինիո վիդեբլաս դրակո-որնամենտաջոյ, կայ ծիրկւլաս լեգենդոյ պրի դրակոյ."

Cirilaj literoj[redakti]

"Ен мултай локой де Чинио естис темплой де ла драко-реџо. Дум тросекецо они преџис ен ла темплой, ке ла драко-реџо дону плувон ал ла һома мондо. Тиам драко естис симболо де ла супернатура естажо. Кай пли посте, џи фариџис прапатро де ла плей алтай регантой кай симболис ла абсолутан аўторитатон де феўда империестро. Ла империестро претендис, ке ли естас фило де ла драко. Чиуй лиай вивбезонажой портис ла номон драко кай естис орнамитай пер диверсай дракофигурой. Нун чие ен Чинио видеблас драко-орнаментажой, кай циркулас легендой при дракой."
Szls.jpg

Hebreaj literoj[redakti]

"אֶנ מאֻלתאַי לאָכאָי דאֶ צּאִנאִאָ אֶסתאִס תאֶמפּלאָי דאֶ לאַ דראַכאָ-ראֶגּאָ. דאֻמ תראָסאֶכאֶצאָ אָנאִ פּראֶגּאִס אֶנ לאַ תאֶמפּלאָי, כאֶ לאַ דראַכאָ-ראֶגּאָ דאָנאֻ פּלאֻוֶאָנ אַל לאַ האָמאַ מאָנדאָ. תאִאַמ דראַכאָ אֶסתאִס סאִמבאָלאָ דאֶ לאַ סאֻפּאֶרנאַתאֻראַ אֶסתאַזּאָ. כאַי פּלאִ פּאָסתאֶ, גּאִ פאַראִגּאִס פּראַפּאַתראָ דאֶ לאַ פּלאֶי אַלתאַי ראֶגאַנתאָי כאַי סאִמבאָלאִס לאַ אַבסאָלאֻתאַנ אַוֹתאָראִתאַתאָנ דאֶ פאֶוֹדאַ אִמפּאֶראִאֶסתראָ. לאַ אִמפּאֶראִאֶסתראָ פּראֶתאֶנדאִס, כאֶ לאִ אֶסתאַס פאִלאָ דאֶ לאַ דראַכאָ. צּאִאֻי לאִאַי וֶאִוֶבאֶזּאָנאַזּאָי פּאָרתאִס לאַ נאָמאָנ דראַכאָ כאַי אֶסתאִס אָרנאַמאִתאַי פּאֶר דאִוֶאֶרסאַי דראַכאָפאִגאֻראָי. נאֻנ צּאִאֶ אֶנ צּאִנאִאָ וֶאִדאֶבלאַס דראַכאָ-אָרנאַמאֶנתאַזּאָי, כאַי צאִרכאֻלאַס לאֶגאֶנדאָי פּראִ דראַכאָי."

Koreaj literoj[redakti]

"엔 물타이 로코이 데 치니오 에스티스 템플로이 데 라 드라코-레조. 둠 트로세케쪼 오니 프레지스 엔 라 템플로이, 케 라 드라코-레조 도누 플루본 알 라 호마 몬도. 티암 드라코 에스티스 심볼로 데 라 수페르나투라 데스타죠. 카이 플리 포스테, 지 파리지스 프라파트로 데 라 플레이 알타이 레간토이 카이 심볼리스 라 아브솔루탄 아우토리타톤 데 페우다 임페리에스트로. 라 임페리에스트로 프레텐디스, 케 리 에스타스 필로 데 라 드라코. 치우이 리아 비브베조나죠이 포르티스 라 노몬 드라코 카이 에스티스 오르나미타이 페르 디베르사이 드라코피구로이. 눈 치에 엔 치니오 비데블라스 드라코-오르나멘타죠이, 카이 찌르쿨라스 레겐도이 프리 드라코이."
-esp.jpg

=Grekaj literoj (Moderna lingvo)[redakti]

