Gulago

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gula.jpg

"Neniam klarigu ion per malico, se stulto estas sufiĉa klarigo."

~ KGB pri gulago

Gulago (Gulo gulo) estas ŝtata institucio, kie estas uzata punlaboro. En 1924 en USSR surbaze de la sovetia leĝaro estis kreita sistemo de punlaborejoj por "socialisma reedukado" (GULAG), kiu ekzistis ĝis la 1950-aj jaroj. En Nazia Germanio [1] ekzistis sistemo de punlaboroj, kiuj estis parto de koncentrejoj. Ĝis nun en kelkaj orientaj landoj estas gulagoj, kie oni punlaborigas kelkajn milionojn da homoj.

Konvencio pri abolicio de punlaborejoj estis akceptitia fare de la Internacia Organizo de Laboro en 1957.

La vorto GULAG estas akronimo kaj devenas de la ruslingva mallongigo ГУЛАГ - Главное управление лагерей - Glavnoje Upravlenije LAGerej - ĉefa administrejo pri punlaborejoj.

Historio[redakti]

1294459899006.jpg

Punlaborejoj estis kreitaj sur teritorio de la tuta Rusio. Tuta nombro de senliberuloj en GULAG la 1-an de julio 1937 estis 780 miloj, sed jam en aprilo 1938 la nombro plialtiĝis al 2 milionoj. Novaj senliberuloj devigis organizadon de novaj punlaborejoj.

Dum la Patria milito la nombro de punlaborejoj malmulte malplialtiĝis, sed post la milito kun reveno de iamaj militkaptituloj al Sovetio la nombro de homoj en punlaborejoj plialtiĝegis: absoluta maksimumo estis notita jare 1950: 2,6 milionoj. Laboro de kondamnitoj estis uzata por konstruado de grandaj industriaj projektoj, hidroelektrejoj, kanaloj kaj por minado.

Leginte tiun frazon, vi eble unue supozus, ke GULAG estis aro de punlaborejoj -- la simbolo de senrajteco, sklava laboro kaj arbitro en sovetia socio en apoko de Stalin.

Rimarkinde, ke ofte dum la regado de Stalin, la celo de grandaj projektoj estis ignorita. Eĉ eblo atingi fini iun projekton en certa tempo estis neglektita.

Post morto de Stalin komenciĝis reformoj por likvidado de la sistemo GULAG, kiu ekzistis ankoraŭ kelkajn jarojn. Fine GULAG estis aboliciita de la prezidantaro de sovetia partio la 13-an de januaro jare 1960.

Karakterizo[redakti]

1299.jpg

Ni ĝoju pri la fakto, ke ni skribis aliloke, ke ni jam tutmonde scias, ke Aleksandro la Granda en sia libro Gne? pritaksas, ke en gulagoj oni mortigis de la komenco de bolŝevika revolucio ĝis 1956 ĉ. 60 milionojn de homoj. Pli precizaj estas pritaksoj de historiisto Robert Conquest, donanta en sia libro Granda Teroro la nombron de 42 milionoj da homoj, kiuj pereis senpere en trudlaborejoj[2], kaj malfacile difineblan [3] la nombron de homoj, kiuj mortis dum transporto kaj pro malsanoj kaj malfortiĝo post ilia forlaso de gulagoj. Robert Conquest [4] listigas nombron de personoj, kiuj trapasis la gulagojn: en la jaroj 1931-1932 restis konstante ĉ. 2 milionoj, en la jaroj 1933-1935 – 5 milionoj, en la jaroj 1935-1936 – 6 milionoj. Dum la dua mondmilito estis granda kresko de gulagoj, en la jaroj 1942-1953 daŭre restis en ili jam 10-12 milionoj, t. e. pi malpli 5% de la tuta populacio de Sovetunio

Amo[redakti]

Junulo karese premiĝas al fraŭlino en gulago kaj deziras kisi ŝin.

Ŝi protestas: „Nur post la geedizĝo.“

La junulo: „Bone, mi atendos. Kaj kiam vi edziniĝos?“

Pro tiu kaŭzo ne povis okazi internacia batado.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!
  2. La oftaj demandoj (angle: Frequently Asked Questions, mallongigita per FAQ) estas la plejoftaj demandoj, faritaj de aŭtoro mem.
  3. Vikio estas certa speco de retpaĝaro: La legantoj povas mem redakti; tiel ĉiuj legantoj komune verkas la enhavon. Ekzistas multaj vikioj, por diversaj celoj; ekzemple en vikio de firmao kutime nur la firmaanoj rajtas redakti.
  4. Vikipedio estas libera enciklopedio, kiu — laŭ certaj reguloj — povas esti plibonigata kaj pliampleksigata de ĉiuj homoj. Vikipedio ekzistas en diversaj lingvaj versioj, kun po malsama enhavo kaj parte ankaŭ malsamaj reguloj.