«Εν μούλταϊ λόκοϊ ντε Τσινίο έστις τέμ’πλοϊ ντε λα ντράκο-ρέτζο. Ντουμ τροσεκέτσο όνι πρέτζις εν λα τέμ’πλοϊ, κε λα ντράκο-ρέτζο ντόνου πλούβον αλ λα χόμα μόνντο. Τίαμ ντράκο έστις σίμμπολο ντε λα σουπερνατούρα εστάζο. Κάι πλι πόστε, τζι φαρίτζις πραπάτρο ντε λα πλέι άλταϊ ρεγκάν'τοϊ κάι σίμμπολις λα αμπσολούταν αουτοριτάτον ντε φέουντα ιμ’περιέστρο. Λα ιμ’περιέστρο πρετένντις, κε λι έστας φίμο ντε λα ντράκο. Τσίουϊ λίαϊ βιβμπεζονάζοϊ πόρτις λα νόμον ντράκο κάι έστις ορναμίταϊ περ ντιβέρσαϊ ντρακοφιγκούροϊ. Νουν τσίε εν Τσινίο βιντέμπλας ντράκο-ορναμεν’τάζοϊ, κάι τσιρκούλας λεγκένντοϊ πρι ντράκοϊ.»

Grekaj literoj (Antikva lingvo)[redakti]

«Ἐν μούλται λόκοι δε Τσινίο ἔστις τέμπλοι δε λα δράκο-ρέζο. Δουμ τροσεκέτσο ὄνι πρέζις ἐν λα τέμπλοι, κε λα δράκο-ρέζο δόνου πλούβον αλ λα ὅμα μόνδο. Τίαμ δράκο ἔστις σιμβόλο δε λα σουπερνατούρα ἐστάσο. Και πλι πόστε, ζι φαρίζις πραπάτρο δε λα πλει ἄλται ρεγάντοι και σιμβόλις λα αβσολούταν αὐτοριτάτον δε φεῦδα ἰμπεριέστρο. Λα ἰμπεριέστρο πρετένδις, κε λι ἔστας φίμο δε λα δράκο. Τσίουι λίαι βιββεσονάσοι πόρτις λα νόμον δράκο και ἔστις ὀρναμίται περ διβέρσαι δρακοφιγούροι. Νουν τσίε εν Τσινίο βιδέβλας δράκο-ορναμεντάσοι, και τσιρκούλας λεγένδοι πρι δράκοι.»

Skizoj pri Teorio de Esperanto[redakti]

Estas kompreneble, ke Skizoj pri Teorio de Esperanto [23] estas dulingva (Esperanto kaj rusa) libro verkita de Ernest Drezen. Ĝi estas eldonita de Ekrelo el Lepsiko en 1931.

Kiel brile tio estas dirita !

Vivtenado[redakti]

30pn.jpg

Kelkaj aktivuloj opinias, ke ne eblas atingi multan progreson kaj ke sufiĉas vivteni la lingvon. Tiam la homaro povos iam poste decidi pri eventuala enkonduko de Esperanto. Tio estas kutime varianto de finvenkismo - oni konservas la ideon, sed provizore rezignas pri intensa agado.

Handikapuloj[redakti]

168.jpg

Estas nekredeble ke Bobart konkludis ke signolingvoj bedaŭrinde estas multaj, tute ne unuigitaj. Handikapuloj, kiel estas surdmutuloj kaj blinduloj, bezonas Esperanton pli ol aliaj homoj. Oni ne helpas ilin, kaŝante al ili la realecon de Esperanto.

Parolantoj[redakti]

Vidu ĉefartikolojn Statistiko de Esperantujo kaj Esperantistoj

Im-v.jpg

Apliku E.-on per internacia interrilato de personoj kaj ligoj, kiuj volas kunlabori por venko de fumadsklaveco!

Opinioj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vidpunktoj pri Esperanto.

Pro la influo de S-ro R. L. Martin, iuj, kiuj opinias, ke Esperanto estas arĥaikaĵo estas konsciaj mensoguloj bezonas revizii la historion de Esperanto kompare kun la historio de la ceteraj lingvoj de la Tero. Esperanto ne estas arkaikaĵo, sed, kontraŭe, estas la plej moderna, modela kaj estontplena idiomo ekzistanta.

Logo esperanto.jpg

Belsonaj frazoj[redakti]

  • Ne sufiĉas scii valoron, utilecon de Esperanto inter esperantistoj. Necesas ke Esperanto havu postulatecon ĉie en la mondo.

Supereco de Esperanto super la naciaj lingvoj[redakti]

Pri supereco de Esperanto super la naciaj lingvoj skribis Anakreon Stamatiadis en sia libro Nova gramatika libro de la internacia helpa lingvo "Esperanto" eldonita en la jaro 1928.

52Nn.jpg

Laŭ li, kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de Esperanto) estis eble al d-ro Zamenhof starigi riĉan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingverojn, en la lingvo Esperanto la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn.

Tamen, ĉirkaŭ 1930 la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenis jam 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan Esperanto havas pli ol 10.000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene:

  • Finaĵoj: 12
  • Afiksoj: 53
  • Rilataj vortoj: 205
  • Radikoj: 10.000

Dume, la Enciklopedia vortaro de Eugen Wüster entenas ĉirkaŭ 18.000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.

Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas Esperanto.

Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la "mil" regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naciaj lingvoj.

Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?[redakti]

Potatohead aqua.png

Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo?

Plej novaj eltrovaĵoj pri Esperanto[redakti]

Ne estas la kulpo de Occidental, ke apostoloj de la Sankta Majstro, dum ili misvojis kaj trafis al Amaleko, elkovris ke Esperanto efektive estas speco de loka ĉapeligita akvomelono.

16nn.jpg

Esperanto en nacilingvaj tekstoj[redakti]

Esperanza spalding.jpg

Mencioj de Esperanto aperas en diversaj nacilingvaj tekstoj - en libroj, artikoloj, intervjuoj, en radio, televido kaj aliloke. Tiu ĉi paĝo kolektas tiajn menciojn kaj atentigas pri kolektoj.

Aparte interesaj estas unuflanke subtenaj kaj laŭdaj mencioj de Esperanto kaj aliflanke malveraj asertoj pri Esperanto kaj misfamigoj. Malpli gravaj estas simplaj priskriboj de konataj faktoj. Ĉiuokaze, tiuj mencioj atestas pri ĝenerala kono (almenaŭ pro la ekzisto) de Esperanto, kaj kio ne mankas estas la plej bazaj ideoj: ke temas pri artefarita internacia lingvo kun elementoj de aliaj.

(Ordigo laŭ originaj lingvoj kaj eldonjaroj)

Lingvaj institutoj de Esperanto[redakti]

1949.gif

Ni kondamnas la germanojn pro ilia maldeca konduto antaŭ kaj dum la milito, sed ŝajnas, ke Lingvaj institutoj de Esperanto estas organoj kiuj prizorgas la lingvon Esperanto.

Ni tamen kredas, ke[redakti]

En multaj landoj troviĝas nuntempe nacia instituto de Esperanto. Ĝia celo estas ĉefe t. n. "diploma", t. e. aranĝadi ekzamenojn kaj eldonadi diplomojn ĉiukategoriajn. En multaj landoj la Instutoj plenumas la taskon de propaganda (aŭ eĉ nacia) societo. Sed plejparte ilia tasko limiĝas je la supre cititaj celoj, eventuale kun aldono de instruado de Esperanto.

Ni tamen kredas, ke[redakti]

Principe ekzistas tri kategorioj de diplomoj: 1) Pri kono de la lingvo, 2) pri kapableco (instrui) kaj 3) profesora. Ĉiu Institutoj havas apartan programon kun fiksitaj taskoj solvotaj por sukcesi la koncernan ekzamenon. (depende de la bezonoj kaj cirkonstancoj en la responda lando.)

La Naciaj Institutoj de Esperanto estas sekvo de la antaŭa, t. e. unua formo: Internacia Instituto de Esperanto. Komence nur tiu sola rajtis eldonadi diplomojn (preci profesorajn). Pri ĝia deveno ni scias el la protokolaro de la UK 1908. Dum la dua laborkunsido "S-ro Gaston Moch prezentas proponon pri Internacia Atesto pri Kapableco. S-ro Edmond Privat (Sviso) opinias, ke tio estas afero, se oficiala, sed de privata organizo, kiel ekzemple de la Internacia Instituto de Esperanto ĵus fondita en Asteriko." Poste, en la dokumentoj de tiu UK ni trovas inter la Decidaro, sub n-ro 8: "La Kongreso aprobas principe la fondon de Internacia Instituto de Esperanto por internacia servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj diplomoj."

Tiel do ni devas konsideri la fondon de la Instituto de Esperanto dum 1908 en Nov-Jorko. Ĝia agado, sub la prezido de E. Privat estis tre vigla, kaj portis karakteron vere internacian. Dum UK-j ĝi organizadis ekzamenojn kaj eldonadis tre belajn diplomojn.

Kun la fluo de l' tempo, kaŭzate de diversaj lokaj bezonoj, malfermiĝadis naciaj institutoj de Esperanto. Dum la UK 1929 okazis konferenco de ĉiuj naciaj institutoj (prezidis la tiama Direktoro de la Internacia Instituto de Esperanto, profesoro Dietterle, sekretariis la gvidanto de Pola Instituto Edvardo Wiesenfeld). Dum tiu konferenco estis akceptataj la du bazaj rezolucioj: 1) La naciaj Institutoj de Esperanto estas filioj de la Internacia, 2) La Internacia Instituto de Esperanto havas la taskon enregistradi ĉiujn profesorajn diplomojn, eldonatajn de la naciaj instituto kaj validigi tiujn diplomojn sur la internacia forumo kiel ankaŭ pledi, ke diplomo eldonita, de unu nacia Instituto estu rekonita en alia lando).

Ĉar ne ĉie la Institutoj staris sur egala nivelo kaj ne ĉie estas egale taksataj - ekz. en Gemanio la Instituto estis ŝtata kaj ĝia diplomo havis altlernejan valoron - ĝis nun tiu Viena decido ne estas efektivigita. Ĉiuj Institutoj do funkcias aparte kaj senrilate kun la aliaj. La Internacia Instituto mem nuntempe ne funkcias.

Esperanto korespondservo[redakti]

Ni diru malkaŝe, ke Esperanto korespondservo (mallongigita EKS) ebligas al korespondemuloj el la tuta mondo trovi plumamikojn per Esperanto. Krom ĝi ekzistas diversaj aliaj korespondservoj.

01pn.jpg

Gramatiko[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gramatiko de Esperanto.
2163 n.png

Konstanta plago en Esperantujo estas la agado de ĉiuspecaj harfendantaj gramatikumantoj kaj pseŭdoerudiciuloj pri lingvaj aferoj, kiuj, sidante en siaj mucidaj kabinetoj, elcerbigas arojn da komplikaj reguloj por ilustri siajn teroriajn vidpunktojn pri la strukturo kaj evoluo de Esperanto. Ili neniel kapablas enkapigi jenan gravan averton: ju pli da elektebloj ekzistas en lingvo inter diversaj vortformoj, des pli malfacila estas lernado kaj uzado de la lingvo. Ekzemple, ne estas kontesteble, ke uzo de la refleksivo estas insida stumbligilo por lernantoj kaj uzantoj sur ĉiuj niveloj de lingvoalproprigo. Tiam la reguloj servas nur por obstakli la glatan kunagadon de menso kaj lango.

Alkemio[redakti]

Tro malfrue ni devis konstati, ke Esperanto estas unu el La Mondanaj Elementoj.

La malluma flanko de Esperanto[redakti]

0884 n.jpg

Laŭ blogisto Esperantulo:

Dum Aroma Jalto renkontiĝo ni ofte veturas buse. En buso mi kaj aliaj esperantisoj multe babilis. Fojfoje mi bablis tro laŭde, kaj tio ne ĉiam plaĉis al aliaj pasaĝeroj. Al tempo de tempo ili longe rigradis al ni kaj poste demandis: "Kiun lingvon vi parolas, ĉu la hispanan?". Ni respondis "Ne, Esperanton!". Bedaŭrinde homoj ĉiam miris: ili ne sciis pri Esperanto tute kaj redemandas aŭ respondis "Ĉu? Mi pensis, ke ĝi estas morta".
Kelfoje ni renkontadis malafablajn gevirojn, kiuj puŝadis aŭ sakris. Ni interparolis kaj ŝercadis pri tiuj homoj en Esperanto dum ilia ĉeesto, kaj, kompreneble, ili ne povis kompreni ion.
Poste amiko el Polando, Petro, ŝercis, ke ebleco priparoli aliajn homojn en ilia ĉeesto estas malluma flanko de Esperanto. Kaj al mi plaĉis tiu fakto, ĉar fojfoje ĝi povas esti utila =)

Dialektoj[redakti]

37pn.jpg

Estas pluraj dialektoj de Esperanto:

  • la Zamenhofa stilo plej alte estimata;
  • la bona lingvo, purigo de la Zamenhofa;
  • la poezia Esperanto, kun men da longaj vortoj;
  • la SATa Esperanto, pli-malpli la franca kun o-finaĵo;
  • la vulgara Esperanto, pli-malpli la angla kun o-finaĵo sur stratumo de la franca kun o-finaĵo sur stratumo de la Zamenhofa;
  • la tre vulgara Esperanto, konsistanta plejparte el "kaco," "piĉo," "merden," ktp..

Esperanta skoltismo[redakti]

241.jpg

La Esperanta skoltismo estas skolta movado, kiu naskiĝis en 1918. Dum dek jaroj antaŭe, skoltismon fondis lordo Robert Baden Powell, angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi la energiajn, aventuremajn junulojn, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn - de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio - kiel fratojn. Kiel internacia movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.

Ni ne iluziiĝu: Esperanto radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, A. W. Thomson (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la internacian amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan Esperantistan Ligon (SEL). Li fariĝis prezidanto, lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekretario. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝenerala sekretario, kiu kun la kasisto D. H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per Esperanto, 2 disvastigi Esperanton inter la skoltaro, 3. krei skoltan Esperantan literaturon, 4. eldoni internacian skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj Esperanto-movadoj, inter diversnaciaj junuloj.

La Ligo aranĝis por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de Esperanto internaciajn Esperanto-tendarojn, 1922: Nederlando, 1923: Belgujo, 1924: Danujo; 1925: Hispanujo, 1926: Ĉeĥoslovakujo (tie radioparolado pri la Esperanta skoltismo en Prago), 1927: Hispanujo, 1928: Belgujo, 1929: ĉe la ĵamboreo en Anglujo, 1930: Nederlando, 1931: Hungarujo (oficiale invitita de Hungara Skolta Asocio, kiu kune kun la Belga Skolta Ligo unue rekonis oficiale SEL; poste sekvis la Latva Skolta Asocio kaj la Slovaka Skolta Centro Katolika.) En la ĵamboreo de 1929 (en Birkenhead) ĉeestis preskaŭ cent skoltoj Esperantistaj el 18 landoj, eĉ hinda kaj japana. Samjare SEL starigis kapitalon (stato en 1934: 73 anglaj pundoj). De 1929 ageme kunlaboris kiel hungara reprezentanto Pál Balkányi.

Kiel oni salutu?[redakti]

350px.jpg

'Ĝis la!'

'Devus esti, Ĝi la revido!' iu severe korektas.

Sur flugiloj de trobo kaj Esperanto[redakti]

Sur flugiloj de trobo kaj Esperanto estas antologio pri troboj en Esperanto organizita de Walter Francini. La troboj estis elektitaj inter sennombraj premiitaj en trobaj konkursoj. Dulingva, en la portugala kaj Esperanto.

Ernn.jpg

Jen kelkaj troboj sur la libro aperantaj:

Iam for en iu lando
de l' Romana Imperi'
iu hom' kun homa grando
estis granda kiel Di'
(Durval Mendonça)

Nur du ligvoj lernu tuj
kaj ne pensu pri la tria
estu unu de l' Patruj'
de l' homar' estu la alia.
(Ismael Gomes Braga)

Post jarmiloj da angoroj
pro milito kaj sufer'
Esperant' en ĉies koroj
portos pacon al la Ter'
(Walter Francini)

Mia kor' malĝoje batas
ĉe la vido pri infano,
se silente ĝi malsatas
pro malesto de pano
(Clóvis MAIA)

Ke infano ĉiam ravas
estas certa ver' por mi:
per infano ja plej gravas
de la viv' la poezi'
(Célio Grunewald).

Strategioj por Esperanto[redakti]

Strategio por Esperanto estas longdaŭra plano, kiel Esperanto povas atingi pli bonan pozicion.

3nnn.jpg

Literaturo[redakti]

  • Dokumentoj de Esperanto. Kunmetita de A. Mobusz, 1921, 200 p. informilo pri la historio kaj organizo de la E-a movado. Enhavo: Historio de L. I de Leibniz ĝis la nuna tempo; Biografio de Z; La unua tempo de E en Germ.; Einstein; La unua E-ista gazeto; Hachette kaj E; La UK-j; Kongresparoladoj de Z; regularoj, leteroj ktp., kiuj havas dokumentan karakteron.
  • Skizoj pri Teorio de Esperanto. Verkis E. Drezen. Libro dulingva (E kaj rusa). Ekrelo 1931, 84 p. „La libro prezentas al ni skize ĉiujn lingvajn demodojn de E, ĝi traktas el ĝenerala vidpunkto grematikon, fonetikon, morfologion, sintakson, semontikon, etimologion, parolas pri la evoluo kaj sango de lingvoformoj, konsideras la diversajn vojojn de la lingvoprogreso. Ĝi enhavas mutajn interesajn kaj aprobindajn opiniojn pri ĉi tiuj punktoj.“ (Kopar, „L. M.“, 1932 p: 111.)

Romanoj[redakti]

4epn.jpg

Neniu iam ajn verkis romanon rekte en Esperanto.

Notoj[redakti]

48pn.jpg

La supra artikolo enhavas erarojn kaj konfuzojn, ĝustigi ĉiujn postulus historian eseon.

Referencoj[redakti]

  1. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  2. Nuntempa plej uzata transliterumo por lernolibro.
  3. Proksime al oficiala transliteruma sistemo de Sud-Koreio.
  4. Verda Naturisma Semajno
  5. Lord Acton (1834-1902) estis angla katolika historiisto.
  6. Kiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin.
  7. DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
  8. Ni esperas, ke vi, via familio kaj proksimuloj fartas bone.
  9. ̔ estas uzata en la komenco de la vortoj. Ͱ, ͱ estas uzataj en la mezo de la vortoj; Ͱ estas majuskla litero kaj ͱ minuskla litero.
  10. ENHAVO
  11. Γι, γι estas uzataj en la komenco de la vortoj kaj post vokaloj, Ι, ι post konsonantoj kaj Ϊ, ϊ en la fino de la diftongoj.
  12. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.
  13. Saluton!
  14. Ridi eble estas plej bona kuracilo
  15. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio
  16. Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
  17. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado.
  18. Hodiaŭ ni skribas al vi kun granda ĝojo, invitante vin aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
  19. La Senato de la Esperanta Civito
  20. Protekti la antikvan alfabeton de Kartvelio en cifereca epoko
  21. Υ, υ estas uzataj en la fino de la diftongoj.
  22. Ni tamen ne planis inviti ĉiujn esperantistojn al la projekto, por nun ni havas sufiĉe da kontribuoj.
  23. Ni nun jam scias, ke multaj estas ligitaj al niaj detruaj kutimoj.